Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Mortintaj E-retpaĝoj (post forpaso de ĝiaj kreintoj) / Esperantaj supersignitaj literoj: koŝmaro en Windows 8.1

Esperantaj supersignitaj literoj: koŝmaro en Windows 8.1

de Dario Rodriguez Laste modifita: 2015-02-13 09:29
Dum la operaciumaj sistemoj de Apple (Mac) kaj Linukso plene subtenas Esperanton, la mikrosofta Windows 8.1 prezentas gravajn problemojn por la tajpado de niaj supersignoj. Esperantaj institucioj devus klopodi por konvinki al Mikrosofto pri la konveno agi kiel siaj konkurantoj kaj subteni la uzon de nia lingvo en sia operaciuma sistemo Windows.
Mi devis aĉeti novan komputilon. Ĝi enhavis la operaciuman sistemon Windows 8.1. Kompreneble mia unua zorgo estis instali tajpilon por Esperanto. Mi provis unuamomente la konatan programon Ek, de Jurij Finkel. Konsternite, mi rimarkis ke ĝi tute ne taŭgas por la teksto-skribiloj de Microsoft, interalie Not-Bloko. Tiam mi decidis instali kelkajn ne-mikrosoftajn programojn, i.a. la teksto-traktilon Open Office kaj la retmesaĝilon Thunderbird. Kaj en ĉi ne-mikrosoftaj programoj Ek perfekte funkciis. Mi duonkontentiĝis kaj esploris la eblecon tajpi la esperantajn literojn ankaŭ en mikrosoftaj skribiloj. Mi instalis la programon “Tajpi”, de Thomas James, iom simila al Ek. Bedaŭrinde, ĉi tiu ankaŭ ne efikis en mikrosoftaj iloj. Finfine mi instalis “Amiketo”, de Klivo Lendon. “Amiketo” bonege funkciis en mikrosoftaj iloj, sed kreis al mi teruran problemon. La hispana lingvo havas, kiel sciate, vokalojn kun supersigno: á é í ó ú. Per la hispana klavaro oni tajpas tiujn supersignitajn vokalojn premante la klavon ´ kaj sekve la klavon de la vokalo. Sed instalinte “Amiketo”, mia klavaro subite freneziĝis: kiam mi volis tajpi á, é, í, ó, ú, aperis respektive ´´a, ´´e, ktp. Mi ne sukcesis malaktivigi “Amiketo”, kaj kiam mi decidis malinstali ĝin, tiu laboro montriĝis kiel neebla. Finfine mi estis devigita retrostarigi la komputilon al dato antaŭa al tiu de la instalo de “Amiketo”. Mi decidis publikigi miajn spertojn kun la espero ke, se troviĝas spertaj esperantistoj kiuj sukcese solvis la problemon de tajpado de esperantaj literoj en la Not-Bloko kaj ceteraj mikrosoftaj teksto-traktiloj, ene de la komplika operaciuma sistemo Windows 8, ili bonvolu diskonigi sian solvon. Estas evidenta ke Microsoft estas malamika al Esperanto. En la Not-Bloko de Windows 8 aperas plurdekoj da lingvoj uzeblaj, sed nia kara lingvo ne troviĝas tie. Tio kontrastas kun la fakto ke la operaciumaj sistemoj de Apple (Mac) kaj Linukso jes ja enhavas solvon por la uzo de Esperanto. Gravaj esperantaj institucioj, kaj precipe la usona Esperantic Studies Foundation, devus entrepreni kampanjon por konvinki al Microsoft pri la bezono ke Esperanto estu plene subtenata en Windows. Ankaŭ indus ke spertaj esperantaj programistoj klopodu krei programojn kiuj sukcesus penetri en la internon de la vindoza sistemo por ebligi la tajpadon de niaj literoj. “Amiketo” jes ja sukcesas fari tion, sed difektigas la tajpadon, almenaŭ en hispanaj klavaroj. Eble ĝi nur taŭgas por anglaj klavaroj sen supersignoj.
Adonis Saliba
Adonis Saliba diras:
2015-02-13 12:34
Kara Dario,
Mi perfekte uzas TAJPI por skribi en Esperanto en Vindozo-8.1. Kiel vi povas vidi ĉi tie: eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde. Mi samtempe multe uzas la tajpadon de la portugalan lingvon. Ĉar mi uzas la x-metodo por tajpado, mia nura konflikteto estas kiam mi tajpas vortojn kiel "auxiliar" kiu fariĝas "aŭiliar". Do, uzante Vindozon 8.1 kaj adoptante TAJPI, mi perfekte ĝuas la tajpadon de ambaŭ lingvoj. Mi konsentas kun vi ke EK! ne plu funkcias. Amiketon mi eĉ ne instalis. Sukceson, do!
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-02-13 14:11
Mi same tute bone kaj kontentige uzas la programeton "Tajpi" sub Vindozo 8.1. Kompreneble, en la angla ĝenerale ne estas aliaj supersignitaj literoj, sed mi devas atenti pri vortoj kiuj enhavas ekzemple "aux", "au", k.s.

