Vi estas ĉi tie: Hejmo
37 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
profesiulo.info
de Paulo Cesar Pires Laste modifita: 2016-10-21 15:15 — arkivita sub: , ,
Nefermita informpaĝaro pri profesiistoj aperas: profesiulo.info
Situas en Members / Paulo Cesar Pires
Novaj komiksoj el projekto RoMEo: Lupo Alberto kaj Lasta lekcio en Gotingeno
de Daniele Binaghi publikigita 2010-06-26 Laste modifita: 2010-07-09 06:30 — arkivita sub: ,
Du italaj komiksoj samtempe esperantigitaj de projekto RoMEo: Lupo Alberto, kun la bildstrioj de la helblua lupo el la plej fama bestobieno en Italio, kaj Lasta lekcio en Gotingeno, rakonto pri la matematikaj nefinioj. Post la grandaj sukcesoj de Rat-Man kaj Diabolik, daŭras la prezentado de italaj komiksoj al la esperantistoj. Jam pli ol 30 jaroj pasis ekde kiam Silver, la itala Guido Silvestri, inventis tiun, kiu fariĝis la plej fama lupo en la historio de la itala, kaj eble monda, komiksarto; kaj tiom longe daŭris la amrilato inter la helblua Lupo Alberto kaj la kokino Marta, lia stranga kaj ofte freneza amikeco kun Henriko La Talpo, liaj bataloj kun la gardhundo Moseo kaj ĉiuj aliaj amuzaj aventuroj de roluloj riĉaj je personeco kaj tre bone karakterizitaj, kiuj konsistigas malgrandan mikrokosmon de diversa homaro, en kiu la lupo estas eksterulo, vivanta ĉe la rando kaj akceptanta nur parte la regulojn de la grupo kaj pro tio nur parte akceptita de la grupo.
Situas en Members / DanieleBinaghi
Bele pri kongresoj - el Roterdama horizonto
de Redakcio publikigita 2005-04-24 Laste modifita: 2006-11-08 07:50 — arkivita sub:
En nova verko Ziko M. Sikosek, konata pro sia verko "Esperanto sen mitoj", esploras la centjaran historion de Universalaj Kongresoj. Ĉi-foje la konata malkaŝanto de mitoj en sia lerte verkita libro tamen preferas ne elfosi malbelaĵojn el la verda historio, konstatas nia aŭtoro Sten Johansson. "Pri Vieno 1924 li skribas sep liniojn. Alie li eble devintus mencii, ke tiu kongreso estis granda skandalo kun malbona organizo, ekonomiaj fuŝoj – kredeble eĉ krimoj", skribas Sten Johansson.
Situas en 2005 / Literaturo
Japana mecenato subvencias tradukojn de Zamenhof-strato
de Redakcio publikigita 2005-03-14 Laste modifita: 2005-03-15 19:42 — arkivita sub:
La konata japana mecenato Etsuo Miyoshi, kiu interalie financis kelkajn grandajn anonckampanjojn pri Esperanto en eŭropaj gazetoj, lanĉis novan projekton. Li subvencias la eldonon de la verko "Zamenhof-strato" de Roman Dobrzyński en ses eŭropaj lingvoj.
Situas en 2005 / Literaturo
de Redakcio publikigita 2005-03-06 Laste modifita: 2005-06-13 08:41 — arkivita sub: ,
Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) estis fondita en 1983 kaj kunlaboras kun UEA de 1984. Ĝia celo estas stimuli kaj plialtniveligi la Esperantlingvajn verkadon kaj kritikarton, kaj agnoskigi la Esperantan literaturon en kaj ekster la Esperanto-movado. EVA arigas verkistojn, kritikistojn, eldonistojn, kaj aliajn individuojn kiuj signife kontribuis al la Esperanta literaturo.
Situas en 2005 / Ligoj
Comment Cxu Sxvejk estas idioto? Kompreneble ne!
de Hans-Georg Kaiser publikigita 2005-02-06 Laste modifita: 2005-03-06 13:28 — arkivita sub:
Cxu Sxvejk estas idoto? Kompreneble ne! Ke Kava Pech eldonis la libron „La brava soldato Sxvejk“ , mi ekscias nur nun, tre strange cxu? Mi [...]
Situas en 2005 / / La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco / ++conversation++default
Comment Tradukado
de Sten Johansson publikigita 2005-02-06 Laste modifita: 2005-03-06 13:28 — arkivita sub:
M Malovec diras: >>"Opodeldoko, feldkurato" ankaŭ en la ĉeĥa originalo efikas fremde, ili elvokas la etoson de la malnova Aŭstrio, tial ilin la tradukisto konservis. [...]
Situas en 2005 / / La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco / ++conversation++default
Comment Váňa ne havis sufiĉe da tempo
de Redakcio publikigita 2005-02-06 Laste modifita: 2005-03-06 13:28 — arkivita sub:
Váňa ne havis sufiĉe da tempo por tralabori la tradukon, ĉar li mortis nur kelkajn monatojn post la fintraduko, antaŭ ol kontrolantoj povis tralegi la [...]
Situas en 2005 / / La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco / ++conversation++default
La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco
de Redakcio publikigita 2005-02-06 Laste modifita: 2005-03-06 13:28 — arkivita sub:
Vladimír Váňa faris admirindan laboron tradukante la genian verkon pri idiotismo. Tamen ne senriproĉan, opinias nia recenzanto. "Esperantistoj ofte asertas, ke tradukoj en Esperanton estas pli bonaj ol nacilingvaj tradukoj, ĉar oni tradukas el sia gepatra lingvo. Sed tre grava postulo al tradukanto – eble la plej grava – estas mastri la cellingvon kaj krei en tiu tekston naturan, altkvalitan, kiu peras tion, kion la aŭtoro esprimis en la originalo", skribas Sten Johansson.
Situas en 2005 / Literaturo
Kroata verko al la ĉina tra Esperanto jam en 1931
de Redakcio publikigita 2005-01-31 Laste modifita: 2005-01-31 13:14 — arkivita sub:
La unua traduko el la kroata al la ĉina lingvo estis farita jam en 1931, kvin jarojn pli frue ol oni antaŭe kredis. La traduko estis farita de Wang Luyan en Ŝanhajo. Pri la malkovro rakontis granda kroata gazeto la 28-an de januaro.
Situas en 2005 / Literaturo