Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Internacia Kongreso La Internacia Kongreso en Strasburgo

La Internacia Kongreso en Strasburgo

by d-ro Robb Kvasnak Laste modifita: 2010-08-26 16:06

Mi partoprenis la unuan Internacian Kontreson en Strasburgo kaj ege ĝuis la etoson amikan

La Internacia Kongreso en Strasburgo

La aŭtoro dum prelego pri Esperanto

De la 6a ĝis la 13a de aŭgusto de 2010 okazis Internacia Kongreso en Strasburgo. La celo de la kongreso estis oferti al tiuj kiuj ne povis iel partopreni la UK en Kubo kongreson.

Mia vivkunulo kaj mi estas usonanoj kaj pro tio nek povis nek rajtis vojaĝi al Kubo kvankam ni vivas en la sudorienta regiono de Florido, do proksime je nuraj 150 km de la insulo. Nia registaro (la usona) ne permesas privatan viziton sur la insulo kaj eĉ se oni permesus al ni iri tien ni ne irus ĉar ni legas en la miamiaj ĵurnaloj pri la polica molesto de usonaj turistoj tie. Dum la strasburga semajno vizitis kelk-tridek personoj la kongreseton kvankam je iu donita momento ĉeestis ĉirkaŭ 15 partoprenantoj. Entute la partoprenantaro reprezentis 7 landojn el 3 kontinentoj.

Matene ĝenerale okazis prelegoj kaj posttagmeze ekskursoj. La tegmenta temo de la prelegoj estis la disvastigo de Esperanto kiel dua lingvo sed kelkaj partoprenantoj ankaŭ traktis la literaturon kaj arton de Hindio kaj la formadon de landaj nomoj en Esperanto. Kroma temeto de la kongreso estis la demando se oni rajtas gajni monon eventigante Esperanto kunvenojn, kiel faras parolantoj de aliaj (naciaj) lingvoj. Ne okazis prelego pri tiu temo sed oni diskutis tion private.

Ĝis nun silente regis la ideo ke ĉiu laboro por Esperanto estis libervola (escepte la salajroj ĉe UEA eble). Sed nun oni vidas organizaĵojn profiti de por-Esperanto-laboro, ekzemple salajroj por la enretigado de PIV. Fakte, tiel Esperanto eliras el unu fazo kaj eniras alian. Estas la realmondiĝo de nia movado ĉar tiel flegi Esperanton ne nur estas plu hobio sed vivtenado. Eble tiu nova modelo de Esperanto agado donus tiel kromajn horojn kaj tagojn al la klopodo disvastigi la Internacian Lingvon. Eble oni devus konscie pridiskuti establendan paradigmon aŭ planon por agistoj kiuj ŝatus vivteni sin pere de la disvastigo de Esperanto. Finfine, instruistoj de aliaj lingvoj ne laboras senkoste, nek la estraro de lingvolernejoj aŭ eldonistoj de ĵurnaloj, televidaj dungitoj, ktp.

Agoj pri dokumento