Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Dario Rodriguez Solvoj kontraŭ malapero de esperantaj paĝoj
Agoj pri dokumento

Solvoj kontraŭ malapero de esperantaj paĝoj

by Dario Rodriguez Laste modifita: 2008-07-21 23:08
Okaze de la provizora malapero de la E-librejo, pro paneo de la komputilo en kiu Janko Luin gastigas tiun nemalhaveblan juvelon de la esperanta reto, kreitan far sia forpasinta patro Franko Luin, mi deziras veki polemikon pri la probableco ke kelkaj aliaj valoregaj esperantaj retpaĝaroj malaperu pro diversaj cirkonstancoj, precipe pro la forpaso de ties subtenantoj. Mi atentigis en SCE pri la paĝoj de Wouter F. Pilger, kiuj enhavas valoregajn vortarojn, i.a. pri bestoj kaj plantoj; ankaŭ pri la literaturaj paĝoj de Don Harlow kaj de Claude Piron. En tiu forumo, Lee Miller trankviligis nin rilate al la paĝaro de Don Harlow: "Pri la retejo de Don Harlow, kelkaj homoj prizorgas la laboron por certigi ĝian travivon. Dume, la malnova retejo ankoraŭ funkcias". Ŝajne, la familio Pilger garantiis la pluekziston de retpaĝaro kreita far Wouter. Sed mi konstatis konsternite la malaperon de la "Pironejo". Kaj revenante al la komenco de mia artikolo: oni ne scias dum kiom da tempo la esperantistaro estos senigita de la E-librejo. Janko Luin informis: "Esperantujo.org por mi estas hobia projekto, kaj mi do faras tiun konstruadon nur kiam mi havas tempon kaj energion. Tial mi ne povas doni iun daton por ĝia reveno" Jen mia utopia propono: ke iam ekzistu iu superkomputilo regata far prestiĝa esperanta institucio en kiu oni gastigu valorajn E-retpaĝarojn kiuj riskas malaperi pro diversaj cirkonstancoj, ĉefe pro la forpaso de ties subtenantoj.

ankaŭ informejoj...

Afiŝita de ĵeromo vaŝe je 2008-07-22 14:28
raporto.info malpleniĝis. iu informas en ĝi je 2008-06-13 ke "la malnova informaro, inkluzive jam enmetitaj [...] raporto(j), komento(j), ktp. estas perditaj". gxangalo.com ankoraŭ estas atingebla. ne estas klare, ĉu la malnovaj artikoloj de radio polonia transkonserviĝis kiam ĝi reorganiziĝis...

iuj ŝtataj bibliotekoj jam agas por kolektado de interretaĵoj. esperantaj retejoj publikigas, sed malmulte zorgas pri longtempa konservado. nur projekto gutenberg kaj steb iom klare atentas tion


Malapero de ret-paghoj

Afiŝita de Lee Alexander Miller je 2008-07-22 16:56
Mi konsentas pri la bedauro ke malaperas diversaj rimedoj el la interreto; foje temas pri tragedio (almenau preskau). Sed parte tio estas la naturo de interreto, ke "materialoj" en ghi ne estas el materio, kaj estas pli efemeraj ol ni kutime pensas. Oni ne supozu ke tio, kio estas tie hodiau estos tie morgau.

Mi same bedauras la malaperon de gravaj libroj, do la afero ne rilatas nur al interreto. Ekzemple, nuntempe en la anglaparolanta mondo ne estas haveblaj la vortaroj de John Wells au Montagu Butler, la utila ech se malnova "Teach Yourself Esperanto", kc. Nun PV ne estas en la merkato, kaj se vi legus la liston de William Auld pri legindaj verkoj vi vidus ke multajn oni ne povas trovi sen multe da peno.

La solvo devas esti individua; ne vere estas iuj "ili". Ghenerale, lau mia takso, mankas homforto por realigi projektojn . . . estas facile diri "Ho, iu devus reeldoni la vortaron de Butler" (mi mem ja diris tion), sed kiu, precize? Per kiaj monrimedoj? Kiel enmerkatigi? Kiom da espero regajni la elspezojn? Malfacile diri.

La laboron pri la retejo de Don Harlow faras kelkaj individuoj kiuj feliche shajne sukcesos. Pri la eLibrejo, kiu scias? Temas pri privata projekto de privata persono, kaj li rajtas fari (au ne fari) kion ajn li volas.

La bildo estas miksita--espero pri kelkaj aferoj, malespero pri aliaj.

Lee

savi retliteraturon

Afiŝita de ĵeromo vaŝe je 2008-07-23 15:45
mi kredas tamen, ke konstatismo ne sufiĉas. iom pli iniciateme ni povas atentigi en retgrupoj, en informiloj kaj per rekta parolo al aŭtoroj, ke estus bone...

