Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Trezoro / ILEI-SEKCIOJ AKTIVIĜAS EN ORIENTA AZIO

ILEI-SEKCIOJ AKTIVIĜAS EN ORIENTA AZIO

de Trezoro Huang Yinbao Laste modifita: 2011-08-31 12:41
IELI
Post la sukcesa 44a Konferenco en renoma kopenhaga universitato, ILEI tuj aktiviĝas en orienta Azio. De la 12a ĝis la 15a de aŭgusto 2011, iniciate de la ĉina, japana kaj korea sekcioj de ILEI, la 1-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) okazis en la renoma Tianjin Fremdlingva Universitato en Ĉinio, kun pli ol 70 partprenantoj el Koreio, Japanio, Mongolio, Brazilo kaj Ĉinio, el kiuj troviĝis pli ol 30 junulaj, precipe studentaj vizaĝoj. Je la 9a horo en la 12a de aŭgusto, la seminario estis malfermita. Prof.Dr Arko, ĉina sekciestrino de ILEI, korea sekciestro s-ro Lee Jung-Kee kaj komisiitino de japana sekcio, s-ino Huĝimoto Ricko salutis seminarianojn. Arko laŭtlegis salutvortojn de la estrarano de ILEI, s-ro Stefan MacGill. S-ro Wang Minhao el Ĉinio laŭtlegis salutajn vortojn el vicprezidanto de ILEI s-ro Radojica Petroviĉ, eksprezidanto de UEA d-ro RenatoCorsetti, s-ino Grosjean Mireille, ĈEL, EPĈ, la Ĉina Radio (ĈRI) kaj aliaj. Post la inaŭguro, tuj komenciĝis la ĉefaj programoj/prelegadoj. Pli ol 10 seminarianoj faris prelegojn. S-ro Lee Jungkee unue prelegis pri “Esperanta Kurso en Koreio kaj ĝia instrumetodo”; li prezentis la esperantan edukan situacion, proponis pli bonan instrumetodon el sia sperto, ekzemple, kiel efike varbi, pli bone instrui ktp. Per la Zamenhofaj vortoj li resumis sian sperton: ni semas, semas kaj semas. S-ino Arko faris prelegon kun la titolo “Ĉu al azianoj povas paroli Esperante ene de monato?”. Ŝi proponis la BEK-kurson kreitan de s-ro Dennis Keefe, montris multajn fotaĵojn el la unuaj kaj duaj Vintraj Esperantaj Kursoj en Ĉinio kiujn ŝi kaj li gvidis kune. La kursanoj perfekte flue parolis Esperanton ene de monato, kondiĉe ke temis pri junaj estudentoj kiuj jam lernis eŭropan lingvon. S-ro Wang Minghao faris prelegon kun la titolo “Miaj pensoj pri Esperanto-Instruado”. Li atentigis la gravecon por konigi al lernantoj la celon de esperanta nstruado kaj la internan ideon de Esperanto. Poste li demonstris instruajn metodojn kune kun s-ino Huĝimoto Ricko el Japanio. La demonstroj forte allogis seminarianojn, precipe la junulojn. S-ro Nema el oreio faris prelegon “Muron de vortoj, kiel transsalti azia lernanto”. Li diris, ke por eŭropanoj, 60-70% vortoj el PIV estas familiecaj, kaj por azianoj, preskaŭ 100% el la vortoj estas nerekoneblaj. Li diris, ke instruistoj devas liveri por aziaj kursanoj vortlistojn kaj rtkestojn laŭ ofteco. S-ino Tieko el Japanio kun la titolo “Malfacilaĵoj por japanoj en la lernado de Esperanto”, prelegis(per kolego) pri la karakteriza sinteno de japanoj por lernado de fremdaj lingvoj ĝenerale kaj de Esperanto, pri diversaj malfacilaĵoj kaj problemoj en la lernado de Esperanto, kaj rimedoj/manieroj pli taŭgaj por la plialtigo de komunikkapablo al lernantoj. S-ro Li Welun el Ĉinio kun la titolo “Esperanto-instruado en ĉinaj altlernejoj”, diris, ke la plej efika instruado de Esperanto okazas en altlernejoj. S-ro Belmonto el Japanio prezentis esperantan Radio-Ĉerizon Http://paramirado.com), kaj instruis metodon por aŭskulti kaj registri paroladon. S-ro Zhang Changsheng el Ĉinio prezentis sian sperton pri instruo de Esperanto en diversaj lernejoj kaj ĝia praktiko por Ĝemeligi la Elementan Lernejon *Dongfang* kun japana Elementa Lernejo *Yosumi*. S-ro Han Zuwu el Ĉinio kun la titolo “Kiel altigi la Esperantan nivelon en Ĉinio”, analizis la ĉinan lingvan nivelon kaj problemaron, kaj montris metodon altigi la Esperantan nivelon. S-ino Huĝimoto Ricki el Japanio prezentis sian supermezlernejon, kie ŝi instruas Esperanton. S-ro Miaohui, majstro de ĉina monaĥejo, analizis la situacion de ĉina esperanta instruado kaj aldonis solvajn vojojn. Dum la konferenco okazis kunsido de la tri landaj sekcioj, ankaŭ mongoliaj kaj brazilaj kolegoj partoprenis. Oni decidis ke la 2a ILEI-seminario en Orienta Azio kiel speciala programero paralele kunokazos kun la 45a ILEI-konferenco, tamen kun nur 4 horoj por du serioj. La Kunsidantoj proponis DVD-kursojn, skajpo-kunligon inter landaj ILEI-sekcioj, komunajn E-kursojn kaj kunlaboron por bone gastigi la 45an konferencon en Ĉinio. S-ro Lee Jungkee diris, ke se la konferenca preparo malsukcesus, ankaŭ koreaj kaj japanaj kolegoj hontus. Kunsidis ankaŭ ĉinaj ILEI-membroj. Ĉe la fermo de la seminario, s-ro Trezoro, la sekretario de ILEI, faris paroladon, raportis pri la sukcesa konferenco en Kopenhago, esprimis pretecon de ILEI kunlabori kun esperantaj kaj ne esperantaj personoj kaj organizoj, kaj prezentis dankajn vortojn al la kvinlandaj kolegoj. Malsamaj naciuloj kun kvin gepatraj lingvoj parolis la komunan lingvon Esperanto, ĝuis harmonian etoson, amuzajn interkonajn vesperojn, gajajn tostojn, kunfotadojn, vesperajn rigardojn en la urbo, noktan boatan ekskurson sur rivero Haihe, kantojn, dancojn, grupajn ludadojn, amikecan babiladon, duontagan ekskurson tra la urbo kaj dutagan ekskurson ĉirkaŭ la urbo. S-ino Ojumceceg el Mongolio aparte instruis la metodon manfari belajn kaj interesajn hundetojn, ĉevalojn, tigrojn kaj diversajn artaĵojn, kiuj ege plaĉis al la partprenantoj. Antaŭ la seminario, la 2-a somera E-kurso komenciĝis en la 8-a de aŭgusto; pli ol 30 studentoj partoprenis, s-ro Li Baoguo el Ĉinio kaj s-ino Natura el Koreio instruis la bazlecionojn, akademiano s-ro Laŭlum instruis historion de la Esperanta literaturo. La kursanoj partoprenis la seminarion ekde la inaŭguro. Interesatoj povos vidi fotaĵojn pri tiuj ĉe https://picasaweb.google.com/103383059690917718548 Trezoro(Huang Yinbao),sekritario de ILEI(Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)