Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members vasall La Subĉiela Galerio
Agoj pri dokumento

La Subĉiela Galerio

by Przemysław Wierzbowski Laste modifita: 2007-08-07 14:51

- sub ĉi tiu nomo la 31-an de julio 2007 aperis ĉe stratoj en Bjalistoko tabuloj, kiuj memorigas objektojn por ĉiam malaperintajn de la urba pejzaĝo, sed tre gravajn por historio de la urbo.

La Subĉiela Galerio

Tadeusz Sosna kaj Jarosław Parzyszek.

La tabuloj estas rezulto de komuna projekto de la urbestro de Bjalistoko kaj de Asocio Szukamy Polski (Ni serĉas Pollandon). La projekto estos daŭrigata per starigado de aliaj tabuloj. La nun starantaj memorigas jenajn objektojn:

  • la domon en kiu naskiĝis Ludoviko Zamenhof,
  • hotelon Ritz, la plej grandan en antaŭmilita Bjalistoko,
  • konstruaĵon en kiu troviĝis la urba pesilo,
  • iaman hebrean tombejon.

En ĉiu tabulo troviĝas foto kaj subskribo en tri lingvoj: la pola, la angla kaj Esperanto.


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: