Vi estas ĉi tie: Hejmo
24 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-04-17 Laste modifita: 2005-06-13 08:41 — arkivita sub: ,
Ampleksa retejo de Sten Johansson, kun listo de verkoj kaj aŭtoroj kun biografiaj notoj.
Situas en 2005 / Ligoj
Raymond Schwartz - la serioza humuristo
de Redakcio publikigita 2005-08-29 Laste modifita: 2005-09-20 12:41 — arkivita sub:
Jam laŭ la nomo oni povas supozi, ke Raymond Schwartz devenas de la lim-regiono de Francio kaj Germanio. Lia naskiĝurbo Metz apartenis al Germanio, kiam li naskiĝis en 1894. Post la unua mondmilito la urbo apartenas al Francio. Ĉe la limo inter Francio kaj Germanio komenciĝas ankaŭ unu el la grandaj esperantaj romanoj, "Kiel akvo de l' rivero" de Raymond Schwartz. Sed sian verkistan karieron la ne tute serioza bank-direktoro komencis per verkado de amuzaj kaj fojfoje maldecetaj poemoj kaj noveloj.
Situas en 2005 / Literaturo
Tárkony - la fondinto de literatura kritiko en Esperanto
de Redakcio publikigita 2005-09-19 Laste modifita: 2010-11-06 22:23 — arkivita sub:
Lajos Tárkony lernis Esperanton 17-jara en 1919. Jam en la sama jaro aperis lia unua beletra traduko, novelo kiun li tradukis el la hungara al Esperanto kaj publikigis en Hungara Esperantisto. En siaj recenzoj en la pinta revuo Literatura Mondo li enkondukis la kriteriojn de serioza literatura kritiko en Esperantujon. Antaŭ li - kaj ankaŭ post li - aliaj recenzistoj ofte ĉefe atentis la lingvajn, ne la literaturajn valorojn de novaj verkoj. En liaj recenzoj, ankaŭ literatura kritiko mem iĝis formo de literaturo.
Situas en 2005 / Literaturo
Zamenhof - la unua grava verkisto en Esperanto
de Redakcio publikigita 2005-06-05 Laste modifita: 2005-12-16 10:49 — arkivita sub: ,
La konata verkisto Baldur Ragnarsson regule kontribuas al la revuo Juna Amiko per portretoj de la plej gravaj esperantlingvaj aŭtoroj. "Mi verkas tiujn kulturbildojn por junaj progresantoj, tial la lingvaĵo estas sufiĉe simpla. Tamen mi opinias ke ili havas ioman valoron eĉ por spertaj esperantistoj", li opinias. La unua artikolo temas pri la unua aŭtoro en Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Kun permeso de la aŭtoro ni regule aperigos "kulturbildojn" de Baldur Ragnarsson en Libera Folio.
Situas en 2005 / Literaturo