Vi estas ĉi tie: Hejmo
24 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Grabowski - la patro de la esperanta poezio
de Redakcio publikigita 2005-06-13 Laste modifita: 2005-06-18 23:50 — arkivita sub:
La unua beletra libro en Esperanto kiun Baldur Ragnarsson tenis en siaj manoj estis "El Parnaso de Popoloj" de Antoni Grabowski. La libro, kiu estis eldonita en 1913, kaptis lin por Esperanto. "Ĉiam poste mi amis Grabowski, kaj neniu alia Esperanta verkisto sukcesis forpreni por si lian lokon en mia koro. Tiom forta estis tiu juneca impreso", skribas Baldur Ragnarsson en sia dua Kulturbildo.
Situas en 2005 / Literaturo
Comment Jen la nova adreso
de Robert Weemeyer publikigita 2005-08-29 Laste modifita: 2005-09-20 12:41 — arkivita sub:
http://kabareto.esperanto.cc/
Situas en 2005 / / Raymond Schwartz - la serioza humuristo / ++conversation++default
Kalocsay - la klara fonto de la esperanta literaturo
de Redakcio publikigita 2005-07-14 Laste modifita: 2005-07-23 19:28 — arkivita sub:
La ĉefa evoluiganto de la esperanta poezio, tradukisto de la "Infero" de Dante, eminenta gramatikisto, motoro de la revuo Literatura Mondo... La "poeto sen popolo" kreis fidon pri la kapabloj de Esperanto. Laŭ Karolo Piĉ, li ankoraŭ staras tro proksime, por ke ni juste povu juĝi lian tutan grandon. Nia aŭtoro Baldur Ragnarsson tamen provas.
Situas en 2005 / Literaturo
Comment Kelkaj vortoj pri Tárkony
de Istvan Ertl publikigita 2005-09-19 Laste modifita: 2010-11-06 22:23 — arkivita sub:
http://pistike65.wordpress.com/2010/11/03/lajos-tarkony/ amike Istvan Ertl
Situas en 2005 / / Tárkony - la fondinto de literatura kritiko en Esperanto / ++conversation++default
La unua kabeinto verkis la unuan vortaron
de Redakcio publikigita 2005-06-19 Laste modifita: 2005-08-10 14:30 — arkivita sub: ,
"Kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe", demandas Kalocsay en sia rimportreto pri Kabe, Kazimierz Bein. En sia tria Kulturbildo Baldur Ragnarsson rakontas pri la kreinto de moderna, klara esperanta stilo. Kabe kreis novan vorton ankaŭ el sia nomo, kiam li forlasis la Esperanto-movadon en 1911. Li mortis nur en 1959, sed jam en 1931 Kalocsay deklaris lin "droninta vive en la morto". Kabeado ĉiam vekis fortajn sentojn.
Situas en 2005 / Literaturo
Comment ligilo manlfunkcianta
de denizo publikigita 2005-08-29 Laste modifita: 2005-09-20 12:41 — arkivita sub:
mi trovis en la arkivo: http://web.archive.org/web/20060113062322/http://www.esperanto.cc/kabareto/
Situas en 2005 / / Raymond Schwartz - la serioza humuristo / ++conversation++default
Miĥalski - libera torento katenita de Stalin
de Redakcio publikigita 2005-08-08 Laste modifita: 2005-08-08 22:38 — arkivita sub:
Post kelksemajna paŭzo, por ke la verkistoj ne dronu en la lavango de kongresaj novaĵoj, revenas la serio de Baldur Ragnarsson pri la plej gravaj esperantlingvaj verkistoj. La sepa en la serio estas Eŭgeno Miĥalski, rusa instruisto kaj bibliotekisto. En 1911 li lernis Esperanton, kaj jam en 1917 li fondis la literaturan revuon Libera Torento. Li estis fervora subtenanto de la revolucio, sed en 1937 la torento de la Stalina "purigado" kaptis ankaŭ lin: li estis malliberigita, kaj poste mortpafita, akuzita pri trockismo.
Situas en 2005 / Literaturo
Miyamoto Masao: Idealisto kun meditema klarvido
de Redakcio publikigita 2005-11-25 Laste modifita: 2005-11-25 14:04 — arkivita sub: ,
La japana poeto, prozisto kaj vortaristo Miyamoto Masao dum la fruaj jaroj de sia vivo estis komunisto kaj sindikata aktivulo. Pro sia politika laboro li estis plurfoje arestita, kaj Esperanton li eklernis en malliberejo en 1933, kiam li estis 20-jara. Dek jarojn poste, dum la dua mondmilito, li militservis en la japana armeo kaj partoprenis la batalon kontraŭ la usona armeo en Okinavo. Pri tiu terura sperto li verkis eksterordinaran libron. La artikolo de Baldur Ragnarsson pri Miyamoto Masao estas almenaŭ provizore la lasta en nia serio pri grandaj esperantlingvaj verkistoj.
Situas en 2005 / Literaturo
Nikolai Hohlov - vivo kiel senfine kreata poemo
de Redakcio publikigita 2005-08-16 Laste modifita: 2005-08-22 21:14 — arkivita sub:
Nikolai Hohlov lernis Esperanton kiel junulo en Moskvo. Liaj unuaj poemoj aperis jam en 1910, kiam li estis 19-jara. Lige kun la revolucio li forlasis Rusion, kaj dum dek jaroj restadis eksterlande, ĉefe en Kroatio. Dum tiuj dek jaroj aperis liaj du originalaj verkoj: la elstara poemaro "La Tajdo", kaj la komedio "La morto de la delegito de UEA". Li verkis ankaŭ kabaredajn programojn, sed post la reveno al Rusio en 1928 li ne plu verkis originale, kaj post 1933 li tute deflankiĝis de la esperantista vivo. Li travivis la purigojn de la 1930-aj jaroj, kaj mortis samjare kun Stalin, en 1953.
Situas en 2005 / Literaturo
Nikolajs Ķurzēns: Ĉu tio do - la vivo?
de Redakcio publikigita 2005-08-24 Laste modifita: 2005-09-03 20:08 — arkivita sub:
Nikolajs Ķurzēns estas unu el la pintaj esperantlingvaj poetoj, kvankam li nenion publikigis post sia 30-jariĝo. "Ĉu tio do - la viv'? Ne, ne! Ne eble! Ankoraŭ devas, devas io veni!" li skribis en sia eble plej konata poemo, nur 24-jara. "En etaj formoj li trovas esprimojn, kiuj konsternas kaj animskuas per sia lakona sugestieco", skribis pri li Kálmán Kalocsay, kiam liaj poemoj en 1934 aperis en la fama kolekto "Dekdu poetoj". Sian solan propran poemaron li havis tempon aperigi en 1938. Baldaŭ lia hejmlando Latvio estis okupita unue de Sovetio, poste de Germanio, kaj poste denove de Sovetio. Por Esperanto ne estis loko tie dum la sekvaj jardekoj.
Situas en 2005 / Literaturo