... se aŭtoroj de interesaj paĝaroj permesus kopiadon al diversaj lokoj, kiel okazas ekzemple pri komputada leksikono;

... se paĝaroj eldoniĝus libre, kiel okazis antaŭnelonge pri pmeg;

... se aŭtoroj permesus al projekto gutenberg enpreni iliajn tekstojn, kiel afable faris georgo kamaĉo;

... se oni farus lumdiskojn kun materialo el interreto kiel siatempe en "esperom" aŭ en pli nova "esperanto lingvo nekonata";

... se esperantic studies foundation aŭ alia institucio subvencius la normadon kaj kunigon en sekuraj retlokoj de ekzemple terminaroj aŭ aliaj materialoj, kiuj ekzistas dise en ajnaj retejoj...

nova projekto pri esperanta literaturo

Afiŝita de Boris-Antoine Legault je 2008-07-23 17:55
Saluton !

Dankon Jxeromo pro viaj tre bonaj ideoj.

Eble vi jam scias, ekzistas almenaux du retejoj kiuj konservas kaj disponigas esperantajn gazetojn : www.gazetotekolanti.com kaj www.gazetejo.org. La duan mi mem prilaboris antaux iom malpli ol unu jaro. Nuna problemo tamen estas ke, kvankam la retejo ebligas enmeton de enhavo fare de ajna gazeto-redaktisto aux kunlaboranto, dauxre mi mem devas dauxre trasercxi interreton kaj enmeti pli ol 95% (cxu ecx 99%) ol la gazetoj trovitaj.

En la venontaj monatoj, mi planas krei per modernaj iloj (uzante la CMS-on Drupal) iom pli ampleksan retejon pri esperanta literaturo, kiu iel similus al www.gazetejo.org sed ankaux inspirigxos el retaj libro-katalogoj kaj aliaj pagxaroj. Mi plej volonte akceptas kunlaboroproponojn, kaj esperas ke auxtoroj kaj retemulaj esperantistoj emos ricxigi tiun retejon per libra enhavo, ktp.

/boriso
boris.legault cxe gmail.com

pri esperanta literaturo

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-07-25 18:29
Antau ol komenci novan retejon, bonvolu konatighi kun OLE, la retejo de Sten Johansson:

http://esperanto.net/literaturo/index.html

Kopiado

Afiŝita de Sten Johansson je 2008-07-27 18:03
Se iu volas fari kopion aŭ spegulaĵon de OLE, esperanto.net/literaturo, do oni bonvolu fari. Temas pri 2300 dosieroj de sume 26 MB. Se necesas permeso, do jen mia permeso.

Eble oni prefere zorgu pri la tuta esperanto.net.

pri esperanto literaturo: CEOLE

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-07-29 10:25
http://www.librejo.com/enciklopedio/index.html

Ni bezonas grandskalan elektronikan konservadon

Afiŝita de Miroslav Malovec je 2008-07-26 07:19
Mi jam plurfoje tamtamis pri la neceso konservi nian elektronikan riĉaĵon, lastfoje en Starto:

Ni bezonas grandskalan elektronikan arkivadon

Nia movado ne posedas tian literaturan riĉaĵon kiel la naciaj lingvoj, sed tiom pli gravas konservi ĉion, kio estas farita kaj farata. Ni jam kutimiĝis, ke estas morala devo kaj saĝo sendi niajn paperajn librojn almenaŭ al la plej grandaj bibliotekoj (Vieno, Roterdamo, Aalen k.s.), por ke ili konserviĝu por la sekvaj esperantistaj generacioj, sed ankoraŭ mankas konscio, ke same necesas sekurigi ankaŭ la elektronikajn materialojn. Speciale nun, kiam estas konstruataj retaj bibliotekoj en naciaj lingvoj, inter kiuj Esperanto ne rajtas perdiĝi, se ĝi volas plu vivi. La elektro­nikaj retaj bibliotekoj estas por nia movado aparte gravaj, ĉar ni ne havas la „paperan“ bibliotekon en ĉiu urbeto kaj vilaĝo kiel la naciaj lingvoj. Por niaj novaj varbitoj estas atingebla ĉefe tio, kion ili trovas en la reto.

En la privataj komputiloj de espe­rant­istoj ekzistas nun dekmiloj da elektroni­kaj esperantlingvaj tekstoj kaj ĉiujare kreiĝas mil novaj, ĉar ĉiu nova libro, broŝuro aŭ gazeto nun estas prilaborata komputile. Sed la aŭtoroj kaj redaktoroj ne havas eblon sendi siajn dosierojn al iu oficiala arkivo, kie ili estus pli sekuraj ol en ilia persona komputilo. Pro manko de oficiala arkivo multaj esperantistoj eĉ ne konscias, ke estus saĝe konservi kaj arkivi la komputile faritan laboron kaj ofte post presado de papera versio ili forviŝas la verkon el sia komputilo. Nur post kelkaj jaroj ili pro tio koleras kontraŭ si mem, kiam ili volas la verkon relabori kaj re­eldoni. Komputilo povas ankaŭ kolapsi, esti ŝtelita aŭ ĝia po­sedanto povas morti. La heredantoj savas librojn kaj manu­skriptojn, sed forgesas savi la elektronikajn verkojn en la komputilo, kiuj tiamaniere perdiĝas.

