Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members rosensto 24a Printempa Semajno Internacia
Agoj pri dokumento

24a Printempa Semajno Internacia

by Julika Rosenstock Laste modifita: 2008-02-13 21:04
Kio
Kiam 2008-03-21 17:00 ĝis
2008-03-28 12:00
Kie Waldfischbach-Burgalben, Germanio
Nomo Jörg Gersonde
Kontakta retadreso
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal

Kie la paska leporo parolas Esperanton . . .



La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu agxgrupo. Kiel en la pasintaj jaroj, ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj.

Ĉi jare ni estos en la seminariejo Maria Rosenberg en Waldfischbach-Burgalben je la rando de la palatinata arbarmontaro. La domo troviĝas apud granda parko kaj estas bone ekipita. Vi povas elekti inter unu- ĝis kvar-litaj ĉambroj kun aŭ sen duŝejo.

Kiel en ĉiu jaro ni prezentos abundan programon: Ekzemple la teatraĵon "La Eta Princo" gvidota de Christoph kaj Ines Frank, Diĝeridu-koncerton de Dubravko Lapaine, nian faman "Fantomludon" kaj muzikvesperon en kiu partoprenantoj povos prezenti muzikpecon aŭ kunludi en "La PSI-orkestro". Aldone estos multaj aliaj prelegoj, lingvokursoj, laborgrupoj kaj ekskursoj. Kiel kutime estos aparta programo por infanoj kaj gejunuloj. Nia junulara programo havos ĉi jare la temon "Kosmo" aŭ "De kie venas Mazi": Interalie kun kurso pri arta manlaboro de Ilona Bohr, "Lumbildoj pri steloj", ĉiutaga Mazi-kurso por infanoj kaj stelralio. Lasu vin surprizi.

Leporo kaj Ovo Ankaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .


Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!

Pli da informo pri tiu evento...


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: