Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / sudastelaro's Home / Zamenhof sur la paĝoj de retaj krimuloj

Zamenhof sur la paĝoj de retaj krimuloj

de James Rezende Piton Laste modifita: 2009-12-17 09:43 libera, memverkita
La jam fama omaĝo de Google al 150-jariĝo de Zamenhof estis okazo por malica provo ataki la komputilojn de tiuj, kiuj volis scii pri la verda flago sur la retejo de la entrepreno en 33 landoj.
Zamenhof sur la paĝoj de retaj krimuloj

Banderolo de Google la 15-an de Dec.

Fakaj novaĵagentejoj pri teknologio kaj informadiko tra la mondo raportis hieraŭ, la 16-an, ke la omaĝo de Google al Zamenhof estis priatentita ne nur de esperantistoj kaj scivolemuloj pri la verda flago.

"En Esperanto la vorto estas 'malica.' Ĝi signifas malica kaj estas la plej bona maniero priskribi multajn el la serĉrezultoj, kiuj guglumantoj (vizitantoj de Google) ricevis en mardo, kiam ili alklakis la ĉefpaĝan honorigan Google-logotipon dediĉitan al la kreinto de Esperanto". Tia estas la komenco de novaĵo dissendita de la plurnacia IDG [ekzemple en ĉi tie]

Pro la imprese multnombra kvanto de landaj filioj de Google, kiuj aperigis la honoran banderolon kun la verda flago - 33 -, verŝajne granda estis la intereso de la vizitantoj.

Google estas unu el la plej popularaj retserĉejoj en la mondo kaj prezentas la la serĉrezultojn laŭ la ordo de rilato al la serĉata temo. La retaj atakantoj komencis ekspluati tion kaj preparas hejmpaĝojn, kiuj pretende kongruas kun la plej populara serĉo. Spertuloj diras, ke ataki laŭ tiu sistemo ne estas io nova. Sed novaĵo estas, ke Google mem estis la motivo de atako. La omaĝo al Zamenhof staris inter la kvin plej popularaj temoj serĉataj en mardo. Kaj, el la ligiloj, oni kalkulas, ke 50% estis falsaj. La entrepreno ankoraŭ ne komentis pri la afero.

Honorigaj logotipoj de Google havas la nomon "doodle". En mardo, kiu volis scii pli pri la omaĝo alklante tiun... "dudlon", ricevis liston de ligiloj al paĝoj pri Zamenhof kaj Esperanto. Inter ili, nekutime granda listo de malicaj rezultoj. Se oni alklakis unu el la fuŝligiloj, venis reklamoj aŭ paĝoj, kiuj provis mistifiki la vizitanton, ke la komputilo estis infektita de viruso. Estis tiam instigo al pago por falsa kontraŭvirusa programo.

Tio certe plilongigos la Zamenhof-tagon en la gazetaro tra la mondo.

Fajro
Fajro diras:
2009-12-17 10:54
Temas pri "Black Hat" SEO

http://en.wikipedia.org/wiki/Search_engine_optimization