Vi estas ĉi tie: Hejmo
6 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
La 100-a Universala Kongreso inaŭgurita
de Redakcio publikigita 2015-07-26 Laste modifita: 2015-08-06 20:51 — arkivita sub:
Dimanĉe antaŭtagmeze en Lillo, nord-orienta Francio, estis solene inaŭgurita la jubilea, 100-a Universala Kongreso de Esperanto. La unua Universala Kongreso okazis en 1905 en la proksima marborda urbo Bulonjo-ĉe-Maro, kaj en sia inaŭgura parolado la prezidanto de UEA, Mark Fettes, amplekse citis el la tiama parolado de Ludoviko Zamenhof.
Situas en 2015
Estraro respondis al disaj demandoj
de Redakcio publikigita 2015-07-28 — arkivita sub:
Dimanĉe posttagmeze dum la Universala Kongreso en Lillo okazis la tradicia programero Estraro respondas. Kiel kutime, multaj el la demandoj apenaŭ rilatis al la agado de la estraro, kaj ne ĉiuj ĉeestintoj sukcesis maldormi dum la tuta programero.
Situas en 2015
Kartonaj figuroj sur scenejo
de Redakcio publikigita 2015-07-29 Laste modifita: 2015-08-03 16:44 — arkivita sub:
En teatraĵo dufoje prezentita dum la Universala Kongreso en Lillo migrantoj parolantaj Esperanton renkontas kartonajn figurojn, kiuj parolas itale. Spite la atendojn, la kartonaj figuroj montriĝis pli vivaj ol la veraj homoj.
Situas en 2015
Homoj kun homoj denove en Bulonjo
de Redakcio publikigita 2015-07-30 Laste modifita: 2015-08-05 12:43 — arkivita sub:
Centoj da partoprenantoj de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en ĵaŭdo pilgrimis al Bulonjo-ĉe-Maro, kie en 1905 okazis la 1-a Universala Kongreso. En la sama teatro la esperantistoj denove aŭdis la vortojn de Zamenhof: “kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”.
Situas en 2015
Veronika Poór nova ĝenerala direktoro de UEA
de Redakcio publikigita 2015-07-31 Laste modifita: 2015-08-03 15:41 — arkivita sub:
La sekva ĝenerala direktoro post Osmo Buller estos Veronika Poór. Tion anoncis la prezidanto de UEA, Mark Fettes, komence de la komitata kunsido de UEA en Lillo vendrede matene.
Situas en 2015
TEJO ĉesas esti junulara sekcio de UEA
de Redakcio publikigita 2015-08-01 Laste modifita: 2015-08-06 20:51 — arkivita sub:
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) iĝos jure sendependa organizaĵo, kaj sekve formale ne plu estos junulara sekcio de UEA. Tiu estis la plej grava decido farita dum la vendreda komitata kunsido de UEA en Lillo.
Situas en 2015