Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / rgotardi / Esperanto sur kovrilpaĝo de brazila fakultata revuo

Esperanto sur kovrilpaĝo de brazila fakultata revuo

de Roger de Castro Gotardi Laste modifita: 2009-06-23 22:44
Verbo, premiita studantara revuo de la brazila Fakultato Assis Gurgacz – FAG, raportas pri Esperanto.

Ĵurnalismstudantoj de la Fakultato Assis Gurgacz – FAG, en la urbo Kaskavelo (ŝtato Paranao, Brazilo), lanĉis ĉisemajne la Revuon Verbo. La temo elektita por la kovrilpaĝo estis Esperanto. La precipa fonto por la produktado de la raporto pri Esperanto estis la advokato kaj esperantisto Roger Gotardi, el Saltodolontro (Paranao, Brazilo). “Esperanto estis kreita por esti ĉies kaj sampempe nenies lingvo. La grupon de studantoj interesis la ideologio de interpopola egaleco, kaj mi kontaktis kun Roger por verki la raporton”, eksplikas la ĵurnalismstudantino Suellen Warmling.

Suellen ellaboris demandaron, kiun Roger tradukis en Esperanton kaj dissendis al esperantistoj de la tuta mondo. Estis pli ol 30 intervjuoj, responditaj per retpoŝto, el ĉirkaŭ 10 landoj de Ameriko, Eŭropo kaj Azio. Post la tradukado de ĉio en la portugalan, plej malfacile estis redukti la dekojn da intervjuoj al nuraj kvar paĝoj. “Ĉiuj respondoj estis interesaj, eblus verki tutan revuon pri la temo”, rakontas la studantino. Krom la respondoj, kiujn ŝi retpoŝte ricervis, Suellen ricevis, kiel dankon, ankaŭ librojn pri Esperanto. “Estis tre bone vidi la sindediĉon de la esperantistoj. Se dependus nur de ilia klopodado, Esperanto jam estus la dua lingvo de ĉiuj popoloj”, miras ŝi.

Roger, eksprezidanto de Paranaa Esperanto-Asocio, vidas la revuon kiel oportunon diskonigi pri Esperanto en la loka regiono. “Ŝtatnivele, la Esperanta movado estas ankoraŭ tre koncentrita en la ĉefurbo Kuritibo. Stampi Esperanton en la kovrilpaĝo de (nun premiita) revuo estas kontribui por la disvastigado de la lingvo kaj por la malcentralizo de movado”, klarigas la esperantisto.

La raporto entenas ankaŭ intervjuon kun entreprenisto de Patobranko (Paranao, Brazilo), kiu, partnere kun la urbodomo, kreis en la urbo vilaĝon omaĝe al Esperanto, nomatan Nova Espero (tiel, en E-o).

La kovrilpaĝo portugallingve tekstas "Malgraŭ la distanco kaj kultura diverseco, la lingvo estas la ĉefa ilo ilin unuiganta. Ĝi estas ESPERANTO".

Verbo estas eldonata po unu fojo ĉiujare. Ĝin redaktas la studantoj, kiuj estas en la tria studjaro de la Ĵurnalismfakultato de FAG. La nuna numero estas la unua entute kolora kaj rete alirebla. La 3000 ekzempleroj estas disdonataj en Kaskavelo kaj en la ĉirkaŭaĵo, kaj ankaŭ estas sendataj al aliaj universitatoj de Brazilo. En la lasta 19-a tago, la revuo gajnis la 1-an lokon en la kategorio “presita ĵurnalismo” en la Premio Mario Leminski de Ĵurnalismo, konkurso farata en Kaskavelo. “Estas interesaj temoj kaj sen limtempo de valideco, raportoj por ĉiaj publikoj”, analizas la profesoro de la kurso pri Ĵurnalismo de FAG, Ralph Willians Camargo.

La revuo estas senpage disdonata: se vi interesiĝas ekhavi ekzempleron, ekkontaktu per la retadreso suellen4640@hotmail.com . Oni postulos nur la sendokostojn.

La retan version oni povas legi ĉe http://www.bancadigital.com.br/universidades/verbo/reader2/.

(Gazetara komuniko de la revuo Verbo)

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-06-24 12:04
Ankaux mi premius tiun agadon, se mi estus nur ricxa.
Estas denove bona ekzemplo, de serioza poresperanta laboro. Pro la interreto kaj esperanto la mondo farigxas pli kaj pli "malgranda".
Mi estas certa, ke brazila modela agado estos ekzemplo por Euxropo kie tiel bezona estas interhoma komunikigxo sur neutrala bazo.
Do, karaj, estu certa, ke vi estas sur gxusta vojo al paca popola kunfandigxo.Mi nur volas citi la vortojn de Zamenhof;
"Kiam la popoloj povos libere sin kompreni, tiam ili cxesos reciproke sin malami"