Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / semio / Ĉina Esperanto-Muzeo malfermita en Zaozhuang

Ĉina Esperanto-Muzeo malfermita en Zaozhuang

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2013-11-22 13:31
La internacia Esperanto-muzeo en la Universitato de Zaozhuang en orienta Ĉinio havis sian inaŭguron la 16-an de novembro 2013. Pli ol 300 esperantistoj kaj gastoj partoprenis en la malferma ceremonio.
Ĉina Esperanto-Muzeo malfermita en Zaozhuang

S-ro Lee Jungkee parolis en la inaŭguro

Ĉina  Esperanto-Muzeo kun 680 kvadrataj metroj kaj 26 000 kolektajxoj en la Universitato de Zaozhuang estas kunkonstruita de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Universitato de Zaozhuang, kaj la muzeo havis sian inaŭguron la 16-an de novembro dum la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Universitato de Zaozhuang. Estraranoj de ĈEL kaj la universitato, esperantistoj el Ĉinio, Koreio, Japanio, Italio kaj aliaj landoj partoprenis en la inaŭguro. La konstruado de la muzeo estas granda evento de la Ĉina Esperanto-Movado. Dum la prova malfermo en 5 monatoj pli ol 7000 vizitantoj estis akceptitaj de la muzeo, kiu jam fariĝis bazo por diskonigi Esperanton al la publiko. La muzeo ricevis pli ol 80 gratulajn mesaĝojn el 30 landoj.

La adreso de la muzeo estas: Zaozhuang Xueyuan Shijieyu Bowuguan. Shandong. Ĉinio. CN-277100.
Telefono: 86-632-378 6905    133 9637 6717
Retadreso: semio@163.com