Mikrosofto ne estas "malamika" rilate al Esperanto. Ĝi (aŭ "ili" kiuj ajn ili estas) simple ne konscias pri ĝi, kaj ĝi estas sufiĉe malgranda lingva fenomeno ke ne indas atenti ĝin. Mi estas danka al homoj kiuj dediĉis tempon por ebligi tion, kion ni havas nun, kiel "Ek" kaj "Tajpi".
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-02-13 17:00
Por tajpi kromsignajn literojn de Esperanto kaj aliaj lingvoj ankau en Vindozo 8.1, oni ne bezonas instali specialan programon. Sufichas agordi la klavarfasonon Kanada plurlingva norma ( https://eo.wikipedia.org/[…]/Klavarfasono#Kanada_plurlingva_norma ).
Javier Guerrero
Javier Guerrero diras:
2015-02-13 17:56
Aaron Irvine
Aaron Irvine diras:
2015-02-13 21:22
Saluton,

Mi uzas Windows 8.1 nun kaj tajpas Esperante per http://lingvo.org/xk kaj de tempo al tempo per http://lingvo.org/winterkeys Ĉio ŝajne funkcias bone, inkl. en Notbloko/Notepad (kaj eĉ en Vim post :set enc=utf-8). En XK, estas vx ne ux (por esti amike al franclingvanoj).

Cetere, por Firefox/Thunderbird ankaŭ eblas https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/abctajpu/

amike,
Aaron
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-02-14 09:43
Eble mi estas tro stulta por kompreni, kiel funcias la menciita xk.exe. Aŭ la klarigo (?) estas duba.
De longa tempo mi uzas "tajpi" supozeble laŭ konsilo Lee Alexander Miller, al kiu mi deziras esprimi mian dankon. Mi konsilas ankaŭ aliaj.
Ĝi funkcias en ĉiuj programoj.
Windows 8 estas katastrofo, pri kiu oni prefere silentu.
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2015-02-14 15:31
"Windows 8 estas katastrofo" -- ofte alportas al mi por riparo kaj reinstalo komputilojn kaj "PorKojn" {porteblaj komputiloj}. Plej malvolonte mi okupigxas kiam estas instalita tiu cxi "monstro", ho ve, ofte altrudita far de vendistoj.