Mankas al ni oficiala elektronika arki­vo, al kiu la aŭtoroj povus sendi siajn verkojn por arkivado, kun indiko de kondiĉoj por eventuala publikigo. Kom­preneble, kiu eldonis paperan libron, ne deziras, ke la verko disvastiĝu elek­tronike antaŭ elĉerpiĝo de la eldon­kvanto, sed estus domaĝe la elektronikan version pro tio likvidi. Pluraj verkoj estas nun blokataj de aŭtoraj rajtoj, sed post kelkaj jaroj ili estos jam liberaj aŭ la aŭtoro povas doni aŭ vendi sian kon­senton kaj ĝis tiam necesas la elektro­nikan version arkivi, se ĝi ekzistas. Kelkaj verkoj povas en la arkivo atendi eldoniston, kiu estos volonta investi monon por papera eldono. Aliaj servu al specialistoj, kiuj plu daŭrigos ilian pri­laboron, ekzemple vortaroj kaj termin­aroj.

Por la arkivado sufiĉus du malmolaj diskoj (unu rezerva en kazo de kolapso) kaj ĉiu arkivita dosiero estus kom­pletigita per kondiĉaro, kiamaniere ĝin utiligi. Arkivi ankoraŭ ne signifas publikigi. Sendi siajn dosierojn ne estus devo, sed rajto. La arkivo ne povas troviĝi en privata loĝejo, sed en oficialaj instancoj, prefere pluraj, kiuj kunlaborus kaj helpus renovigi kolapsintan arkivon en alia instanco. Tiamaniere la mate­rialoj fariĝus preskaŭ neniigeblaj.

Estas plej urĝa tempo, ke ni ĉiuj konsciu pri la afero kaj serĉu rapidan solvon.

Miroslav Malovec

Vikilibroj

Afiŝita de Arno Lagrange je 2008-07-27 20:39
Miroslav trafe skizis kio farendas. Mi nur volas atentigi pri la rimedoj de Vikimedia Fondaĵo kiu apud Vikipedio proponas la projekton Vikilibroj http://eo.wikibooks.org/wiki/ Esperantaj verkoj povas tie ankaŭ esti konservitaj kondiĉe ke ili plenumas kopirajtajn postulojn de Vikimedio.

vikilibroj por verkado, ne por konservo

Afiŝita de ĵeromo vaŝe je 2008-07-29 12:43
mi uzis vikilibrojn. ĝi tre bone taŭgas por unu- aŭ plurhome prilaborataj verkoj, kaj estas bedaŭrinde, ke ne pli da homoj uzas ĝin. por konservado ĝi ne taŭgas, kvankam iuj enmetis plenajn tradukaĵojn aŭ skanaĵojn: la diversaj paĝoj de verko ne havas unuecon (ili estas disaj dosieroj) kaj iu ajn povas modifi ion ajn. eĉ se modifoj estas postsekveblaj kaj nuligeblaj, ekzistas nenia homa garantio, ke io konserviĝas tie en neŝanĝebla stato.

grandskala elektronika konservado

Afiŝita de ĵeromo vaŝe je 2008-07-29 12:37
tre bona plano. restanta problemo estas la komputa formo de tekstoj. ni ĉiuj scias, ke dosieroj el malnovaj tekstoprilaboriloj perdiĝas aŭ difektiĝas, kiam oni reprenas ilin post jaroj. iom da laboro estos necesa por unuecigi al laŭeble simpla kaj daŭrkapabla formo la kolektatajn tekstojn.

elektronikaj bibliotekoj kaj arkivoj

Afiŝita de Miroslav Malovec je 2008-08-13 05:53
Retejoj de "paperaj" bibliotekoj prezentas ĉe ĉiu libro "bibliografian slipon" kun titolo, nomoj de la aŭtoro, tradukinto, eldoninto kaj informon, kiom da ekzempleroj troviĝas en deponejoj kaj filioj de la biblioteko. Projekto Gutenberg uzas similan manieron, sed anstataŭ informo pri deponejoj ĝi prezentas la verkon en diversaj elektronikaj formatoj (TXT, HTML, DOC, PDF ktp.). Simile povus procedi ankaŭ niaj arkivoj, same eblas prilabori ne nur librojn, sed ankaŭ fotojn, videojn, katalogojn, vortarojn ktp.

retejo de Biblioteko Hodler

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-08-13 09:43
Estus bone, se la Biblioteko Hodler, en la CO de UEA, disponus retejon aŭ almenaŭ rete konsulteblan katalogon. Aŭ ĉu io tia jam ekzistas?

jen modela retkatalogo de E-libroteko

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-08-14 12:20
http://www.esperanto.es/hef/index.php?option=com_wrapper&view=wrapper&Itemid=172

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: