Vi estas ĉi tie: Hejmo
1858 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Comment duonveroj
de Edmund GRIMLEY EVANS publikigita 2005-10-08 Laste modifita: 2005-11-22 13:39 — arkivita sub:
"Skribi ke Z. pledis por ke la judoj iru al Usono, sen mencii ke tuj poste li ekfavoris Palestinon, estas duonvero." Kaj skribi, ke li [...]
Situas en 2005 / / Spegulo de nia historio, sen mitologia vualo / ++conversation++default
Comment Ne tre honesta prezento de faktoj
de Redakcio publikigita 2005-10-08 Laste modifita: 2005-11-22 13:39 — arkivita sub:
Malovec skribas, ke en la libro de Korĵenkov aperis la jena historia fakto (pri la sinteno de LLZ rilate la solvon de la problemo de [...]
Situas en 2005 / / Spegulo de nia historio, sen mitologia vualo / ++conversation++default
Comment Protest'!
de Jens Stengaard Larsen publikigita 2005-10-08 Laste modifita: 2005-11-22 13:39 — arkivita sub:
Libera Folio estas la unua vere kritika Esperanto-jxurnalo. Ne mankis antauxe revuoj opoziciaj kaj ecx klacxaj, sed primovadajn gazetojn vere sendependajn, redaktitajn laux profesiaj kriterioj, [...]
Situas en 2005 / / Spegulo de nia historio, sen mitologia vualo / ++conversation++default
Comment Spegulon ĉiam
de António MARTINS-Tuválkin publikigita 2005-10-08 Laste modifita: 2005-11-22 13:39 — arkivita sub:
Diras la aŭtoro ke «ankaŭ la nunaj esperantistoj volas la lingvon nur disvastigi, trudi al aliaj homoj, ne ĝin uzadi mem.» Laŭ mi evidente kromas [...]
Situas en 2005 / / Spegulo de nia historio, sen mitologia vualo / ++conversation++default
Spegulo de nia historio, sen mitologia vualo
de Redakcio publikigita 2005-10-08 Laste modifita: 2005-11-22 13:39 — arkivita sub:
Zamenhof estis malbona kuracisto kiu devis kontentiĝi je malriĉaj pacientoj. Li plurfoje volis reformi Esperanton, kaj la movado plurfoje preskaŭ pereis pro kvereloj, rivalecoj kaj ĵaluzoj de movadaj gvidantoj. Pri tio prave ne silentas la nova "Historio de Esperanto" de Aleksander Korĵenkov, konstatas Miroslav Malovec en recenzo ekskluzive verkita por Libera Folio. "Ĉi tiu libro priskribas precipe la unuajn jardekojn de la movado ĝis la unua mondmilito tre detale kaj sen mitologia vualo, per kiu ni kutime klopodas kaŝi, ke eĉ la uzado de komuna lingvo vekas malpacojn inter homoj, kiuj per ĝi volas pacigi la tutan mondon. Estas utile, de tempo al tempo rigardi en spegulon", li konstatas.
Situas en 2005 / Literaturo
Boulton: Subtila arto, sincero kaj humanismo
de Redakcio publikigita 2005-10-08 Laste modifita: 2005-11-22 13:42 — arkivita sub: ,
La verkista kariero de Marjorie Boulton komenciĝis en 1949, kiam ŝi havis 25 jarojn, per poemaro en la angla lingvo. Post tio ĝis nun ŝi publikigis tridekon da libroj en plej diversaj ĝenroj. Poemoj, prozo, teatraĵoj, literaturaj studoj en la angla kaj en Esperanto aperis el ŝia plumo, sed ankaŭ amuzaj artikoletoj en Monato. La anglalingva publiko tutmonde konas ŝin kiel seriozan literatur-scienciston, la esperantlingva - same tutmonde - ankaŭ kiel poeton kaj grandan amikon de katoj.
Situas en 2005 / Literaturo
Auld: Epokfara aŭtoro de la esperanta ĉefverko
de Redakcio publikigita 2005-10-01 Laste modifita: 2005-11-22 13:45 — arkivita sub: ,
Kiel poeto kaj verkisto William Auld havas ĉiujn kvalitojn de grandeco: abundon, varion kaj kompetenton. Li multe influis la evoluon de la Esperanta poezio dum la dua parto de la pasinta jarcento kaj daŭre okupas altan lokon sur nia Parnaso, skribas Baldur Ragnarsson. La ĉefverko de Auld kaj de la esperanta litaraturo, La Infana Raso, laŭ Gaston Waringhien estas "unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj".
Situas en 2005 / Literaturo
Zamenhof - la unua grava verkisto en Esperanto
de Redakcio publikigita 2005-06-05 Laste modifita: 2005-12-16 10:49 — arkivita sub: ,
La konata verkisto Baldur Ragnarsson regule kontribuas al la revuo Juna Amiko per portretoj de la plej gravaj esperantlingvaj aŭtoroj. "Mi verkas tiujn kulturbildojn por junaj progresantoj, tial la lingvaĵo estas sufiĉe simpla. Tamen mi opinias ke ili havas ioman valoron eĉ por spertaj esperantistoj", li opinias. La unua artikolo temas pri la unua aŭtoro en Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Kun permeso de la aŭtoro ni regule aperigos "kulturbildojn" de Baldur Ragnarsson en Libera Folio.
Situas en 2005 / Literaturo