Vi estas ĉi tie: Hejmo
24 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Aktuala retpaĝo el 1995 ne imponos ĉiujn
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-12-22 Laste modifita: 2005-03-13 00:58 — arkivita sub: ,
La Brusela Komunikad-Centro kolektis monon de privataj esperantistoj kaj de UEA por informi la eksteran mondon pri la Esperanto-movado. Unu el la atingoj de BKC estas la retpaĝaro, kie ĝi anglalingve informas interalie pri la esperanta gazetaro. Tamen la koncerna retpaĝo ne estis redaktita dum du jaroj, kaj la ligoj gvidas al paĝoj eĉ pli eksaj - se ili entute ien gvidas.
Situas en 2005 / Agado
Bankroto minacas Eŭropan Esperanto-Union
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-09-06 Laste modifita: 2005-02-15 00:14 — arkivita sub: ,
Eŭropa Esperanto-Unio ne plu havas kasiston, kaj ankaŭ mono mankas. Por savi sian Bruselan Komunikad-Centron EEU esperas ricevi subvencion de Eŭropa Unio. Tamen EEU formale eĉ ne ekzistas, kaj tial ne povas rekte peti subvencion, des malpli ĝin ricevi. La antaŭa kasisto de EEU antaŭvidas ke la asocio bankrotos en 2005.
Situas en 2005 / Agado
Comment Ĉu mallerni la anglan?
de Sten Johansson publikigita 2004-12-22 Laste modifita: 2005-03-13 00:58 — arkivita sub: ,
Eble la Brusela Komunikad-Centro kaj Eŭropa Esperanto-Unio estas okupitaj mallerni la anglan lingvon? Stranga ideo? Nu, en la Ondo de Esperanto 8-9/2004 oni povis legi, [...]
Situas en 2005 / / Aktuala retpaĝo el 1995 ne imponos ĉiujn / ++conversation++default
Comment daurigu informadon
de Jukka Pietilainen publikigita 2005-03-13 Laste modifita: 2005-03-17 14:29 — arkivita sub:
Daurigu vian informadon. Nur nun al mi farighis klara la situacio, kvankam mi jam legis plurajn retmesaghojn pri ghi. Interese, ke jam aperis kandidatoj kvankam [...]
Situas en 2005 / / Mono de esperantistoj malaperis en Bruselo / ++conversation++default
Comment Daŭrigu viajn negativaĵojn
de Axel R. publikigita 2005-03-13 Laste modifita: 2005-03-17 14:29 — arkivita sub:
Mi ŝatus gratuli vin pro viaj bonegaj artikoloj, mi ege ŝatas legi tian realan vidpunkton. Tio estas pli bone ol la kutimaj legaĵoj "Esperanto en [...]
Situas en 2005 / / Mono de esperantistoj malaperis en Bruselo / ++conversation++default
Du prezidantoj denove kolektas donacojn
de Redakcio publikigita 2005-02-17 Laste modifita: 2005-02-17 12:21 — arkivita sub:
La prezidantoj de Eŭropa Esperanto-Unio (Seán Ó Riain) kaj de Universala Esperanto-Asocio (Renato Corsetti) komencis novan monkolektan kampanjon subtene al la Brusela Komunikad-Centro. La Komunikad-Centron formale funkciigas Eŭropa Esperanto-Unio, sed efektive EEU havas neniajn financajn rimedojn, kaj tial la plua ekzistado de la centro rekte dependas de la donacemo de individuaj esperantistoj. Tamen multaj esprimas dubojn pri la efikeco de la agado en Bruselo.
Situas en 2005 / Agado
EEU ne plu volas serĉi sian perditan monon
de Redakcio publikigita 2005-07-28 Laste modifita: 2005-08-01 14:02 — arkivita sub: ,
La financoj de Eŭropa Esperanto-Unio dum la pasinta jaro estas malklaraj, konstatis la vicprezidanto Flory Witdoeckt, kaj nerekte kulpigis la antaŭan kasiston, Johan Derks. "Se la estraro de EEU volas ĵeti koton, ili faru tion. La sugestoj kiuj eliras el la financa raporto estas hontindaj", Johan Derks komentas. En Vilno EEU elektis du novajn estraranojn. Ĝis nun 14 landaj asocioj de Universala Esperanto-Asocio membras en EEU, kiu interalie strebas "fortigi la eŭropan konscion ĉe la civitanoj".
Situas en 2005 / Agado
EEU volas fortigi eŭropan identecon
de Kalle Kniivilä publikigita 2005-01-03 Laste modifita: 2005-02-15 00:15 — arkivita sub: ,
Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) volas uzi Esperanton por fortigi "eŭropan identecon" inter lernejanoj. Por tiu celo EEU iniciatis projekton, por kiu oni petos subvencion de Eŭropa Unio. Renato Corsetti kunlaboras pri la tasko kun Luís Ladeira ĉe EEU, sed mem Corsetti tamen ne volas ke Esperanto ligiĝu kun ia eŭropa identeco. "Por mi Esperanto estas kaj restas lingvo tutmonda", li diras. "Mi neniam aŭdis ke iu rifuzis studi la usonanglan ĉar ĝi estas la identeclingvo de Usono", komentas kritikojn la prezidanto de EEU, Seán Ó Riain.
Situas en 2005 / Agado
Eŭropa Esperanto-Unio ne trovas sian monon
de Redakcio publikigita 2005-05-27 Laste modifita: 2005-05-29 20:06 — arkivita sub:
Eŭropa Esperanto-Unio daŭre serĉas la perditan monon de donacemaj esperantistoj. La estraro ne volas publikigi la financan raporton, ĉar tute ne klaras, kio okazis pri 2.700 eŭroj. Entute la Brusela Komunikad-Centro de EEU pasintjare elspezis 16.000 eŭrojn pli ol buĝetite. Laŭ la ĵus aprobita laborplano la nova direktoro de la Brusela Komunikad-Centro devus funkciigi sekretariejon por nova intergrupo en la Eŭropa Parlamento. Tamen laŭ niaj informoj la esperantista parlamentano Małgorzata Handzlik jam rezignis pri la planoj fondi tian grupon.
Situas en 2005 / Agado
Eŭropa Esperanto-Unio registrita, papera bulteno malaperas
de Redakcio publikigita 2005-07-11 Laste modifita: 2005-07-13 00:10 — arkivita sub:
Finfine, post multjara neoficiala ekzisto, Eŭropa Esperanto-Unio ricevis oficialan juran statuson en Belgio kaj povos funkcii kiel vera organizaĵo. Tamen, por ŝpari monon, la organo de la asocio nun ĉesos aperi surpapere, kiel aldonaĵo al La Ondo de Esperanto.
Situas en 2005 / Agado