Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / molnar's Home / 25-jara datreveno de estigo de la Kalocsay-memorĉambro en Abaújszántó

25-jara datreveno de estigo de la Kalocsay-memorĉambro en Abaújszántó

de Molnar Laszlo Laste modifita: 2008-08-05 12:51
Rememoro de la trovinto kaj kunfondinto de la Memorĉambro kun kelkaj konkludoj

Antaŭ 25 jaroj, la 3-an de aŭgusto, okaze de la 68-a UK de Esperanto estis solene inaŭgurita la Memorĉambro omaĝe al d-ro Kolomano Kalocsay. Sube Vi trovos neforgeseblajn rememorojn, travivaĵojn de la loka trovinto kaj iniciatinto de estigo de la Memorĉambro omaĝe al d-ro Kolomano Kalocsay. La hazarda renkontiĝo kun japana esperantistino en la urbo Szeged donis al mi la eblecon por ekkoni vivon kaj laboron de Kalocsay kaj rezulte de la persona serĉado trovi lin, pri kiu ĝis tiam ankaŭ la kuracistoj sciis nenion.

Li laboris kiel infektologo, dr-o de medicinaj sciencoj, verkisto, poeto, tradukisto, eĉ profesoro de la esperanta lingvo kaj literaturo. La aranĝon partoprenis la elstaraj eminentuloj, estraranoj, reprezentantoj de la internacia scienca kaj publika vivo, liaj geamikoj, samklasanoj, gelernantoj de la baz-kaj mezlernejoj, multaj interesiĝantoj, simpatiantoj. La ĉeestintoj -laŭ la adresoj, propramene enskribitaj en la Gastlibro, fariĝinta movadhistoria dokumento -alvenis el la plej diversaj landoj, ekz. el Svisio, Nederlando, Svedio, el Federacia kaj Demokratia Germanio, Francio, Hispanio, Susafriko, kaj el aliaj.

La departamenta tagĵurnalo Észak-Magyarország /Norda Hungario/ informis ori la okazintaĵo sub titolo:Esperantista festo en Abaújszántó, jene:

"...reprezentantoj de tiel multe da nacioj neniam vizitis samtempe la setlejon de bela pasinteco de la departamento ", aŭ "Ĉi-loke en Abaújszántó la partoprenantoj ne bezonis interpretiston, nederlandanoj kaj hungaroj, svedoj kaj francoj, germanoj kaj angloj bonege komprenis unu la aliajn, ili ĉiuj parolis nur unu lingvon, Esperanto. La tuttaga riĉenhava programo komenciĝis en la kulturdomo, kies scenejo estis dekoritaj de homalta Kalocsay-portreto kaj Esperanto-emblemo, faritaj el vivaj, freŝaj floroj.La ĉeestantoj povis sekvi la programerojon laŭ la dulingva programo. Post la kulturprogramo la festado daŭrigis en la korto de la domo, en kiu estis fondita la muzeeto. Salutparolojn diris Kardos József /Jozefo Kardos/, estro de la Urbeta Konsilio en Abaújszántó, Csiszár Ada /Ada Ĉisar/-estrarano de HEA, prizorganto de la spirita heredaĵo de Kalocsay , Batta Barnabás /Barnabas Batta /, vicprezidanto de Departementa Komitato de HEA en Borsod-Abaŭj-Zemplén kaj Molnár László, mezlerneja instruisto. La Memorĉambron solene malfermis kaj transdonis por publika uzo Borsos Árpád /Arpad Borsos /, prezidanto de la BAZ.departamenta Kleriga Sekcio. El la memorĉambro-interalie troveblas liaj personaj uzobjektoj, libroj, premioj ktp.

Verŝajne, ĉi-loke unu el la plej neforgeseblaj minutoj por la gastoj estis, kiam ni eksciite kaj profunde kortuŝite aŭdis la originalan surbendigitan voĉon de la Majstro.Fine de la ĉi.tiea ceremonio , fare de ĉiuj ekter-kaj enlandaj reprezentantoj estis plantita belega , arĝenta piceo-sombolo de la eterneco, senmorteco, la t.n.Memorarbo de Kolomano Kalocsay. Dum la plantado estis aŭdeblaj konvenaj muzikoj kaj finfine aeren suprenflugitaj cent kurierkolomboj.Nur multe pli malfrue post la festotago mi komprenis, kial la gastoj saltadis levante siajn manojn.Ili klopodis kapti eĉ nur unu plumon por kunporti hejmen kiel memorigan donaceton. Post la bonetosa komuna tagmanĝo estiĝis personaj kontaktoj, adresŝanĝoj, babilado k.s.

Poste, dum la urborigardo okazis la florkronado de la memortabulo en la K-strateto kaj tiu de la tombejo de la patrino de K.K.Antaŭ la forveturo en la kelo de la ĉefkuracisto dr-o Angyalos László/Ladislao Andialoŝ / grandsukcese okazis la internacia vinkorkuro kaj memkompreneble la vingustumado. Post 25 jaroj mi povas diri, ke multaj vizitas la Memorĉambron.Lastfoje ĉe ni estis 5o polaj gastoj, inter ili esperantistoj gvide de la prezidantido de la Pola Esperanto Asocio, s-ino Halina Komar. Mi pensas, ke la estigo de la Memorĉambro estis ekzemplodona, sekvinda evento. Inter la konkludoj mi ŝatus emfazi:Esperanto ankaŭ ĉi-loke pruvis, ke ĝi estas nuntempe la plej taŭga ilo por interpopola komunikado. Fine, permesu al mi citi unu el la opinioj de la ĉeestintoj: "Elkoran dankon pro unu el la plej interesaj kaj agrablaj tagoj de mia vivo".

/ Noran Brown el Anglujo "

Kion diri!? Koregan dankon pro la afablaj vortoj. Molnár László ME CTFK pensiulo-docento pensiulo-docento