Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / semio / Okazis la 5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto

Okazis la 5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2014-05-11 22:30
En la urbo Zaozhuang en orienta Ĉinio regule okazis la internacia festivalo de Esperanto, kiu jam estas famkonata en nia Esperantujo. De la 3a ĝis la 5a de majo ĉi-jare okazis la 5a Internacia Festivalo de Esperanto en la urbo Zaozhuang kun riĉaj programeroj.
Okazis la 5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto

Partoprenantoj vizitis la Esperanto-Muzeon en Zhaozhuang

La 5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazis en Zaozhuang-a Profesia Instituto en orienta Ĉinio kaj pli ol 65 partoprenantoj el Pollando, Japanio, Koreio kaj Ĉinio ĉeestis en la festivalo. Dum la festivalo Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj Internacia Instituto pri Kulturo kaj Turismo de Pollando subskribis kontrakton de ĝemeliĝo. Junaj esperantistoj prezentis teatraĵojn en Esperanto. S-ro SASAKI Teruhiro prelegis pri Mozio, la ĉina antikva pensulo kaj s-ro Krzysztof el Pollando prelegis pri urbo Varsovio dum la milito. Partoprenantoj vizitis la  Ĉinan Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-Universitato, la Zamenhof-statuon en la kultura placo, kaj la Internacian Esperanto-Arbaron en la urbo Zaozhuang.

Dum la vizito de la muzeo s-ro Fukomoto el Japanio kaj polaj esperantistinoj donacis kolektaĵojn al la Muzeo kaj dum la vizito de la arbaro polaj esperantistoj plantis arbon de Amikeco inter Ĉinio kaj Pollando.

La partoprenantoj vizitis ankaŭ la antikvan urbon Tai’erzhuang, kiu estis detruita en la dua mondmilito kaj rekonstruita en 2008 kiel Varsovio. En Tai’erzhuang estis ekspozicio de fotoj pri Varsovio kaj Tai’erzhuang.