Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Intereso pri E-o en Ukraino Ĉu esperantistoj en firmao Opel ?
Agoj pri dokumento

Ĉu esperantistoj en firmao Opel ?

by Roland Platteau Laste modifita: 2007-06-03 15:49

ĉu vi volas veturi en "vivaro" aŭ en "movano" ? Ĉu nur hazarde tiuj vortoj aspektas esperantaj, aŭ ne ?

Mi hazarde rimarkis (mi ne pli rigardas la reklamojn ol la sovetanoj plu rigardis al la propagandaj afiŝoj!) ke nuntempe la aŭto-firmao Opel lanĉis du modelojn de kamionetoj nomitaj respektive : "VIVARO" kaj "MOVANO". Le reklamo volas konvinki la aĉetuntojn ke ili libere povos movi kaj ĝui viglan vivon dank' al tiuj kamionetoj.

Kompreneble tiuj vortoj tuj saltas al la okuloj de esperantistoj! Ke reklamoj ne uzus la ĉie invadajn kaj ĉiadevigajn anglajn vortojn sed latinaspektaj radikojn estas plu iom ebla, sed ĝuste tiuj vortoj .... estas strange. Mi demandas min ĉu la elpensinto de tiuj nomoj ne almenaŭ havis konon de Esperanto, kaj memoris la E-ajn vortojn. Ĉu iu scias pli pri la ekesto de tiuj marknomoj? Estus interese.

Iom hazarda esperantesko

Afiŝita de Luis Guillermo Restrepo Rivas je 2007-06-04 01:01
Mi trovis tion-cxi (en angla lingv0) pri la origino de la nomo "vivaro":
http://media.gm.com/intl/opel/en/news/pr_old/pressrelease_35.htm

Luis Guillermo Restrepo Rivas

Esperanto-stilaj nomoj

Afiŝita de Bruno Masala je 2007-06-04 10:10
De kelkaj jaroj multoblighas la markoj, nomoj kaj titoloj kun E-eska aspekto. Mi citu kelkajn:
- revo (komputileto; okulvitroj)
- graco (infancharoj)
- adapto (audaparatoj)
- citaro (busoj)
- princo (cd-rom kaj aliaj optikaj datumregistriloj)
ktp.

Bruno

Esperanto-stilaj nomoj

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2007-06-04 10:20
Mi aparte ŝatas la nomon de la suko ”Kia-ora”.
Ĉiam kiam mi ĝin vidas, mi pensas ke estas komenco de Esperanta demando… («”Kia ora kombileto estas en mia ŝranko?” demandis la princino.»)
Sed fakte temas pri Maoria saluto, signifanta ”Bonan sanon!”!

(Pri la aŭto ”Kia” mi eĉ ne parolu…)

Esperanto-stilaj nomoj

Afiŝita de Klaus Leith je 2007-06-05 14:47
Antau du jaroj la kemia firmao Lanxess (parto de Bayer) donis la nomon "Saltigo" al unu de siaj branchoj. Kiel Lanxess eksplikis en gazetara informo, la nomo estis proponita de dungito kaj basighas sur la latina vorto "saltare". La nomo certe saltigas chiujn esperantistojn!

Klaus

Esperanto-stilaj nomoj

Afiŝita de Aleksej Kuznecov je 2007-06-18 11:13
Vidu novan vikion por Esperanto-stilaj nomoj ĉe: http://ikso.net/lavenko

Jurnalo

Afiŝita de José Antonio del Barrio je 2007-06-06 23:07
Mi ĵus trovis ke ekzistas germana anglalingva ĵurnalo nomata "Jurnalo" (sen ĉapelo). Vidu kuriozan ĵusan novaĵon en ĝia retejo: http://jurnalo.com/jurnalo/storyPage.do?story_id=40102

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: