Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / vasall / Bjalistoka Esperanto-Televido - la 6-a parto

Bjalistoka Esperanto-Televido - la 6-a parto

de Przemysław Wierzbowski Laste modifita: 2008-07-19 20:24
vi povas jam trovi la plej freŝan parton de la bjalistoka Esperanto-TV. en la programo vi trovos: * sabatan intervjuon pri Jakobo Ŝapiro kun prezento de lia heroa agado, * rakonton de la direktoro de Podlaĥia Muzeo pri la teksaĵa unikaĵo de nia regiono, * kelkajn rigardojn al la ĉi-jara aranĝo FRINGOJ en Grezijono en Francujo, * sinprezenton de la bjalistoka ekipo, kiu disinformigos pri Bjalistoko dum la ĉi-jara kongreso. Ni volas ankaŭ scii, kio okazas en viaj regionoj kaj landoj. Kiel agas via E-klubo, kiujn aranĝojn - ne nur esperantajn - vi partoprenis, pri kio famas via urbo... ktp. Tial mi petas vin ankaŭ kontribui en nia programo - registru filmeton, sendu ĝin al ni kaj disfamigu ĝin al Esperantujo per la Interreta Esperanto-Televido! Ne gravas la kvalito, gravas via engaĝiĝo! Kontaktu per ipernity aŭ per esperanto@itvc.pl sendante viajn filmojn, rimarkojn kaj dezirojn.