Vi estas ĉi tie: Hejmo
51 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro
de Redakcio publikigita 2007-08-02 Laste modifita: 2007-08-06 19:36 — arkivita sub: ,
La unua kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis diskutita la elekto de la nova estraro, okazis sabate la 4-an de aŭgusto. Estis decidite, ke estu elektitaj ne ok estraranoj, kiel proponis la elekta komisiono, sed sep. Tiel per formale senrilata decido de la komitato ŝajne estis elfermita el la nova estraro Marija Belošević, kies kandidateco kaŭzis malkontenton. La rezultoj de la unua fermita voĉdonado pri la nova estraro tamen ne estis diskonigitaj sabate, ĉar ĝis la fino de la komitata kunsido je 17.30 la nombrado ne estis finita. Povos esti bezonata dua voĉdonado antaŭ ol la konsisto de la nova estraro estos certa. En la dimanĉa solena malfermo ankoraŭ oficos la malnova estraro, kaj la konsisto de la nova kredeble estos diskonigita lunde, kiam ĝi plej frue povos ekofici. Laŭ la stato en sabato, estis 1.845 aliĝintoj al la UK en Jokohamo.
Situas en 2007
La inaŭgura parolado de Renato Corsetti en Jokohamo
de Redakcio publikigita 2007-08-04 Laste modifita: 2007-08-13 20:09 — arkivita sub: ,
En sia dimanĉa inaŭgura parolado de la Jokohama Universala kongreso Renato Corsetti diris interalie: "Mi baldaŭ reakiros la plej altan rangon en Esperantujo: 'simpla esperantisto', kaj en tiu rango vi retrovos min inter vi, la aliaj simplaj esperantistoj, kaj mi havos amason da okazoj por ankoraŭ danki vin pro la pasinta kunlaboro kaj plue kunlabori kun vi. Mi sopiras je la momento, kiam mi ĉesos esti prezidanto kaj fari paroladojn, kaj povos okupiĝi finfine pri io utila al Esperanto." Ni publikigas la tekston de la parolado de Renato Corsetti laŭ la dimanĉa numero de la kongresa kuriero.
Situas en 2007
Comment Simpla esperantisto
de A. Zbigniew Kornicki publikigita 2007-08-04 Laste modifita: 2007-08-13 20:09 — arkivita sub: ,
Mi gratulas al Libera Folio akiron de la teksto antaŭ ties publika faro kaj enretigon eĉ kelkminute pli fruan ol ties dato kaj al S-ro [...]
Situas en 2007 / La inaŭgura parolado de Renato Corsetti en Jokohamo / ++conversation++default
Comment Re: Simpla esperantisto
de Marek Blahuš publikigita 2007-08-04 Laste modifita: 2007-08-13 20:09 — arkivita sub: ,
Nu, mi legis la tekston jam kiam estis en Japanio sabata vespero, ĉar tiam la LKK publikigas en la UK-retpaĝaro la kongresan kurieron por la [...]
Situas en 2007 / La inaŭgura parolado de Renato Corsetti en Jokohamo / ++conversation++default
Konisi Gaku kaj Endre Dudich honoraj membroj de UEA
de Redakcio publikigita 2007-08-05 Laste modifita: 2007-08-06 19:35 — arkivita sub: ,
Konisi Gaku el Japanio kaj Endre Dudich el hungario estis elektitaj honoraj membroj de UEA. La decido, farita de la komitato de UEA sabate, estis anoncita en la inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en dimanĉo. En la inaŭguro faris sian adiaŭan paroladon la eliranta prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Dimanĉe kunsidis ankaŭ la laŭtemaj subkomitatoj de UEA, kaj komenciĝis la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato.
Situas en 2007
Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA
de Redakcio publikigita 2007-08-06 Laste modifita: 2007-08-07 08:25 — arkivita sub: ,
Komence de la lunda kunsido de la komitato de UEA en Jokohamo estis diskonigita la rezulto de la fermita baloto pri la nova estraro de UEA. La nombrado de la balotiloj montris, ke la la komitato elektis estraron laŭ la rekomendoj de la elekta komisiono, tamen sen Marija Belošević el Kroatio. La nova prezidanto de UEA ekde lundo do estas Probal Dasgupta el Barato. Por Probal Dasgupta voĉdonis 49 komitatanoj, por Marija Belošević nur 9. "Ni okupiĝu ne nur pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ pri interkompreno", diris Probal Dasgupta post sia elektiĝo.
Situas en 2007
Comment Stranga elekto
de unuel publikigita 2007-08-06 Laste modifita: 2007-08-07 08:25 — arkivita sub: ,
Kia stranga elekto estas tio en kiu estas jam anticipe decidite kiuj gajnos? Kial oni ne voĉdonis pri ĉiuj kandidatoj?
Situas en 2007 / Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA / ++conversation++default
Comment Demokratia strukturo de UEA
de malte publikigita 2007-08-06 Laste modifita: 2007-08-07 08:25 — arkivita sub: ,
Laŭ mi tio, kion vi kritikas, estas unu ekzemplo por la deficitoj, je kiuj UEA hodiaŭ suferas: Nekomprenata de ĝiaj membroj interna strukturo; nekonscio pri [...]
Situas en 2007 / Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA / ++conversation++default
Comment Bona novaĵo
de Bjørn A. Bojesen publikigita 2007-08-06 Laste modifita: 2007-08-07 08:25 — arkivita sub: ,
Jen bona novaĵo, kiel bela punkto al la ĵusa tohuvabohuo en Libera Folio. Kiel kutima ”tujkritikemulo” mi volas nun doni al la nova prezidanto justan [...]
Situas en 2007 / Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA / ++conversation++default
Comment La nova CEO de UEA
de Wang Xigen publikigita 2007-08-06 Laste modifita: 2007-08-07 08:25 — arkivita sub: ,
Ankaux CEO de Esperanto naskigxis en Barato.
Situas en 2007 / Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA / ++conversation++default