Vi estas ĉi tie: Hejmo
53 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
EU por multlingveco sed kontraŭ Esperanto
de Redakcio publikigita 2005-12-02 Laste modifita: 2005-12-15 21:08 — arkivita sub: ,
Fine de novembro la Eŭropa Komisiono – unu el la ĉefaj decidorganoj de EU - publikigis unuafoje oficialan komunikon pri multlingveco kaj lingva diverseco, sub la titolo "Nova strategia kadro por multlingveco". La nova dokumento oficiale difinas la strategion de la Eŭropa Komisiono rilate multlingvecon. En piednoto ĝi ankaŭ klare esprimas la sintenon de la Komisiono al Esperanto: "Kompreno pri aliaj kulturoj venas per lernado de la lingvoj kiuj ilin esprimas; pro tio la Komisiono ne instigas al uzado de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn." Samtempe la Komisiono tamen atentigas, ke "la angla ne sufiĉas", EU-civitanoj lernu plurajn fremdajn lingvojn. La plurlingveco de la EU-instancoj mem laŭ la komuniko kostas 2,28 eŭrojn jare, se oni dividas la koston egale inter la loĝantoj de Eŭropa Unio.
Situas en 2005 / Agado
EU ricevis novan, 21-an oficialan lingvon
de Redakcio publikigita 2005-06-14 Laste modifita: 2005-06-15 22:37 — arkivita sub:
La lingva bunteco pliiĝas en la Eŭropa Unio. Nun ankaŭ la irlanda lingvo estos oficiala laborlingvo de la unio. Entute estos do 21 oficialaj lingvoj. La decido estis anoncita lunde la 13-an de junio en Luksemburgio, kie renkontiĝis la eksterland-ministroj de EU.
Situas en 2005 / Kurte
EU-kandidatoj en Finnlando favoras Esperanton
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-06-04 Laste modifita: 2004-06-28 12:24 — arkivita sub: ,
Finnlandaj kandidatoj en la eŭropaj elektoj estas modere favoraj al Esperanto, kaj opinias la egalecon de naciaj lingvoj grava. Tion montras enketo, sendita al kandidatoj. En Francio esperantistoj havas propran liston de kandidatoj. En pli ol dek landoj de la Eŭropa Unio esperantistoj aktivis lige kun la baldaŭaj elektoj al la eŭropa parlamento
Situas en 2005 / Agado
Eŭropaj aktivuloj ne scias kion peti de EU
de Redakcio publikigita 2005-03-02 Laste modifita: 2005-03-02 13:19 — arkivita sub:
La unua esperantisto en la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, ricevadas amasojn da leteroj de esperantistoj kiuj volas ke ŝi antaŭenigu Esperanton. Tamen ĉiu havas sian propran ideon pri tio, kion ŝi faru. La aktivuloj de Eŭropa Esperanto-Unio volus ke oni fondu novan interpartian grupon en la parlamento, sed ne klaras, kion la grupo faru. "Malfacilas proponi aliĝon al intergrupo, kiu havas precizigitan nomon sed ne la celojn", opinias Małgorzata Handzlik.
Situas en 2005 / Agado
Comment Euroskola
de Mariana Gencheva publikigita 2005-05-09 Laste modifita: 2005-05-10 11:18 — arkivita sub:
Saluton!Estus interese ankau por mi kaj miaj gelernantoj partopreni en Euroskola.Chu tio eblas ankau por Bulgaranoj?
Situas en 2005 / / Esperantistoj denove en Euroscola / ++conversation++default
Comment Famaj personoj kaj Esperanto
de Stanislaw Rynduch publikigita 2004-10-18 Laste modifita: 2004-10-25 22:38 — arkivita sub:
Ni ne devas sercxi famajn personoj, kiuj estis esperantistoj aux favoris al Esperanto. Ekzistas multaj. Mi nur menciu kelkajn; Bakin,Fried,Tudor Arghezi,Antaqnas Pos´ka, Martin Benka,Neuman, W.Drees, [...]
Situas en 2005 / / Geremek ne estas esperantisto / ++conversation++default
Comment Famuloj estas famaj ankaŭ al neEsp-istoj
de Jens Stengaard Larsen publikigita 2004-10-18 Laste modifita: 2004-10-25 22:38 — arkivita sub:
Ekzistas unu bona kialo kolekti famulajn eldirojn pri Esperanto: la varbotoj de nia informlaboro ne konas Esperanton, sed ili konas la famulojn. Ĉu Geremek estas [...]
Situas en 2005 / / Geremek ne estas esperantisto / ++conversation++default
Geremek ne estas esperantisto
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-10-18 Laste modifita: 2004-10-25 22:38 — arkivita sub:
Lastatempe diversaj esperantlingvaj amaskomunikiloj kun fiero anoncis, ke en la nova eŭropa parlamento estas ne unu, sed du esperantistoj. Tamen, la famoj pri la esperantisteco de la antaŭa pola ministro pri eksteraj aferoj, Bronisław Geremek, montriĝis troigitaj. Ni rakontas, kiel la afero efektive statas, kaj demandas kial esperantistoj tiom ŝatas famulojn. "Iu favora opinio de ajna fama persono estas balzamo por iomete portempe kuraci la minuskompleksojn", supozas Nikolaj Gudskov.
Situas en 2005 / Agado
Comment Ĝojige sed multekoste
de Redakcio publikigita 2005-06-14 Laste modifita: 2005-06-15 22:37 — arkivita sub:
Traleginte la artikolon,mi ŝatus aldoni,ke kun granda ĝojo mi informiĝis pri la oficialigo de la irlanda lingvo en la EU.La situacio estis simila,kiam mia gepatra [...]
Situas en 2005 / / EU ricevis novan, 21-an oficialan lingvon / ++conversation++default
Comment Gravuloj = tre gravaj personoj
de Hans-Georg Kaiser publikigita 2004-10-18 Laste modifita: 2004-10-25 22:38 — arkivita sub:
Kial ili estas tiom sxatataj? Unu respondo, cxar la banado en la famo de famulo estas pli simpla ol mem farigxi fama. Alia respondo, pro [...]
Situas en 2005 / / Geremek ne estas esperantisto / ++conversation++default