Vi estas ĉi tie: Hejmo
24 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-04-17 Laste modifita: 2005-06-13 08:42 — arkivita sub: ,
Centoj da elektronikaj libroj en Esperanto, libere elŝuteblaj.
Situas en 2005 / Ligoj
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-04-17 Laste modifita: 2005-06-13 08:41 — arkivita sub: ,
Ampleksa retejo de Sten Johansson, kun listo de verkoj kaj aŭtoroj kun biografiaj notoj.
Situas en 2005 / Ligoj
de Redakcio publikigita 2005-03-06 Laste modifita: 2005-06-13 08:41 — arkivita sub: ,
Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) estis fondita en 1983 kaj kunlaboras kun UEA de 1984. Ĝia celo estas stimuli kaj plialtniveligi la Esperantlingvajn verkadon kaj kritikarton, kaj agnoskigi la Esperantan literaturon en kaj ekster la Esperanto-movado. EVA arigas verkistojn, kritikistojn, eldonistojn, kaj aliajn individuojn kiuj signife kontribuis al la Esperanta literaturo.
Situas en 2005 / Ligoj
Zamenhof - la unua grava verkisto en Esperanto
de Redakcio publikigita 2005-06-05 Laste modifita: 2005-12-16 10:49 — arkivita sub: ,
La konata verkisto Baldur Ragnarsson regule kontribuas al la revuo Juna Amiko per portretoj de la plej gravaj esperantlingvaj aŭtoroj. "Mi verkas tiujn kulturbildojn por junaj progresantoj, tial la lingvaĵo estas sufiĉe simpla. Tamen mi opinias ke ili havas ioman valoron eĉ por spertaj esperantistoj", li opinias. La unua artikolo temas pri la unua aŭtoro en Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Kun permeso de la aŭtoro ni regule aperigos "kulturbildojn" de Baldur Ragnarsson en Libera Folio.
Situas en 2005 / Literaturo
16-jarulo kiu impresis la Bulonjan kongreson
de Redakcio publikigita 2005-06-26 Laste modifita: 2005-06-26 00:23 — arkivita sub:
Edmond Privat lernis Esperanton kiel 13-jarulo, kaj ĉeestis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Bulonjo 1905 kiam li estis 16-jara. Tie li vekis grandan atenton per sia matura elokvento. Kiel junulo li fondis la gazeton "Juna esperantisto". Poste li estis prezidanto de UEA kaj redaktoro de la revuo "Esperanto". "Ĉu la stilo, ĉu la diritaĵoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en la esperantista vivo", skribis pri li Ferenc Szilágyi.
Situas en 2005 / Literaturo
La unua kabeinto verkis la unuan vortaron
de Redakcio publikigita 2005-06-19 Laste modifita: 2005-08-10 14:30 — arkivita sub: ,
"Kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe", demandas Kalocsay en sia rimportreto pri Kabe, Kazimierz Bein. En sia tria Kulturbildo Baldur Ragnarsson rakontas pri la kreinto de moderna, klara esperanta stilo. Kabe kreis novan vorton ankaŭ el sia nomo, kiam li forlasis la Esperanto-movadon en 1911. Li mortis nur en 1959, sed jam en 1931 Kalocsay deklaris lin "droninta vive en la morto". Kabeado ĉiam vekis fortajn sentojn.
Situas en 2005 / Literaturo
Comment Difino de "kabei"
de Gunnar Gällmo publikigita 2005-06-19 Laste modifita: 2005-08-10 14:30 — arkivita sub: ,
Detalo pri la difino de "kabei": oni antauxnelonge uzis tiun terminon pri Culver, kiu ne nur "kabeis" post kelkjara kunlaborado en la esperanta Vikipedio, sed [...]
Situas en 2005 / / La unua kabeinto verkis la unuan vortaron / ++conversation++default
Comment "Kricxji"
de Joel Patrick Amis publikigita 2005-06-19 Laste modifita: 2005-08-10 14:30 — arkivita sub: ,
Jes, tute prave: la vorto "kabei" ne suficxe nuance priskribas la agon de Culver. Sed laux mi preferinda neologismo por priskribi la "Culver"an aferon estas [...]
Situas en 2005 / / La unua kabeinto verkis la unuan vortaron / ++conversation++default
Grabowski - la patro de la esperanta poezio
de Redakcio publikigita 2005-06-13 Laste modifita: 2005-06-18 23:50 — arkivita sub:
La unua beletra libro en Esperanto kiun Baldur Ragnarsson tenis en siaj manoj estis "El Parnaso de Popoloj" de Antoni Grabowski. La libro, kiu estis eldonita en 1913, kaptis lin por Esperanto. "Ĉiam poste mi amis Grabowski, kaj neniu alia Esperanta verkisto sukcesis forpreni por si lian lokon en mia koro. Tiom forta estis tiu juneca impreso", skribas Baldur Ragnarsson en sia dua Kulturbildo.
Situas en 2005 / Literaturo
Kalocsay - la klara fonto de la esperanta literaturo
de Redakcio publikigita 2005-07-14 Laste modifita: 2005-07-23 19:28 — arkivita sub:
La ĉefa evoluiganto de la esperanta poezio, tradukisto de la "Infero" de Dante, eminenta gramatikisto, motoro de la revuo Literatura Mondo... La "poeto sen popolo" kreis fidon pri la kapabloj de Esperanto. Laŭ Karolo Piĉ, li ankoraŭ staras tro proksime, por ke ni juste povu juĝi lian tutan grandon. Nia aŭtoro Baldur Ragnarsson tamen provas.
Situas en 2005 / Literaturo