Siatempe mi rifuzis de WinVista, instalis WinXp kaj Linux Fedora Core -- cxio plene min kontentigas!
Patrice Ockerman
Patrice Ockerman diras:
2015-02-14 16:04
https://msdn.microsoft.com/en-us/goglobal/bb964665.aspx
Mi kreis mian esperantan klavaron en VindozoXP aŭ 7 (?) pere de tiu senpaga programo, antaŭ 3 aŭ 4 jaroj. Mirinda programo ! Ĝi ree funkcias bonege en
Vindozo8.1 ! Ĉu la "Build DLL and Setup Package" difektiĝas en Vindozo8(.1) ? Eble ! Vidu retajn forumojn ! (mia klavaro estas franclingvabelge)
Samideane via, (oppo666=eterna komencanto!)
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-02-14 19:03
Patrice, ĉu vi povas klarigi kiel vi "mapis" la klavaron por Esperanto? Tiu programo ŝajne instaliĝas senprobleme sub Vindozo 8.1, sed ne estas klare kiel aranĝi ĉion.
Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2015-02-14 19:36
Ŝajne aranĝoj kiel tiuj priskribitaj far Javier kaj Patrice funkcias bone (mi nun tajpas per la aranĝo de Javier, nur taŭga por hispana klavaro) sed oni devas adapti ilin por ĉiu aparta nacilingva klavaro. Tiom da klavaroj, tiom da aranĝoj. Certe EK kaj Tajpu validas por ĉiuj klavaroj, sed kiel mi informis, ĉe mia komputilo kun Windows 8 ili ne efikis en la mikrosoftaj skribiloj, nur en ekster-mikrosoftaj. La aranĝoj de Javier kaj Patrice efikas en la mikrosoftaj skribiloj ĉar ili funkcias kiel aldonita nacia klavaro.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-02-15 11:40
Ĉu vere "ek" ne funkcias ĉe Windows 8.1? Mi miras, ĉar mi havas Windows 8.1 kaj en Word 2013 (tre mikrosofta programo) ĵus tajpis jenon (kaj kopias de tie kaj algluas ĉi tien): eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-03-17 20:09
Ek! funkcias bonege, mi uzas ĝin ĉiutage. Nur malmultaj programoj (i. a. IE) ila ne akceptas E-literojn.
Patrice Ockerman
Patrice Ockerman diras:
2015-02-15 15:54
Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2015-02-15 18:01
Francisco Javier: Mi ne havas Word en mi komputilo. Microsoft nun postulas pagon por instali Microsoft Office. Anstataŭe mi instalis la bonegan programaron Open Office. Sed sendube vi havas en via komputilo kun W.8 "Bloc de Notas", tre simpla mikrosofta skribilo. Mi ne povas tajpi E-literojn en "Bloc de Notas" per Ek, tamen jes ja per la klavararanĝo de Javier Guerrero (vidu lian mesaĝon pli supre).
Jan Josef Pospíšil
Jan Josef Pospíšil diras:
2015-02-15 22:21
Saluton, tre bona programo por multlingvaj tekstoj estas "abcTajpu" por Firefox, projektita por 53 lingvoj kun specialaj diakritaj signoj (inkluzivanta Esperanton); la maparo de Esperanto-karaktroj por ajna Vindoza Vordo-programo estas tre simpla: mi uzas tiun ĉi difinon - se mi premas Alt+c, mi ricevas ĉ, se mi premas Shift+Alt+c, mi ricevas Ĉ; jen la instruo, kiel fari tion: en funkcianta programo Word trovu en la supra menuo "Enmetado", la dua elekteblo; sekve premu: Simbolo, Enmeti simbolon, Pluajn simbolojn - nun ni havas malpli grandan fenestron kun la nomo Symbol; NIA TASKO: mapigi la tajp-agon de la litero "ĵ", instruaro por fari tion: 1-e en la tabelo elektu la literon ĵ, 2-e malsupre en la tabelo premu "Klavara mallongigo"; 3-e "Premu la klav-kombinon" Alt+j; 4-e premu Asociigi; 5-e premu Fermu (du foje); NUN post via premo de la klav-kombino Alt+j vi ricevas en la Word-paĝo la literon ĵ; la saman procedon ripetu por ĉĈĝĜĥĤĵĴŝŜŭŬ; ekde tiu ĉi momento via Vordo-programo memoros tiun ĉi vian karaktrar-mapon :-) provu; kaj VIZITU ankaŭ la fejsbukan grupo-paĝon: Por helpi lingvan diversecon en la interreto (Esperanto plus aliaj lingvoj) https://www.facebook.com/[…]/?ref=ts&fref=ts
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2015-02-16 18:13
Mi uzas Amiketo-n sur Mac OS X 10.9.5 kaj mi estas kontenta, sed ekzistas versio por Vindozo (mi ne scias ĉu ĝi taŭgas por Vindozo 8.1): http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/
Patrice Ockerman
Patrice Ockerman diras:
2015-05-18 17:31
Saluton,
... kromaj aldonoj (vd 2015-02-15 15:54)
Patrice Ockerman
Patrice Ockerman diras:
2015-05-18 17:34
Saluton,
... kromaj aldonoj (vd 2015-02-15 15:54) ... forgesitaj !
http://marukobayashi.skynetblogs.be/[…]/klavaroj-3-8439348.html
Patrice Ockerman
Patrice Ockerman diras:
2016-04-30 16:23
Saluton !

Post unu jaro jen lastaj aldonaĵoj ... Unue, certiĝu, ke via klavaro estas unu el tiuj ilustritaj ! (belge/france/brite/usone/nederlande/hispanamerike/brazile).
Due, je via propra risko !
La programo bone ruliĝas per Vindozo XP, 7 kaj 8.1. Mi ne provis sur Vindozo Vista kaj 10.
http://marukobayashi.skynetblogs.be/[…]/klavaroj-3-8439348.html

Samideane,
Patrice Ockerman
Patrice Ockerman diras:
2016-07-01 23:14
Hura !
Mia programo (densigita) farita per MSKLC ankaŭ funkcias bonege por Vindozo 10 !
(unue, necesas premi [vindoza klavo + spaceto])
Elektu la ĝustan klavaron ĉi tie :
http://marukobayashi.skynetblogs.be/[…]/klavaroj-3-8439348.html
(due, je via propra risko ! [bis !])