Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / semio / 5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazis

5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazis

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2014-05-10 11:46
En la urbo Zaozhuang en orienta Ĉinio regule okazis la internacia festivalo de Esperanto, kiu jam estas famkonata en nia esperantujo.Dum 3a ĝis 5a de majo ĉijare okazis la 5a Internacia Festivalo de Esperanto en la urbo Zaozhuang kun riĉaj programeroj.
5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazis

partoprenantoj vizitis Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-a Universitato

5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazis en Zaozhuang-a Profesia Instituto en orienta Ĉinio kaj pli ol 65 partoprenantoj el Pollando, Japanio, Koreio kaj Ĉinio ĉeestis en la festivalo.Dum la festivalo Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj Internacia Instituto pri Kulturo kaj Turismo de Pollando subskribis kontrakton por ilia ĝemelo. Junaj esperantistoj prezentis teatrojn en Esperanto. La s-ro SASAKI Teruhiro prelegis pri Mozio, la ĉina antikva pensulo kaj s-ro Krzysztof el Pollando prelegis pri urbo Varsovio dum la milito. Partoprenantoj vizitis la  Ĉinan Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-Universitato, Zamenhof-statuon en la kultura placo Internacian Esperanto-Arbaron en la urbo Zaozhaung, dum la vizito de la muzeo s-ro Fukomoto el Japanio kaj polaj esperantistinoj donacis kolektaĵojn al la Muzeo kaj dum la vizito de la arbaro  polaj esperantistoj plantis arbon de Amikeco inter Ĉinio kaj Pollando.

La partoprenantoj vizitis ankaŭ la antikvan urbon Tai’erzhuang, kiu estis faligita pro dua mondmilito kaj rekonstruita en 2008 kiel Varsovio. En Tai’erzhuang ekspoziciiĝis la fotoj pri Varsovio kaj Tai’erzhuang.