Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members sebacyp Internacia, skolta, esperanta tendaro
Agoj pri dokumento

Internacia, skolta, esperanta tendaro

by Sebastian Cyprych Laste modifita: 2007-02-25 10:53

De 15 gxis 22 de julio 2007 en Doktorce, Pollando, 30 km sude de Bjalistoko, cxe la rivero Narew (http://mapa.szukacz.pl/?x=774540.86&y=568835.31&zoom=5), okazos internacia, skolta, esperanta tendaro.

Kio
Kiam 2007-07-15 02:00 ĝis
2007-07-22 02:00
Kie Doktorce, Pollando
Nomo Jarosław Parzyszek
Kontakta retadreso
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal

De 15 gxis 22 de julio 2007 en Doktorce, Pollando, 30 km sude de Bjalistoko, cxe la rivero Narew [N 52°55',E 23°05'] (vidu mapon cxe http://mapa.szukacz.pl/?x=774540.86&y=568835.31&zoom=5), okazos internacia, skolta, esperanta tendaro.
La programo:
- cxiutaga kurso de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj,
- grimpado, spurado, vagado en abaroj, skoltaj ludoj,
- banado en la rivero Narew, subrunigxado,
- auxtocxara ekskurso al Białowieża (arbaregoj kaj uroj) kaj al Kruszyniany (tatara vilagxo),
- kajaka floso al Suraża (miljara setlejo cxe la rivero Narew),
- vizito en Bjalistoko kaj ekskurso laux Esperantaj spuroj.
Eblas dormi en tendoj aux en 4-6 personaj somer-dometoj.
Nutrado en komuna mangxejo surloke.
Kostoj (cx. 300PLN = cx. 80EUR) inkludas logxadon, nutradon, transportadon kaj asekuron.
La organizantoj: Komenda Białostockiej Chorągwi ZHP, ul. Pałacowa 3/1, 15-950 Białystok kun Skolta Esperanto-Ligo, Fondumo Zamenhof kaj Bjalistoka Esperanto-Societo.
Cxiuj skoltaj grupoj povas aligxi kaj peti pliajn informojn cxe Jarosław Parzyszek (parzyszek@tlen.pl).

Pli da informo pri tiu evento...


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: