Finigxis sukcese la 4a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto
by
Sun Mingxiao
—
Laste modifita:
2010-09-13 15:32
En la urbo Zaozhuang aktivas esperantistoj en Zaozhuang-a Esperanto-Asocio,kiuj regule okazigis Internacia Festivalo de Esperanto,cxijare finigxis la 4a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto en 10-12-a ,septembro.
La 4an Zaozhuang-an Internacian Festivalon de Esperanto kun malpli ol 50 esperantistoj el Cxinio kaj Japanio okazigitan en Zaozhuang-a Universitato kaj Zaozhuang-a Profesia Instituto,arangxis Zaozhuang-a Esperanto-Asocio,Zaozhuang-a Amikeco-Asocio kun Fremdaj Landoj kaj Zaozhuang-a Federacio de Rondoj pri Scio-sciencoj en la 10-12a de septembro 2010.
En la festivalo oni funkciigis ekspozicion de la 3a Internacia Foto-konkurso de esperantisoj,en kiu partoprenis pli ol 60 fotoj el 18 esperantistoj en 6 landoj.
S-ro Egawa Harukuni el Japanio prelegis por gestudentoj en turisma fakultato de Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj partoprenintoj prezentis kantojn kaj naciajn dancojn en Esperanto.Ili ankaux vizitis Zamenhof-buston,kiu sidas en kultura placo de la urbo Zaozhuang kaj prezentis bukedojn al nia majstro.
Prof s-ro Hu Xiaolin, rektoro de Zaozhuang-a Universitato,kiu intencas funkciigi Esperanto-lecionon partoprenis en la bankedo kaj Prof s-ro Wang Honglin,vicrektoro de Zaozhuang-a Profesia Instituto,kiu intencas subteni Internacian Esperanto-Muzeon per la cxambroj partoprenis tutan programon de la festivalo.Ili multe scias pri idealo kaj utileco de nia lingvo Esperanto kaj intersigxas pri nia movado.

