Vi estas ĉi tie: Hejmo
13 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
de Redakcio publikigita 2005-10-16 Laste modifita: 2005-10-16 22:03 — arkivita sub: ,
Intervjuo de Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio, publikigita en "La Ondo de Esperanto" lige kun lia ekskomuniko fare de FEM.
Situas en 2005
Danĝera ludo en Togolando
de Redakcio publikigita 2005-10-03 Laste modifita: 2006-03-04 18:02 — arkivita sub: , ,
La direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, Gbleglo Koffi, ne iĝos la unua oficisto de UEA kun pinta posteno en la Esperanta Civito. Post kiam lia kandidatiĝo al la tiel nomata Kortumo de la Civito iĝis publika, li lastmomente retiris sian kandidatecon. Spite la retiriĝon de Gbleglo Koffi, plu ekzistas tre intimaj ligoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito. La direktoro mem samtempe estras instituton aliĝintan al la Civito, kaj tiu instituto grave rolas en la administrado de financaj fluoj interne de UEA.
Situas en 2005 / Agado
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-10-12 Laste modifita: 2005-10-03 22:22 — arkivita sub: ,
Tekstoj de seminario pri la Raŭma manifesto, okazinta en Helsinko en julio 2000. El la enkonduko: "La Manifesto de Raŭmo, verkita kaj publikigita dum la Internacia Junulara Kongreso en Raŭmo, Finnlando (1980), celis siatempe esti radikala kontribuo al la diskuto pri la interrilatoj de la Esperanta movado, Esperanta komunumo, Esperanta kulturo kaj la ekstera mondo. Al la dua jarcento de la Lingvo Internacia ĝi heredigis jenan defion: Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran. La Manifesto lasis kelkajn evidentajn demandojn parte neresponditaj. Tial ĝi ankaŭ estis interpretata kaj pritaksata tre varie dum sia dudekjara ekzisto. Ĝi invitis krei originalan valoran Esperanto-kulturon, sed ne precizigis, kiudirekte oni iru. Kaj ĉar iuj interpretis la Manifeston kiel inviton turni la atenton internen, al la valoroj de la komunumo mem, ĝi ne nepre kuraĝigis prezenti la Esperanto-kulturon al la ekstera mondo. La fundamenta demando estas do: ĉu la Esperanta kulturo devus signifi ion ankaŭ por la ekstera mondo, aŭ ĉu sufiĉas, ke ĝi estas grava por ni mem? Ĉu ni kulturu nur nin mem, aŭ ĉu ni posedas valorojn prezentindajn al eksteruloj? Kio estas tiu originala valoraĵo, kun kiu ni alproksimiĝu la mondon? La kulturo de la komunumo ekzistas ne por tio, ke la movado havu ion, pri kio fanfaroni. Sed sen la kulturo, la movado tamen havus malpli da ekzistokialoj. Kio do estas la interrilato de la Esperantaj kulturo kaj movado?"
Situas en 2005 / Ligoj
Comment Elkoran gratulon !
de Peter Hauser publikigita 2004-08-18 Laste modifita: 2005-10-03 22:19 — arkivita sub: ,
"Skandalgazetistoj kaj mensogantoj ricevas informojn nur post seriozaj ĵurnalistoj kaj sinceraj interesiĝantoj. Vi do estas en la lasta vico, ŝi respondis al ni." Estimata samideano, [...]
Situas en 2005 / / Feminisma iniciato kaperita de la Civito / ++conversation++default
Feminisma iniciato kaperita de la Civito
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-08-18 Laste modifita: 2005-10-03 22:19 — arkivita sub: ,
En La Chaux-de-Fonds, la ĉefsidejo de la Esperanta Civito, estis fondita nova organizaĵo kun la nomo "Feminisma Esperanta Movado". Al ĉiuj gvidaj postenoj estis elektitaj funkciuloj de la Civito, kaj la nova organizaĵo tuj en sia fonda kunsido petis aliĝon al la Civito. Libera Folio ne rajtis legi la statuton de la organizaĵo. "Skandalgazetistoj kaj mensogantoj ricevas informojn nur post seriozaj ĵurnalistoj", respondis Anna Lászay al nia peto.
Situas en 2005 / Kurte
Comment Feminista Esperanto Movado kaj la Esperanta Civito
de Elektito publikigita 2004-08-18 Laste modifita: 2005-10-03 22:19 — arkivita sub: ,
Unu idiotajxo sekvas la alian kaj aldonas al la detruo de la antauxa. Bone. Pli da tia agado de blindaj gvidantoj de la same blindaj [...]
Situas en 2005 / / Feminisma iniciato kaperita de la Civito / ++conversation++default
Comment Inda raporto
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-08-18 Laste modifita: 2005-10-03 22:19 — arkivita sub: ,
Estimata, via raporto ĉirkau FEM estis inda. Ĉar mi ne povas kompreni kio okazis, kion oni volas fari sub la nomo de feminismo. Do, mi [...]
Situas en 2005 / / Feminisma iniciato kaperita de la Civito / ++conversation++default
de Redakcio publikigita 2005-10-03 Laste modifita: 2006-01-01 16:58 — arkivita sub: ,
La libera enciklopedio Vikipedio donas bazajn faktojn kaj koncizan kritikon pri la Civito de Esperantio: "Ne ĉiuj Esperantistoj konsentas kun la kreo kaj celoj de la Civito. Multaj jam kritikis ĝiajn fondajn ideologiojn. La verkisto Jorge CAMACHO kolektis diversajn kritikojn de la Civito en sia verko La liturgio de la foiro. Jouko LINDSTEDT tiam skribis, ke La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton "Esperantujo". Diversaj esprimoj estas uzataj pro priskribi la "Esperantan civiton" : "la rondeto de Giorgio SILFER", "La Polpo" kaj "la Vespejo". Sinteze la "Esperanta civito" aperas al multaj kiel malgranda grupo kiu laboras sub la aŭtoritata gvido de sia ĉefo kaj kutimas eluzi tre malagrablajn rimedojn por etendi sian influon. Sed ĉar tio estas ĉiam pli vaste konata, la influo de la grupeto ne kreskas." Ĉiu tiu ligo kondukas al la retejo de la Civito mem.
Situas en 2005 / Ligoj
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-10-11 Laste modifita: 2005-10-03 22:21 — arkivita sub: ,
"Nul homon murdis Giorgio Silfer, almenaŭ laŭ mia scio. Tial ne justus kompari lin kun krimuloj kiel Mobutu aŭ Pinochet, kvankam radike temas pri simila fenomeno: egocentra deliro", skribas Jorge Camacho en sia bone dokumentita artikolaro.
Situas en 2005 / Ligoj
de Redakcio publikigita 2005-03-06 Laste modifita: 2005-10-03 22:21 — arkivita sub: ,
Romano de Jorge Camacho. Plena teksto: "Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el ŝtorma sonĝo, li trovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton. Liaj pensoj restis ankoraŭ nebule konfuzaj, kiam tra la plene aperta fenestro ekflirtis en la ĉambron la printempa-matenaj triloj de svise pepaj birdetoj. Turninte sin delikate sur la tuko-kovrita matraco li rimarkis, ke la ruĝa lumeto de la faksilo blinkas. Kun trankvilaj movoj li metis la piedojn en karese lozajn pantoflojn el blua ŝamo, alprenis staran pozicion kaj direktis sin al la signalanta aparato. Li komencis legi duonlaŭte..."
Situas en 2005 / Ligoj