Vi estas ĉi tie: Hejmo
118 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Corsetti elektos la sekvan prezidanton de UEA
de Redakcio publikigita 2008-07-19 Laste modifita: 2008-07-20 22:31 — arkivita sub: ,
La solena inaŭguro de la jubilea Universala Kongreso en Roterdamo okazos dimanĉe matene, sed jam en sabato en Roterdamo kunsidis la estraro kaj komitato de UEA. La komitato interalie decidis pri la konsisto de la elekta komisiono. Plej grandan subtenon de la komitato ricevis Renato Corsetti, la antaŭa prezidanto de UEA. Li do nun eniros la elektan komisionon, kiu preparos la elekton de la sekva estraro kaj prezidanto de UEA. Ĉeestis la komitatan kunsidon ankaŭ Gbeglo Koffi, kiu en majo estis malaprobita kiel ĉefdelegito por Togolando pro longdaŭra konflikto kun la gvidorganoj de UEA. Gbeglo Koffi kritikis la agadraporton de la asocio kaj kiel sola komitatano voĉdonis kontraŭ ĝia aprobo.
Situas en 2008
Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson
de Redakcio publikigita 2008-07-20 Laste modifita: 2008-08-03 19:25 — arkivita sub: ,
La ĉi-jara jubilea Universala Kongreso en Roterdamo estis oficiale malfermita dimanĉe matene per solena inaŭguro, kiu komenciĝis en salono Zamenhof je la 10-a horo. Specialan saluton al la kongreso sendis la ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura. Humphrey Tonkin festparolis pri la 100-jara Universala Esperanto-Asocio, kaj la multjara ĝenerala direktoro de UEA iĝis honora membro de la asocio. La festparolado de Humphrey Tonkin nun aŭdeblas en Ipernity.
Situas en 2008
Comment Progresigi Esperanton
de Lu Wunsch-Rolshoven publikigita 2008-07-20 Laste modifita: 2008-08-03 19:25 — arkivita sub: ,
Kiam mi legas pri la parolado de Humphrey Tonkin, mi havas la impreson, ke li eble legis multajn tekstojn pri lingvistiko kaj literaturo, sed malpli [...]
Situas en 2008 / Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson / ++conversation++default
Comment Kiel do progresigi?
de Andrej Grigorjevskij publikigita 2008-07-20 Laste modifita: 2008-08-03 19:25 — arkivita sub: ,
> la stagnado de UEA ne estas miraklo, ĉar membroj deziras ion > pli realan kontraŭ sia mono. La progresantaj kampoj kiel > ekzemple muziko, [...]
Situas en 2008 / Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson / ++conversation++default
Comment Rilatoj al amaskomunikiloj
de Lu Wunsch-Rolshoven publikigita 2008-07-20 Laste modifita: 2008-08-03 19:25 — arkivita sub: ,
> ekz. la fortoj de unu-du salajruloj suficxis por prepari > du-tri kvalitajn eksterajn gazetarajn komunikojn semajne - > sed por la mondo rimarku tion, [...]
Situas en 2008 / Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson / ++conversation++default
Comment Pli da Esperantourboj
de Jens Stengaard Larsen publikigita 2008-07-20 Laste modifita: 2008-08-03 19:25 — arkivita sub: ,
Kompreneble, estus konvene se ankaŭ Roterdamo oficiale nomus sin Esperantourbo. Sed se UEA implikiĝu en tia projekto, la iniciato devas veni de la loka klubo [...]
Situas en 2008 / Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson / ++conversation++default
Comment Kio do estas la problemo?
de Jens Stengaard Larsen publikigita 2008-07-20 Laste modifita: 2008-08-03 19:25 — arkivita sub: ,
Ĉu pro la funkciado de la angla ne plu ekzistas gravaj lingvoproblemoj? Nu, tio ja dependas de onia difino de "lingvo", kaj la ĵurio ankoraŭ [...]
Situas en 2008 / Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson / ++conversation++default
Vikipedio populara en kleriga lundo
de Redakcio publikigita 2008-07-21 Laste modifita: 2008-08-03 18:07 — arkivita sub: ,
La lunda antaŭtagmezo en la Roterdama UK estis dediĉita al la Kleriga Lundo, serio da malgrandaj seminarioj pri plej diversaj temoj, esperantaj kaj neesperantaj, pri organizado, informado, tradukado kaj kulturo ĝenerale. Same en lundo kunsidis membroj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kiu faris plian paŝon direkte al la oficiala registriĝo de la asocio en Litovio. Vespere okazis la tradicia kongresa balo.
Situas en 2008
La estraro respondis prelege
de Redakcio publikigita 2008-07-22 Laste modifita: 2008-08-03 00:21 — arkivita sub: ,
La marda programo de la Universala Kongreso en Roterdamo komenciĝis per la tradicia programero "la estraro respondas", kiu tamen komence per ampleksaj sinprezentoj de la estraranoj minacis transformiĝi en "la estraro prelegas". Ĉeestis ankaŭ Gbeglo Koffi, kiu kritikis la mankon de subvencioj al afrikanoj, kaj postulis ke la estraro esploru asertitan misagon de Osmo Buller en la jaro 2000. Estrarano Hori Yasuo bedaŭris la "malharmonion" en la afrika movado, sed Probal Dasgupto opiniis, ke dividoj en la movado ne nepre estas tia katastrofo, kiel oni ofte pensas.
Situas en 2008
Comment Senfina diskutado
de Stanislaw Rynduch publikigita 2008-07-22 Laste modifita: 2008-08-03 00:21 — arkivita sub: ,
Se mi observas kaj legas la diskutado sxajnas al mi, ke mi trovigxas en iu bazaro.Ofte homoj sentas bezonon diri ion egale kion, grave nur, [...]
Situas en 2008 / La estraro respondis prelege / ++conversation++default