Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members neil_nachum Publika Manifestacio de Preskau' Cent Esperantistoj en Danio

Publika Manifestacio de Preskau' Cent Esperantistoj en Danio

by Neil Blonstein Laste modifita: 2009-07-13 15:49

Preskaŭ cent drumistoj kaj spektantoj esperantistoj ricevis oficialan permeson en dana urbo Helsingor/Elsinoro muzikumi per drumoj. Loka drumisto, Michael Obe liveris kelkajn dekojn de divers-specaj drumoj. Dekoj da aliaj esperantistoj plaŭde muzikumis kune. Ankaŭ cento de preterpasantoj kunplaŭdis kiel parto de la spektaklo en la urbo-centra placo. Preparo okazis nur horo antaŭ la kvalita publika spektaklo.

Kultura Esperanto Festivalo, kiuj plurfoje okazas en Skandinavio, havis multajn el la plej konataj muzikemaj esperantistoj: Ĵomart kaj Nataŝa (ofte kun elstara filino Carina), Desperado Esperanto, Solotronik, Perdita Generacio kaj multaj aliaj. Krom representiĝo de du-dek-kelk Europaj landoj Usono, Kanado kaj Brazilo reprezentiĝis. Multaj fotistoj esperantistoj estis surloke do atendu fotojn. Parto de la programo okazis en apuda Helsingborg, Svedio, kie ni estis bone gvidataj de loka esperantistino.

Agoj pri dokumento

La novajxo okazis hodiau', sabate, matene.

Afiŝita de Neil Blonstein je 2009-07-11 13:01
Dum pli ol horo ni praktikis kaj preskau' duon-hore spektaklis.

Manifestacio Esperantista

Afiŝita de Neil Blonstein je 2009-07-11 13:47
Duono de iama kvaropo, Kajto, spektaklis kun nova kvaropo. (Kajto vivas kiel duopo). La nova grupo, Kapriolo, inau'gas surloke k.d. Ili estas popol-danciga grupo, unika en Esperanto Movado. Flo de Eurokka vendis kodoojn de dekoj de muzikistoj.

Drumu tra´l mondo

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2009-07-11 14:27
Tute gxusta agado, eliri el la oficejo kaj kelo sur straton por montri, ke esperanto vivas.
En Herzberg oni entusiazme salutis trairantajn esperantistojn kaj montris, ke ni estas, ke ni vivas kaj prosperas. Alie en Roterdamo dum la kongreso oni apenaux rimarkis,ke okazis la internacia kongreso.Gxuste trairi kun cxiuj partoprenantoj kun naciaj flagoj montrus kiom da esperantistoj kaj kiom da nacioj partoprenas.
Estus bela kutimo kaj certe tre agrabla kaj malmultekosta varbado por esperanto.
Ofte homoj demandas, cxu esperantistoj ankoraux ekzistas, ofte pensas, ke esperanto estas malpermesita....
Do, gratulon pro tiu agado.

KEF Post-sekvoj

Afiŝita de Neil Blonstein je 2009-07-13 06:41
http://kef.saluton.dk/memorajoj

videblas filmo

Afiŝita de Per Aarne Fritzon je 2009-07-24 15:56
13-minuta filmeto pri la druma manifestacio videblas ĉe:

http://www.ipernity.com/doc/fritzon/5454372/