Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Miguel Gutiérrez Scioj

Scioj

by Miguel Gutiérrez Laste modifita: 2011-08-06 17:58

Nova kanalo en Youtube

Ĵus aperis nova kanalo en Youtube: "Scioj" Ni invitas vin spekti ĝian unuan filmon… "Bele blekas birdoj" www.youtube.com/user/scioj Kiel eble plej vasta diskonigo estas dezirata mga
Agoj pri dokumento

Nova kanalo en Youtube

Afiŝita de Miguel Gutiérrez je 2011-08-06 18:00
Por rekte aliri la kanalon klaku sur:
http://youtube.com/user/scioj

Nova kanalo en Youtube

Afiŝita de Jorge Camacho je 2011-08-06 18:15
Chu la celo de la kanalo Scioj estas krei filman enciklopedieton?

Nova kanalo en Youtube

Afiŝita de Miguel Gutiérrez je 2011-08-06 19:58
La nova kanalo "Scioj" celas uzi esperanton kiel perilon de scioj. Ĝi tute ne celas iĝi enciklopedio, kvankam eble ĝiaj filmetoj povos helpi kondimenti la artikolojn de la Vikipedio.

Konsiloj pri tradukado

Afiŝita de Miguel Gutiérrez je 2011-08-10 18:45
Antonio Valén donas kelkajn konsilojn komence de sia "Ateliero pri tradukado", kadre de la 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Sankta Laŭrenco Eskoriala (Madrido, 2011

http://www.youtube.com/user/esesperanto

Chu birdoj blekas?

Afiŝita de Istvan Ertl je 2011-08-06 19:18
Mi scias ke "bleki" estas principe verbo por ajna bestosono, sed la sonkonsisto de tiu vorto por mi neniel kongruas kun birdaj bruoj.

Se estus "birdoj bekas"...

amike
Istvan Ertl

Birdoj blekas

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2011-08-06 19:46
La birdoj ĉiuokaze ne kongruas sone inter si. Sed diri pri bleko ke ĝi estas bela, estas iom nekutime (do aŭ iom maltrafe aŭ aparte trafe).

Birdoj blekas

Afiŝita de Miguel Gutiérrez je 2011-08-06 19:56
La beleco baziĝas sur la ritmo. Kaj se vi aŭskultas, sen antaŭjuĝoj, vi sentos la belecon de la birdaj kantoj.

Chu birdoj blekas?

Afiŝita de Miguel Gutiérrez je 2011-08-06 19:52
Bleko estas ĝenerala vorto por paroli pri la voĉo de besto. Kompreneble, ekzistas pli precizaj vortoj se oni parolas pri birdoj: pepado, kantado kaj eĉ bekado (laŭ ekzemplo de Zamenhof), kavankam mi preferas uzi la verbon "beki" en la senco piki per beko.

Chu birdoj blekas?

Afiŝita de Jorge Camacho je 2011-08-07 11:03
Eble necesus pliampleksigi la NPIVan difinon, kiu nun jenas: 1) Audigi sian vochon (pp kvarpieduloj): urso --as; cheval--i. 2) (f) Beste krii.

Ekzemple, chu balenoj kaj fokoj blekas? Ili certe ne kvarpiedas.

Chu birdoj blekas?

Afiŝita de Jorge Camacho je 2011-08-07 11:05
Des pli char ankau shargúoj blekas...

Chu birdoj blekas?

Afiŝita de Jorge Camacho je 2011-08-07 11:18
La difino en ReVo estas malpli strikta:

1.
    Krii (p. p. bestoj): ŝafbleki, ĉevalbleki, lupbleki. ranbleki, kokinbleki. SUB:grumbli, pepi, boji, hojli, hurli, muĝi, miaