Vi estas ĉi tie: Hejmo
37 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Hamburgo el orienta perspektivo
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-06-07 Laste modifita: 2004-06-08 09:05 — arkivita sub:
Jam dum tridek jaroj daŭras la diskutoj pri la Hamburga Universala Kongreso, kie Ivo Lapenna perdis sian postenon kiel la prezidanto de UEA. En sia nova libro Detlev Blanke traktas la temon el orient-eŭropa vidpunkto. Kun la permeso de la eldonejo ni aperigas koncizigitan version de la koncerna ĉapitro.
Situas en 2005 / Literaturo
Impona kungluaĵo senglua
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-08-09 Laste modifita: 2004-08-09 18:55 — arkivita sub:
Spite kelkajn teknikajn fuŝetojn, Sten Johansson varme rekomendas la ĵus aperintan historian romanon de Mikaelo Bronŝtejn. En sia recenzo li skribas: "Nu, eble estas tro granda postulo peti korektlegadon de la esperantistoj, kiuj estas plene okupitaj savi la mondon per sia fina venko. Se tamen iu el ili volus legi ion vere bonan survoje al tiu finstacio, mi povus plenkore rekomendi Dek tagoj de kapitano Postnikov. (Tamen ne legu ĝin en forta vento, ĉar la finaj paĝoj forbloviĝos...)"
Situas en 2005 / Literaturo
Inter klasaj bariloj
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-10-25 Laste modifita: 2004-10-25 23:02 — arkivita sub:
La klasika rusa aŭtoro Anton Ĉeĥov restas daŭre moderna. "Ege valora kaj ĝuinda prezento de aŭtoro, kies noveloj kaj rakontoj ŝajnas al mi tre mirindaj kaj modernaj laŭ verka stilo, eĉ post pli ol jarcento, kaj kies teatraĵoj ankaŭ ne ĉesas fascini", opinias Sten Johansson en sia recenzo de la volumo Ĉeriza ĝardeno, aperinta ĉe la eldonejo Sezonoj en Kaliningrado.
Situas en 2005 / Literaturo
Japana mecenato subvencias tradukojn de Zamenhof-strato
de Redakcio publikigita 2005-03-14 Laste modifita: 2005-03-15 19:42 — arkivita sub:
La konata japana mecenato Etsuo Miyoshi, kiu interalie financis kelkajn grandajn anonckampanjojn pri Esperanto en eŭropaj gazetoj, lanĉis novan projekton. Li subvencias la eldonon de la verko "Zamenhof-strato" de Roman Dobrzyński en ses eŭropaj lingvoj.
Situas en 2005 / Literaturo
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-06-07 Laste modifita: 2004-06-07 19:21 — arkivita sub:
La katalogo de UEA ebligas retajn mendojn. En la enirpaĝo estas listo de novaj eldonaĵoj.
Situas en 2005 / Ligoj
Comment Kial legi?
de Sten Johansson publikigita 2004-12-06 Laste modifita: 2005-04-16 09:21 — arkivita sub: ,
Ne, Maria, vi ne estas sola pri viaj legokutimoj. Renato Corsetti, "la prezidanto de ĉiuj esperantistoj", fojfoje fanfaronas, ke li neniam legas fikciaĵojn! Kaj evidente [...]
Situas en 2005 / / La deziro venu de interne / ++conversation++default
Comment Kial legi?
de Jens Stengaard Larsen publikigita 2004-12-06 Laste modifita: 2005-04-16 09:21 — arkivita sub: ,
Mi volas subteni Sten Johansson en la opinio ke oni ne povas decidi por aliaj legantoj, kiajn motivojn ili havu por legi. "Ĉu legi Esperantan [...]
Situas en 2005 / / La deziro venu de interne / ++conversation++default
Kroata verko al la ĉina tra Esperanto jam en 1931
de Redakcio publikigita 2005-01-31 Laste modifita: 2005-01-31 13:14 — arkivita sub:
La unua traduko el la kroata al la ĉina lingvo estis farita jam en 1931, kvin jarojn pli frue ol oni antaŭe kredis. La traduko estis farita de Wang Luyan en Ŝanhajo. Pri la malkovro rakontis granda kroata gazeto la 28-an de januaro.
Situas en 2005 / Literaturo
La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco
de Redakcio publikigita 2005-02-06 Laste modifita: 2005-03-06 13:28 — arkivita sub:
Vladimír Váňa faris admirindan laboron tradukante la genian verkon pri idiotismo. Tamen ne senriproĉan, opinias nia recenzanto. "Esperantistoj ofte asertas, ke tradukoj en Esperanton estas pli bonaj ol nacilingvaj tradukoj, ĉar oni tradukas el sia gepatra lingvo. Sed tre grava postulo al tradukanto – eble la plej grava – estas mastri la cellingvon kaj krei en tiu tekston naturan, altkvalitan, kiu peras tion, kion la aŭtoro esprimis en la originalo", skribas Sten Johansson.
Situas en 2005 / Literaturo
La deziro venu de interne
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-12-06 Laste modifita: 2005-04-16 09:21 — arkivita sub: ,
Nia aŭtoro Maria Sandelin estas ĉirkaŭata de libroj private kaj profesie, sed esperantlingvaj libroj malofte transvenas la sojlon de ŝia interesiĝo kaj ŝi miras pri la ekstrema literaturemo kiun multaj esperantistoj volas elmontri. "Se verko donu ion pli profundan al siaj legantoj, la deziro legi devas veni de interne. Tiam la elirpunkto neniam povas esti prestiĝo, lingva ekzerciĝo aŭ strebo plifortigi sian identiĝon kun iu lingvokomunumo", ŝi skribas.
Situas en 2005 / Komentario