-
Premiita verko
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-08-05
—
Laste modifita:
2006-08-07 16:58
—
arkivita sub:
uk2006,
kulturo
Ŝajnas ke la premiita verko de Sten Johansson nomiĝis "Tomatoj el Nederlando". Por certa informo necesas atendi la oficialan komunikon de UEA, kiu kredeble aperos [...]
Situas en
2006
/
UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn
/
++conversation++default
-
Belsekretaj konkursoj
-
de Sten Johansson
—
publikigita
2006-08-05
—
Laste modifita:
2006-08-07 16:58
—
arkivita sub:
uk2006,
kulturo
La kongresa kuriero de Florenco tute ne menciis la Belartajn Konkursojn. Kaj eĉ al mi, unu el la gajnintoj de premio, restas sekreto kiun el [...]
Situas en
2006
/
UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn
/
++conversation++default
-
UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-08-05
—
Laste modifita:
2006-08-07 16:58
—
arkivita sub:
uk2006,
kulturo
La rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA estis anoncitaj vendrede posttagmeze en Florenco, en salono Minnaja de la kongresejo. Tamen tuj poste la sekretario de la konkurso, Michela Lipari, anoncis al Libera Folio, ke la rezultoj de la konkurso ankoraŭ ne estis publikaj, kaj ke Libera Folio absolute ne rajtas ricevi la liston de gajnintoj. Ni publikigas la liston laŭ la publike laŭtlegitaj informoj. Pri eventualaj eraroj aŭ mankoj respondecas UEA, kiu sekretigis la skriban liston ĝis UEA mem publikigos ĝin.
Situas en
2006
-
Familio Anastas
-
de Neil Blonstein
—
publikigita
2006-06-17
—
Laste modifita:
2006-06-25 23:46
—
arkivita sub:
kulturo
Dum unu el miaj 3 au' 4 vizitoj al Betlehemo, cxirkau' la jaro 1980, Jusef Anastas, per unu el liaj filoj portis min al lia [...]
Situas en
2006
/
Araba-juda lingvo de paco: vera historio
/
++conversation++default
-
Valoro de nia mikrohistorio
-
de José Antonio Vergara
—
publikigita
2006-06-17
—
Laste modifita:
2006-06-25 23:46
—
arkivita sub:
kulturo
Dankon pro tiom bela historia fresko. Mi esperas ke samtiel oni klopodos chie repreni por nia kolektiva memoro la spurojn de tiaj eroj el nia [...]
Situas en
2006
/
Araba-juda lingvo de paco: vera historio
/
++conversation++default
-
Araba-juda lingvo de paco: vera historio
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-06-17
—
Laste modifita:
2006-06-25 23:46
—
arkivita sub:
kulturo
En la Tel-Aviva Esperanto-societo "Paca Stelo" en 1924 kune membris judoj kaj araboj. En 1934 Tel-Avivo gastigis Mezorientan Esperantistan Konferencon kun multaj eksterlandaj gastoj, interalie el Egiptio. Dek jarojn poste judo estis elektita honora membro de Egipta Esperanto-Asocio, kaj denove egiptiaj esperantistoj gastis la Palestinan Esperanto-Kongreson. Sur solena kongresa foto, aperinta tiun novembron en Esperanto Internacia, ili plektas la manojn kun siaj judaj amikoj. En ampleksa kaj bone dokumentita artikolo Doron Modan rakontas pri la mirinda historio de araboj kaj judoj, kiuj "pionire, naive kaj pacreve praktikis la esencon de Esperanto". Unu el la arabaj Esperanto-aktivuloj en Palestino en la 1920-aj jaroj krome havis la nomon Arafat, kaj iuj asertis lin onklo de la palestina gvidanto Jaser Arafat. Tiun aserton Doron Modan montras ne tre kredinda, sed li atentigas, ke Palestina Liberiga Organizaĵo (PLO) siatempe uzis Esperanton en propaganda flugfolio.
Situas en
2006
-
Neil Blonstein on Araba-juda lingvo de paco: vera historio
-
de Neil Blonstein
—
publikigita
2006-06-17
—
Laste modifita:
2006-06-25 23:46
—
arkivita sub:
kulturo
Mi logxis en Kibuco Maabarot, apud urbo Natanjo, cxirkau' 1978, kun taga babilado kun kibuc-membro, Esperantisto, Grisxa Sxutov. Li rakontis al mi ke li zorgis [...]
Situas en
2006
/
Araba-juda lingvo de paco: vera historio
/
++conversation++default
-
Doron Moran on Araba-juda lingvo de paco: vera historio
-
de Doron Moran
—
publikigita
2006-06-17
—
Laste modifita:
2006-06-25 23:46
—
arkivita sub:
kulturo
Dankon, Neil, pro viaj belaj rememoroj. Doron
Situas en
2006
/
Araba-juda lingvo de paco: vera historio
/
++conversation++default
-
Libro de petr Ginz
-
de Ulrich Lins
—
publikigita
2006-06-15
—
Laste modifita:
2006-06-17 23:22
—
arkivita sub:
kulturo
Aperis ankau germana traduko ("Prager Tagebuch 1941-1942", Berlin: Berlin Verlag, 2006). Germanaj recenzoj same menciis la Esperantan fonon.
Situas en
2006
/
La taglibro de Petr Ginz aperis en Hispanio
/
++conversation++default
-
La taglibro de Petr Ginz aperis en Hispanio
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-06-15
—
Laste modifita:
2006-06-17 23:22
—
arkivita sub:
kulturo
La taglibro de Petr Ginz aperis en la hispana kaj kataluna lingvoj. La novajn tradukojn en Hispanio prezentis la fratino de Petr Ginz, Ĥava Pressburger, kiu nuntempe loĝas en Israelo. Dum la prezentado nia aŭtoro Toño del Barrio publike alparolis ŝin en Esperanto, kaj ricevis respondon en la sama lingvo. Same kiel sia fratino, Petr Ginz estis esperantisto, sed li pereis en la koncentrejo Aŭŝvico. Mondfama li iĝis longe post sia morto, en 2003. Tiam en la akcidento de la spac-navedo Columbia forpasis ankaŭ la unua israela astronaŭto, Ilan Ramon. Li estis kunpreninta al la kosmo desegnaĵon de Petr Ginz, faritan en la koncentrejo Terezín (Theresienstadt) en Ĉeĥio dum la 2-a mondmilito. La desegnaĵo estis bildo de la Tero, vidata el la montaroj de la Luno, kaj fariĝis simbolo de la holokaŭsto.
Situas en
2006