E-Librejo finfine malaperis
Ret-Info ĵus informis en soc.culture esperanto ke en la portalo Esperantujo.org de Janko Luin aperas jena mesaĝo:
"Post du mortintaj serviloj en unu monato, mi decidis ne plu havi servilojn en mia hejmo. Malfelicxe, tio signifas ke mi ne plu havas la rimedojn vivteni la retejon esperantujo.org. Mi devas konfesi, ke miaj planoj por esperantujo.org estis multe pli grandaj ol la fina rezulto. Tamen, mi volas elkore danki al cxiuj kontribuantoj: sen vi, vere ne estus esperantujo.org...
Janko Luin - janko@luin.se "
Do, finfine la E-Librejo, trezoro de Esperantio, malaperis. Ĉu ne eblus savi ĝin en servilo dependanta de sekura esperanta institucio?
projekto Gutenberg
Afiŝita de
Marcos Cramer
je
2008-08-18 16:14
Se la dokumentoj konserviĝis, oni pripensu aldoni tiujn, pri kiuj ne estas kopirajtaj problemoj, al la Projekto Gutenberg (gutenberg.org). Tio certe estas pli sekura loko por ili. (Tamen Projekto Gutenberg ŝajne ne subtenas PDF-dosierojn, do necesus transformi la dosierojn al simpla teksto aŭ al HTML.)
projekto Gutenberg
Afiŝita de
Dario Rodriguez
je
2008-08-18 17:35
Ŝajnas ke ĉiuj, aŭ la plejmulto el la pdf dosieroj de la E-librejo estas "ŝlositaj", do, ne eblas kopii ilin aŭ konverti al alia formato (almenaŭ legitime, ĉar kvankam ekzistas programoj por rompi la ŝlosilojn de pdf dosieroj, evidente tiu solvo ne estus deca).
E-libroj savindaj
Afiŝita de
Dario Rodriguez
je
2008-08-18 17:27
Konvenas insisti al Janko Luin, tamen oni konsideru ke Aŭgusto estas libertempa monato. Eble vi provu denove en Septembro. La afero estas vere grava.
E-libroj savindaj
Afiŝita de
Dario Rodriguez
je
2008-08-18 17:46
Post aperigo de miaj du lastaj komentoj, mi rimarkis ke Janko Luin aperigis ian esperigan noton pri ĉi afero en sia retpaĝo
http://esperantujo.org/ : li skribis tie:
"Koran dankon al ĉiuj kiuj montras vian subtenon - mi estas nun en diskutoj por trovi stabilan vojon antaŭen por esperantujo.org. Mi momente ne povas multon diri, sed mi havas bonan esperon ke la rezulto estos revivigo de esperantujo.org. / Janko"

E-Librejo savita!
Afiŝita de
Pavla Dvořáková
je
2008-09-15 00:35
Dank' al oferemo de Zhang Xuesong el Ĉinio eblas nun en lia persona retpaĝo en www.ipernity.com senpage elŝuti librojn el la fama e-Librejo de Franko Luin!
14.9. haveblis entute 188 libroj el lia kolekto. La listo estas prilaborata kaj la novaj titoloj estas kompletigotaj. Aliĝu senpage al Ipernity kaj konservu laŭplaĉe de vi elektitajn e-librojn en via komputilo!

kurtadresoj e-librejen
Afiŝita de
Bjørn A. Bojesen
je
2008-09-15 09:23
Por maldiligentuloj:
La E-Librejo de Zhang Xueson nun ankaŭ troviĝas je
http://is.gd/2Ear
La fabelara sekcio je
http://is.gd/2Eb6
La E-Librejo de Zhang Xueson nun ankaŭ troviĝas je
http://is.gd/2Ear
La fabelara sekcio je
http://is.gd/2Eb6
450 e-libroj elŝuteblas!
Afiŝita de
Zhang Xuesong
je
2008-09-25 13:52
Nun la tutaj e-libroj(?) eldonita de INKO jam elŝuteblas en mia ipernity-spaco (http://deodaro.ipernity.com),jen la ligoj:
http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album/81041
http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album/84486
Krome estas ankaŭ aliaj e-libro en formatoj PDF kaj CHM:
http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album/85640
http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album/86016
Ĝis hodiaŭ estas ĉirkaŭ pli ol 450 liborj elŝuteblas, sed por elŝuti la librojn oni devas registri ĉe la retejo http://www.ipernity.com.

eLibrejo
Afiŝita de
Bruno Felipe Dantas
je
2008-10-23 12:55
Krom la ipernity retejo de Zhang Xuesong, la pdf eLibroj de INKO estas unuope elsxuteblaj cxe http://i-espero.info/files/elibroj/
Alia eblo estas elsxuti cxiujn librojn kune (per BitTorrent) cxe http://www.mininova.org/tor/1700526
Alia eblo estas elsxuti cxiujn librojn kune (per BitTorrent) cxe http://www.mininova.org/tor/1700526
E-libroj savindaj
Sur la sama servilo troveblis ankaux kolekto de svedlingvaj e-libroj, same savindaj.
Mi esperas ke restas la dokumentoj de ambaux kolektoj, kaj ke eblas translokigi ilin al alia servilo pli sekura.