Vi estas ĉi tie: Hejmo
68 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
"Daŭrigebla" iĝis "daŭropova" en la kongresa rezolucio
de Redakcio publikigita 2006-08-05 Laste modifita: 2006-08-07 12:12 — arkivita sub: ,
La vortoj "daŭrigebla evoluo" de la oficiala kongresa temo de la ĉi-jara Universala Kongreso iĝis "daŭropova evoluigo" en la fina versio de la kongresa rezolucio, aprobita de la komitato de UEA. Ni publikigas la tutan tekston de la rezolucio.
Situas en 2006
Comment "daŭripova": ja pli trafa esprimo en Esperanto
de Marteno publikigita 2005-09-21 Laste modifita: 2005-09-22 11:13 — arkivita sub: ,
jes, se oni nur rigardas, kiel traduki "sustainable development", oni povas traduki per ambaŭ esprimoj "daŭrigebla" kaj "daŭripova"; tamen en la praktiko pli en-uziĝis "daŭripova", [...]
Situas en 2005 / / Temo de UK 2006: daŭrigebla evoluo / ++conversation++default
"Scienco bezonas liberan interŝanĝon de ideoj"
de Redakcio publikigita 2006-07-29 Laste modifita: 2006-08-07 17:49 — arkivita sub: ,
Lige kun la Florenca Universala Kongreso festas sian centjariĝon Internacia Scienca Asocio Esperantista. Multaj ŝanĝoj okazis en la scienca mondo dum la pasintaj cent jaroj, sed Esperanto ne iĝis la internacia lingvo de la scienco, kiel esperis la fondintoj de ISAE. Ni ne pretendu, ke Esperanto jam venkis, sed sed provu demonstri ke ĉiuj atingoj de scienca esploro kaj edukado povas esti reflektitaj per Esperanto, skribas Amri Wandel, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado. "La nuntempa scienca mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon por internaciaj kaj foje por naciaj aranĝoj. Tio povas malhelpi al la progreso de la scienco, kiu bezonas la liberan interŝanĝon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo", skribas Amri Wandel en sia artikolo. Pli frua kaj malpli ampleksa versio de la teksto aperis en la revuo Esperanto.
Situas en 2006
Comment Alian vidpunkton..
de Manuel Pancorbo Castro publikigita 2006-07-31 Laste modifita: 2006-08-06 22:32 — arkivita sub: ,
.. mi havas al tiu de la anonima "nederlanda kongresano" menciita en la raporto. Laŭ tiu nederlanda kongresano, la leganton povas trafi la impreso ke [...]
Situas en 2006 / François Grin parolis en la inaŭguro de la UK / ++conversation++default
Ambasadoro de Italio akceptis kongresontojn
de Redakcio publikigita 2006-07-16 Laste modifita: 2006-08-07 17:50 — arkivita sub: ,
La 12-an de julio la ambasadoro de Italio en Litovio, Giulio Prigioni, en sia nova rezidejo en Vilno, la ĉefurbo de Litovio, akceptis tutan grupon de litovaj esperantistoj, kiuj ĉi-jare partoprenos en la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco. En la akcepto partoprenis pli ol kvardek esperantistoj el diversaj litovaj urboj. Entute al la kongreso aliĝis 57 loĝantoj de Litovio, sed ne ĉiuj povis partopreni la akcepton. "Eblas konstati, ke la itala ambasadoro fariĝis vera amiko de Esperanto. Li konsentis eniri en la Honoran Komitaton de la Universala Kongreso. Ne estas ekskludita la ebleco, ke li aperos dum la UK, se li sukcesos liberiĝi de siaj profesiaj devoj", komentas Povilas Jegorovas.
Situas en 2006
Comment Amuzaj tiuj nomoj
de Marek Blahuš publikigita 2006-07-30 Laste modifita: 2006-08-06 22:35 — arkivita sub: ,
Krom tiu Malpensa, pri kiu mi nun aŭdis unuafoje, certe ĉiuj kongresanoj rimarkis la grandajn surskribojn en la kongresejo, kiuj tekstis "Firenze fiera". Dum la [...]
Situas en 2006 / La Malpensa alveno / ++conversation++default
Comment Bærekraftig utvikling
de Heming Welde Thorbjørnsen publikigita 2005-09-21 Laste modifita: 2005-09-22 11:13 — arkivita sub: ,
Unue mi gxojas, ke finfine la norvega lingvo kontribuis al aliaj lingvoj kun esprimo pozitiva, ne nur "kvislingo" kaj "berserko". Sed ek al mia komento: [...]
Situas en 2005 / / Temo de UK 2006: daŭrigebla evoluo / ++conversation++default
Comment Belarta Sekretigo
de Sten Johansson publikigita 2006-08-05 Laste modifita: 2006-08-07 16:58 — arkivita sub: ,
Ankaŭ en Pola Radio mankis dum la kongresa semajno mencio pri la Belartaj Konkursoj. Kutime oni tie ĉiam prezentas la rezultojn detale. .. .. .. [...]
Situas en 2006 / UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn / ++conversation++default
Comment Belartaj rezultoj!
de Jorge Camacho publikigita 2006-08-05 Laste modifita: 2006-08-07 16:58 — arkivita sub: ,
La sekretigo de la rezultoj, en si mem, montriĝas premiinda (en la branĉo Originala Silento). Kia majstroverko! Mi mem sendis konkursaĵojn por la poezia branĉo [...]
Situas en 2006 / UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn / ++conversation++default
Comment Belsekretaj konkursoj
de Sten Johansson publikigita 2006-08-05 Laste modifita: 2006-08-07 16:58 — arkivita sub: ,
La kongresa kuriero de Florenco tute ne menciis la Belartajn Konkursojn. Kaj eĉ al mi, unu el la gajnintoj de premio, restas sekreto kiun el [...]
Situas en 2006 / UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn / ++conversation++default