-
Jubilea UK 2008 planata por Roterdamo
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-04-09
—
Laste modifita:
2008-07-20 10:33
—
arkivita sub:
novajxeto
La festado de la 100-jara jubileo de Universala Esperanto-Asocio kredeble kulminos per jubilea Universala Kongreso en Roterdamo, la nuna hejmurbo de UEA. Pri tio principe konsentis la estraro de la asocio en sia printempa kunsido. Multa tempo dum la estrarkunsido en aprilo 2006 estis dediĉita al la preparoj de la ĉi-jara Universala Kongreso.
Situas en
2006
-
Gbeglo Koffi iĝis komitatano de UEA
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-04-03
—
Laste modifita:
2006-04-03 17:21
—
arkivita sub:
novajxeto
Gbeglo Koffi estas la nova reprezentanto de Togolando en la Komitato de UEA. Tion anoncis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. La Centra Oficejo de UEA ricevis oficialan eksiĝ-leteron de la antaŭa Togolanda komitatano, Kokou Sagbadjelou.
Situas en
2006
-
Dankoj
-
de Majxena kaj Vojtek
—
publikigita
2006-03-27
—
Laste modifita:
2006-04-06 09:17
—
arkivita sub:
novajxeto
DANKOJ AL NIAJ HELPINTOJ Ni kore dankas al cxiuj homoj kaj organizajxoj, kiuj ne sciinte jxuste, kio okazis kun ni dum tagoj 23-27 de la [...]
Situas en
2006
/
Polaj esperantistoj en Nepalo liberigitaj
/
++conversation++default
-
Esperanto en cxiuj polaj amaskomunikiloj
-
de Maciej Wnuk
—
publikigita
2006-03-27
—
Laste modifita:
2006-04-06 09:17
—
arkivita sub:
novajxeto
Pro informo de AP Esperanto (kutime en la formo de "poloj ligitaj al Nepala Esperanto-Ligo) aperis kiel cxefnovajxo en cxiuj gravaj amaskomunikiloj matene. Jen...! MW
Situas en
2006
/
Polaj esperantistoj en Nepalo liberigitaj
/
++conversation++default
-
Polaj esperantistoj en Nepalo liberigitaj
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-03-27
—
Laste modifita:
2006-04-06 09:17
—
arkivita sub:
novajxeto
Kvar polaj vojaĝantoj, el kiuj almenaŭ du estas esperantistoj, estis haltigitaj de maŭismaj ribeluloj en la regiono de Mount Everest en Nepalo pasintsemajne, post la Sesa Himalaja Renkontiĝo, kiun partoprenis entute 58 esperantistoj. La kaptiteco tamen daŭris nur unu tagon, kaj la kaptitoj estis liberigitaj post kiam ili pagis monon al la kaptintoj. "Sep aŭ ok ribeluloj haltigis nin en la vilaĝo Bhandara kaj petis de ni monkontribuon. Ili portis pafilojn kaj mangrenadojn. Ili diris ke ni ne rajtos pluiri, se ni ne pagos", diras Wojciech Mysiara.
Situas en
2006
-
Belorusa esperantisto kondamnita je malliberigo
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-03-27
—
Laste modifita:
2006-03-30 21:12
—
arkivita sub:
novajxeto
La konata belorusa esperantisto Źmicier Łapcionak estis arestita en Minsko vendrede frumatene, kune kun kelkcent aliaj manifestaciantoj. En lundo li estis kondamnita je 15-taga malliberigo. La plurtaga manifestacio sur la centra placo de Minsko estis direktita kontraŭ la falsita elektorezulto en la elekto de la prezidento de Belorusio la 19-an de marto. "Treege min interesas, kio estos poste: aŭ "2001a varianto" - kontraŭstarado kun militistoj, ili aktive dispelas homamasojn, ni diskuras kaj lunde daŭrigas la saman vivon, kun diskutoj en reto, amaskomunikiloj kaj observo pri punoj al kaptitoj kaj aktivistoj, aŭ "ukraina varianto"... Vere en mia animo regas iu tumulto kaj samtempe ekscito", Źmicier Łapcionak skribis en sia reta taglibro kelkajn tagojn antaŭ la elektoj.
Situas en
2006
-
Printo malebligita
-
de Bård Hekland
—
publikigita
2006-03-25
—
Laste modifita:
2006-03-26 22:08
—
arkivita sub:
novajxeto
Miakomprene, multaj libroj en la e-librejo tie aperas kondiĉe, ke ili ne estu printeblaj. Temas parte pri libroj jam eldonitaj surpapere, parte pri manuskriptoj kiujn [...]
Situas en
2006
/
E-librejo revenas
/
++conversation++default
-
Re: Pasvorto
-
de Janko Luin
—
publikigita
2006-03-25
—
Laste modifita:
2006-03-26 22:08
—
arkivita sub:
novajxeto
Ne, bedaŭrinde tion ne eblas aranĝi.
Situas en
2006
/
E-librejo revenas
/
++conversation++default
-
Pasvorto
-
de Andrew Belisle
—
publikigita
2006-03-25
—
Laste modifita:
2006-03-26 22:08
—
arkivita sub:
novajxeto
Hura, mi ĝojas ke finfine la eLibrelo revenas! Sed mi rimarkas tion, ke oni ne povas printi kelkajn (ĉu ciujn?) librojn, ĉar necesas havi pasvorton. [...]
Situas en
2006
/
E-librejo revenas
/
++conversation++default
-
E-librejo revenas
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-03-25
—
Laste modifita:
2006-03-26 22:08
—
arkivita sub:
novajxeto
E-librejo, reta kolektujo kun centoj elektronikaj libroj en Esperanto, malaperis el la reto pro teknika problemo pasintaŭtune. Nun Janko Luin sukcesis restarigi ĝin en provizora formo.
Situas en
2006