Vi estas ĉi tie: Hejmo
13 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
de Redakcio publikigita 2005-10-03 Laste modifita: 2006-01-01 16:58 — arkivita sub: ,
La libera enciklopedio Vikipedio donas bazajn faktojn kaj koncizan kritikon pri la Civito de Esperantio: "Ne ĉiuj Esperantistoj konsentas kun la kreo kaj celoj de la Civito. Multaj jam kritikis ĝiajn fondajn ideologiojn. La verkisto Jorge CAMACHO kolektis diversajn kritikojn de la Civito en sia verko La liturgio de la foiro. Jouko LINDSTEDT tiam skribis, ke La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton "Esperantujo". Diversaj esprimoj estas uzataj pro priskribi la "Esperantan civiton" : "la rondeto de Giorgio SILFER", "La Polpo" kaj "la Vespejo". Sinteze la "Esperanta civito" aperas al multaj kiel malgranda grupo kiu laboras sub la aŭtoritata gvido de sia ĉefo kaj kutimas eluzi tre malagrablajn rimedojn por etendi sian influon. Sed ĉar tio estas ĉiam pli vaste konata, la influo de la grupeto ne kreskas." Ĉiu tiu ligo kondukas al la retejo de la Civito mem.
Situas en 2005 / Ligoj
Danĝera ludo en Togolando
de Redakcio publikigita 2005-10-03 Laste modifita: 2006-03-04 18:02 — arkivita sub: , ,
La direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, Gbleglo Koffi, ne iĝos la unua oficisto de UEA kun pinta posteno en la Esperanta Civito. Post kiam lia kandidatiĝo al la tiel nomata Kortumo de la Civito iĝis publika, li lastmomente retiris sian kandidatecon. Spite la retiriĝon de Gbleglo Koffi, plu ekzistas tre intimaj ligoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito. La direktoro mem samtempe estras instituton aliĝintan al la Civito, kaj tiu instituto grave rolas en la administrado de financaj fluoj interne de UEA.
Situas en 2005 / Agado
de Redakcio publikigita 2005-10-16 Laste modifita: 2005-10-16 22:03 — arkivita sub: ,
Intervjuo de Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio, publikigita en "La Ondo de Esperanto" lige kun lia ekskomuniko fare de FEM.
Situas en 2005