Vi estas ĉi tie: Hejmo
3313 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Pli ol ducent esperantistoj partoprenis Internacian Festivalon
de Redakcio publikigita 2006-01-17 Laste modifita: 2006-01-19 09:30 — arkivita sub:
207 partoprenantoj el 25 landoj trovis la vojon al la 22-a Internacia Festivalo (IF) okazinta en Treviro (Trier), la plej malnova urbo de Germanio, de la 27-a de decembro 2005 ĝis la 3-a de januaro 2006. Treviro estis fondita antaŭ pli ol du mil jaroj, kaj en la jaro 180 romianoj konstruis muron ĉirkaŭ la urbo por defendi sin kontraŭ ĝermanoj. La temo de la ĉi-jara IF rilatis al faligo de muroj.
Situas en 2006
Ekfunkciis esperanta versio de reta karikatur-muzeo
de Redakcio publikigita 2006-01-12 Laste modifita: 2006-01-12 14:38 — arkivita sub:
La 10-an de januaro en Portugalio estis oficiale inaŭgurita esperantlingva versio de reta muzeo pri karikaturoj, kun la iom nepreciza nomo "Virtuala Muzeo de Bildodesegno". La unuan viziton al la esperantlingva versio de la muzeo faris la portugala ministro pri financoj. Esperanto iĝis la tria lingvo de la muzeo, aldone al la portugala kaj angla versioj.
Situas en 2006
Comment Aspekto de la retejo
de Redakcio publikigita 2006-01-03 Laste modifita: 2006-01-05 10:51 — arkivita sub:
Ni regule kontrolas funkciadon de la retejo en diversaj sistemoj. Lige kun iuj lastatempaj agordoj ni konstatis iujn problemojn kun la retumilo Internet Explorer. Aliaj [...]
Situas en 2006 / UEA atingis 6.083 individuajn membrojn en 2005 / ++conversation++default
Comment aspekto
de Edmund GRIMLEY EVANS publikigita 2006-01-03 Laste modifita: 2006-01-05 10:51 — arkivita sub:
Sur mia ekrano la tuta teksto aperas en kolumno tiel maldika, ke aperas nur po unu vortoj en linio. Tio ne tre logas al legado! [...]
Situas en 2006 / UEA atingis 6.083 individuajn membrojn en 2005 / ++conversation++default
Comment Regenero kaj degenero
de Jens Stengaard Larsen publikigita 2006-01-03 Laste modifita: 2006-01-05 10:51 — arkivita sub:
Estas cxiam interesa la evoluo de la membronombro de UEA. La cifero ne estas tre fidinda indikilo pri la suma multeco de Esperantistoj en la [...]
Situas en 2006 / UEA atingis 6.083 individuajn membrojn en 2005 / ++conversation++default
UEA atingis 6.083 individuajn membrojn en 2005
de Redakcio publikigita 2006-01-03 Laste modifita: 2006-01-05 10:51 — arkivita sub:
Post multjara falado la kvanto de individuaj membroj de UEA jam la trian sinsekvan jaron kreskas. En 2005 la kvanto de individuaj membroj unuafoje post la jaro 2001 superis ses mil. Tion montras ciferoj, kiujn Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, sendis al la komitato de UEA la 3-an de januaro 2006.
Situas en 2006
Comment Desuprismo
de Gunnar Gällmo publikigita 2005-12-31 Laste modifita: 2005-12-31 20:00 — arkivita sub:
Unue Fi-gel', nun Rat-zinger... Pli kaj pli sxajnas ke desuprismo ne estas tre bona ideo. Gunnar Gällmo
Situas en 2005 / / La nova papo ne bondeziris en Esperanto / ++conversation++default
La nova papo ne bondeziris en Esperanto
de Redakcio publikigita 2005-12-31 Laste modifita: 2005-12-31 20:00 — arkivita sub:
La nova papo Benedikto ne daŭrigis la multjaran tradicion de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a pri kristnaska saluto en Esperanto. Pasintjare Johano Paŭlo la 2-a post sia tradicia kristnaska mesaĝo diris bondeziran frazon en 62 lingvoj, inter kiuj estis ankaŭ Esperanto. En Esperanto Johano Paŭlo la 2-a diris: "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron".
Situas en 2005 / Kurte
Comment Kvereloj
de Gunnar Gällmo publikigita 2005-12-23 Laste modifita: 2005-12-23 19:45 — arkivita sub:
Se ni kverelas en esperanto, ni fakte disvastigas gxian uzadon, cxu ne? Kaj se la kverelado okazas en akceptebla lingvonivelo, gxi fakte evoluigas la lingvon [...]
Situas en 2005 / / Novjara mesaĝo de Renato Corsetti / ++conversation++default
Novjara mesaĝo de Renato Corsetti
de Redakcio publikigita 2005-12-23 Laste modifita: 2005-12-23 19:45 — arkivita sub:
"Eble Zamenhof kaj liaj samtempuloj nur estis pli kuraĝaj ol ni, kaj kuraĝis batali kontraŭ la caroj kaj la aliaj perfortaj reĝimoj de tiu tempo. Kaj kiel sufiĉe laŭdi la postajn generaciojn, kiuj sukcesis porti Esperanton tra kruelaj mondmilitoj en Eŭropo kaj ekster Eŭropo? Eble simple ni devas sekvi ilian ekzemplon, kaj ĉesi kvereli kaj disputi inter ni pri malgrandaĵoj, kiuj havas neniun rilaton al niaj unua kaj dua celoj, kaj kuraĝe rilati al la neesperantistoj", skribas la prezidanto de UEA en sia novjara mesaĝo.
Situas en 2005 / Persone