Sukcese okazis la dua internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang
Estas malfacile okazigi internacian eventon en Azio, tamen en la ĉina urbo Zaozhuang jam dufoje okazis internacia festivalo de Esperanto, en kiu partoprenis 80 esperantistoj. La urbestro partoprenis kaj salutis en la festivalo.
En la festivalo partoprenis pli ol 80 esperantistoj el Ĉinio, Koreio kaj Hispanio por la programoj de Foto-konkurso, prelegoj, vizito de fabriko kaj turismo en Granata Ĝardeno kaj Granda Kanalo.
10 esperantistoj el 5 landoj partoprenis en la foto-konkurso, kies ekspozicio okazis en Zaozhuang-a Universitato. 6 prelegoj pri Esperanto aŭ kulturo ankaŭ okazis en la universitato. La urbestro de Zaozhuang, s-ro Cheng Wei, sendis al la festivalo saluto-vortojn, kaj vicurbestro partoprenis en la inaŭguro de la festivalo.
Ĉiuj partoprenantoj estas kontentaj pro bonega arangxo de LKK pri la festivalo.
(Semio)