Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo

aktuale

Esperantista ministro en Slovenio La iama esperantisto kaj ano de la Eŭropa Parlamento, Ljudmila Novak, estos la nova ministro pri "slovenoj eksterlande" en la freŝa registaro de Slovenio. En sia posteno kiel eŭropa parlamentano ŝi antaŭ tri jaroj proponis enkondukon de Esperanto kiel komuna lingvo de Eŭropa Unio. Ŝi estos la sola virino en la cetere tutvira nova registaro. Pli...

movade

Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno Ekde 1994 la Estraro de UEA ĉiujare decidis pri la ricevanto de subvencio Cigno, kiu celas finance subteni projektojn por divastigo de Esperanto en la Tria mondo, aŭ eksaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ekde la jaro 2012 subvencio Cigno ne plu ekzistos. Anstataŭe parto de la mono estos uzita por premii informan agadon en landoj de Eŭropa Unio. Tion decidis la financanto de la premio, la konata mecenato Etsuo Miyoshi. Pli...

kulture

Plia usona filmo kun Esperanta parolo En la jaro 2011 aperis la ekscentra usona sciencfikcia hororfilmo "Atako de la lunaj zombioj", kiu estis tradukita kaj dublita al Esperanto laŭ la iniciato de la reĝisoro Christopher Mihm. Li ne nur decidis, ke ankaŭ lia venonta filmo, "Domo de fantomoj", havu Esperantan parolon, sed eĉ mem eklernetis Esperanton. "La origine esprimita celo de la lingvo efektive ŝajnas esti realigata ene de la komunumo", li diras en intervjuo de Chuck Smith. Pli...

en la reto

Kiel difini melonon, ne dirante "frukto"? Hodiaŭ oficiale aperis la unua esperantlingva ludo por la poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj de Apple, tamen kun anglalingva nomo: Word Race. La ludon kreis la konata usona esperantisto Chuck Smith, nun loĝanta en Germanio, kaj krom Esperanto ĝin eblas ludi en la angla kaj en la germana. Aldone al iPhone aŭ iPad oni bezonas samlingvajn amikojn - ne eblas ludi ĝin sola. Provversio de la ludo jam estis prezentita dum kelkaj Esperanto-renkontiĝoj, laŭ Chuck Smith sukcese. Ni petis lin mallonge klarigi, pri kio temas. Pli...

vidpunkto

Reklami kostas, ne reklami kostas pli Universala Esperanto-Asocio certe ne uzu sian tutan kapitalon por aĉeti reklamspacon en eŭropaj gazetoj - sed certe eblus kaj indus intensigi informadon pri Esperanto, opinias Peter Weide. En artikolo verkita por Libera Folio li proponas ke esperantistoj denove ekportu insignojn, ke oni produktu bonkvalitajn vestojn kaj aĵetojn kun Esperanto-simboloj, sed ankaŭ ke oni reklamu ĉevalĉarojn kiel la perfektan solvon de la monda transportproblemo. Pli...
Agoj pri dokumento