Vi estas ĉi tie: Hejmo
3313 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
José Antonio Vergara kunordigos la Amerikan komisionon de UEA
de Redakcio publikigita 2006-02-17 Laste modifita: 2006-02-17 11:23 — arkivita sub:
La Estraro de UEA elektis la ĉilian komitatanon José Antonio Vergara kiel novan kunordiganton de la Komisiono pri Amerika Agado.
Situas en 2006
Gbeglo Koffi denove volas iĝi komitatano de UEA
de Redakcio publikigita 2006-02-15 Laste modifita: 2006-02-16 17:09 — arkivita sub:
La Landa Asocio de UEA en Togolando, Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), volas liberigi la lokon de sia ĝisnuna reprezentanto en la Komitato de UEA, Kokou Sagbadjelou. Sur lian lokon UTE volas meti la antaŭan direktoron de la Afrika Oficejo de UEA, Gbeglo Koffi.
Situas en 2006
IJK 2007 okazos en Vjetnamio
de Redakcio publikigita 2006-02-07 Laste modifita: 2006-02-09 13:02 — arkivita sub:
La estraro de TEJO decidis, ke la 62-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio, de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 2007. La alia kandidato por la IJK 2007 estis Busan en Koreio. La ĉi-jara kongreso okazos en Sarajevo en Bosnio.
Situas en 2006
Forpasis Poul Thorsen
de Redakcio publikigita 2006-02-03 Laste modifita: 2006-02-03 13:32 — arkivita sub:
La 30-an de januaro forpasis la dana Esperanto-poeto Poul Thorsen en la aĝo de 91 jaroj. Thorsen, kiu profesie estis instruisto, lernis Esperanton en 1931 kaj jam baldaŭ ekaktivis en la laborista Esperanto-movado. En 1937 li unuafoje partoprenis SAT-kongreson en Roterdamo, invitante tie al partopreno en la Kopenhaga kongreso en 1939, kiun li organizis kun Paul Neergaard.
Situas en 2006
Internacia Televido kaj Ĝangalo revenis post misfunkcio
de Redakcio publikigita 2006-01-28 Laste modifita: 2006-01-28 16:21 — arkivita sub:
Dum la lasta semajno jam duafoje dum januaro la esperantlingvaj elsendoj de Internacia Televido suferis pro serioza misfunkcio. Pro la misfunkcio ankaŭ la novaĵoj en la retejo Ĝangalo ne povis esti ĝisdatigataj.
Situas en 2006
Esperanto forte videblis en la 2-a Pakistana Socia Forumo
de Redakcio publikigita 2006-01-27 Laste modifita: 2006-01-28 12:13 — arkivita sub:
La 24-an de januaro okazis la 2-a Pakistana Socia Forumo (PSF) en Ali-Instituto de la urbo Lahore. Estis invititaj ĉiuj pakistanaj organizaĵoj kaj asocioj, kiuj laboras por la rajtoj de infanoj, virinoj, laboristoj, lernantoj kaj suferantoj de diversaj problemoj. Origine devis okazi Monda Socia Forumo (MSF) en Karaĉio, sed ĝi estis prokrastita pro la tertremo. Pro tio oni aranĝis la 2-an PSF por montri unuecon kun MSF-2006 en Karakaso kaj Bamako. MSF-2006 en Karaĉi okazos de la 23-a ĝis la 27-a de marto 2006.
Situas en 2006
TEJO serĉas novan volontulon
de Redakcio publikigita 2006-01-23 Laste modifita: 2006-01-24 09:27 — arkivita sub:
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO denove serĉas volontulon por laboro en la Centra Oficejo en Roterdamo.
Situas en 2006
Afrika delegacio de UEA en maliaj amaskomunikiloj
de Redakcio publikigita 2006-01-22 Laste modifita: 2006-01-25 13:17 — arkivita sub:
Prelegoj, intervjuoj ĉe lokaj radio-stacio kaj gazetoj, disdono de flugfolioj pri Esperanto, ekspozicio de kelkaj Esperantaj verkoj - tiel resumiĝas la aktivecoj de 5 geesperantistoj el 4 afrikaj landoj (Benino, Ebura Bordo, Malio kaj Togolando) okaze de la Monda Socia Forumo en Bamako de la 19-a ĝis la 23-a de januaro 2006.
Situas en 2006
Skoltoj kaj Bartoszewski ricevos Zamenhof-medalon
de Redakcio publikigita 2006-01-21 Laste modifita: 2006-01-25 13:19 — arkivita sub:
La Internacia Organizaĵo de la Skolta Movado en Ĝenevo kredeble ricevos la duan Medalon de Toleremo de la Bjalistoka Fondumo Zamenhof. Medalon de Toleremo ricevos ankaŭ la konata pola ĵurnalisto, politikisto kaj iama malliberulo en Aŭŝvico, Władysław Bartoszewski, se li konsentos akcepti ĝin.
Situas en 2006
Tri afrikaj esperantistoj veturis al Bamako por Monda Socia forumo
de Redakcio publikigita 2006-01-19 Laste modifita: 2006-01-22 23:11 — arkivita sub:
Kunordigite de UEA, tri afrikaj esperantistoj vojaĝis al Bamako (Malio), por agi tie por Esperanto kadre de la Monda Socia Forumo okazonta de la 19-a ĝis la 23-a de januaro. Ili estas la beninano Francois Hounsounou (TEJO-estrarano) kaj la eburbordano Antoine Kouablan, kiuj ambaŭ membras en la nova Afrika Komisiono de UEA, kaj la togolanda aktivulo Adje Adjevi. Surloke aliĝas al ili la maliano Drissa Flayoro kaj la franco Francisko Simonnet.
Situas en 2006