Vi estas ĉi tie: Hejmo
7 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Lernejo en Afriko instruos Esperanton
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-07-19 Laste modifita: 2005-10-08 19:43 — arkivita sub:
Post plurjara laboro nun realiĝas la revo de Gbeglo Koffi: en septembro malfermos siajn pordojn nova lernejo en Togolando, kie la infanoj lernos ankaŭ Esperanton, kaj ĉiuj instruistoj estos esperantistoj. La unuaj donacintoj al la projekto estis esperantistoj. Gbeglo Koffi, kiu estas estrarano de UEA, rakontas pri la evoluo de la projekto en ampleksa artikolo.
Situas en 2005 / Agado
Togolanda lernejo faras siajn unuajn paŝojn
de admin publikigita 2004-09-13 Laste modifita: 2005-10-08 19:43 — arkivita sub:
La 6-an de septembro malfermiĝis Instituto Zamenhof en Togolando, baza lernejo kie la infanoj lernos Esperanton kaj ĉiuj instruistoj devas koni la lingvon. Sed jam antaŭ tio okazis feria kurso por informi pri la lernejo kaj pri Esperanto, kun 271 partoprenantoj. Gbeglo Koffi raportas.
Situas en 2005 / Agado
Comment Cxu propogando aux neuxtralismo tie?
de Christopher Culver publikigita 2004-09-13 Laste modifita: 2005-10-08 19:43 — arkivita sub:
Cxu en tiu cxi lernejo oni instruos ke Esperanto devus esti "la sola internacia lingvo"? Cxu oni sobre agnoskos ke gxi estas ege limigite uzebla [...]
Situas en 2005 / / Togolanda lernejo faras siajn unuajn paŝojn / ++conversation++default
Comment Cxu propogando aux neuxtralismo tie?
de Jens Stengaard Larsen publikigita 2004-09-13 Laste modifita: 2005-10-08 19:43 — arkivita sub:
"Propagando aŭ neŭtralismo" - jen interesa konstrastigo. Efektive neŭtraleco en si mem ne rilatas al la devo diri la veron aŭ esti objektiva; do eĉ [...]
Situas en 2005 / / Togolanda lernejo faras siajn unuajn paŝojn / ++conversation++default
Seminario en Burundio daŭrigas afganan sperton
de Redakcio publikigita 2005-08-29 Laste modifita: 2008-12-27 07:48 — arkivita sub:
Unika seminario, organizita de lokaj esperantistoj en Burundio, en aŭgusto 2005 kolektis centon da afrikanoj por komune studi Esperanton kaj profundigi siajn sciojn. Gvidis la studojn la konata Cseh-metoda instruisto Tereza Kapista el Beogrado, kiu pli frue instruis Esperanton al afganaj rifuĝintoj en Irano. Poste unu el ŝiaj afganaj lernantoj ĉeestis la Universalan Kongreson en Pekino. La seminario en Burundio same kiel la instruado de Esperanto al afganaj rifuĝintoj estas parto de "Agado Espero" de UEA. La vojaĝo kaj restado de Tereza Kapista estis pagitaj per la ĉi-jara Subvencio Cigno, kiun la estraro de UEA ĵus donis al Agado Espero. Renato Corsetti raportas ekskluzive por Libera Folio.
Situas en 2005 / Agado
Danĝera ludo en Togolando
de Redakcio publikigita 2005-10-03 Laste modifita: 2006-03-04 18:02 — arkivita sub: , ,
La direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, Gbleglo Koffi, ne iĝos la unua oficisto de UEA kun pinta posteno en la Esperanta Civito. Post kiam lia kandidatiĝo al la tiel nomata Kortumo de la Civito iĝis publika, li lastmomente retiris sian kandidatecon. Spite la retiriĝon de Gbleglo Koffi, plu ekzistas tre intimaj ligoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito. La direktoro mem samtempe estras instituton aliĝintan al la Civito, kaj tiu instituto grave rolas en la administrado de financaj fluoj interne de UEA.
Situas en 2005 / Agado
Afrika Oficejo de UEA ĉesis ekzisti dum vizito de Silfer
de Redakcio publikigita 2005-12-27 Laste modifita: 2006-01-10 19:47 — arkivita sub: ,
La funkciado de la oficejo de UEA en Togolando ĉesis. "Dum la jaro montriĝis, ke necesas pli klare difini ĝuste la bazan aferon, nome ke temas pri oficejo de UEA, kiu estas integra parto de la asocio kaj ne ia aparta centro, kiun UEA nur financas", klarigas Renato Corsetti. Ĝis nun la Afrika Oficejo kostis al UEA 30.000 eŭrojn. Dum UEA pripensas siajn sekvajn paŝojn por fondi novan oficejon, Giorgio Silfer gastas en Togolando por "plilarĝigi la kulturan horizonton" de la lokaj esperantistoj. Komuniko pri lia vizito estis dissendita nome de ia "Afrika Oficejo", jam sen indiko pri rilato al UEA. Gbeglo Koffi klarigas al Libera Folio, ke UEA ne havas la rajton je la nomo "Afrika Oficejo", sed promesas tamen baldaŭ ŝanĝi la nomon de sia oficejo en Togolando.
Situas en 2005 / Agado