Vi estas ĉi tie: Hejmo
24 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Engholm - sveda realisto en esperanta vesto
de Redakcio publikigita 2005-09-25 Laste modifita: 2005-09-25 17:05 — arkivita sub:
Stellan Engholm vivis la plej grandan parton de sia vivo kiel instruisto de elementa lernejo en periferia regiono de Svedio. Li lernis Esperanton en 1920, sed pli entuziasmiĝis pri la lingvo post renkontiĝo kun Edmond Privat en monda kongreso pri kooperado 1927. Li komencis sian verkistan karieron kiel tradukisto de sveda literaturo al Esperanto kaj kunlaboranto de Literatura Mondo. En 1930 aperis "Al Torento", kiu same kiel liaj postaj prozaj verkoj klare ligiĝas al la samtempa realisma tradicio de sveda laborista literaturo, sed samtempe havas idealismajn tendencojn.
Situas en 2005 / Literaturo
Auld: Epokfara aŭtoro de la esperanta ĉefverko
de Redakcio publikigita 2005-10-01 Laste modifita: 2005-11-22 13:45 — arkivita sub: ,
Kiel poeto kaj verkisto William Auld havas ĉiujn kvalitojn de grandeco: abundon, varion kaj kompetenton. Li multe influis la evoluon de la Esperanta poezio dum la dua parto de la pasinta jarcento kaj daŭre okupas altan lokon sur nia Parnaso, skribas Baldur Ragnarsson. La ĉefverko de Auld kaj de la esperanta litaraturo, La Infana Raso, laŭ Gaston Waringhien estas "unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj".
Situas en 2005 / Literaturo
Boulton: Subtila arto, sincero kaj humanismo
de Redakcio publikigita 2005-10-08 Laste modifita: 2005-11-22 13:42 — arkivita sub: ,
La verkista kariero de Marjorie Boulton komenciĝis en 1949, kiam ŝi havis 25 jarojn, per poemaro en la angla lingvo. Post tio ĝis nun ŝi publikigis tridekon da libroj en plej diversaj ĝenroj. Poemoj, prozo, teatraĵoj, literaturaj studoj en la angla kaj en Esperanto aperis el ŝia plumo, sed ankaŭ amuzaj artikoletoj en Monato. La anglalingva publiko tutmonde konas ŝin kiel seriozan literatur-scienciston, la esperantlingva - same tutmonde - ankaŭ kiel poeton kaj grandan amikon de katoj.
Situas en 2005 / Literaturo
Miyamoto Masao: Idealisto kun meditema klarvido
de Redakcio publikigita 2005-11-25 Laste modifita: 2005-11-25 14:04 — arkivita sub: ,
La japana poeto, prozisto kaj vortaristo Miyamoto Masao dum la fruaj jaroj de sia vivo estis komunisto kaj sindikata aktivulo. Pro sia politika laboro li estis plurfoje arestita, kaj Esperanton li eklernis en malliberejo en 1933, kiam li estis 20-jara. Dek jarojn poste, dum la dua mondmilito, li militservis en la japana armeo kaj partoprenis la batalon kontraŭ la usona armeo en Okinavo. Pri tiu terura sperto li verkis eksterordinaran libron. La artikolo de Baldur Ragnarsson pri Miyamoto Masao estas almenaŭ provizore la lasta en nia serio pri grandaj esperantlingvaj verkistoj.
Situas en 2005 / Literaturo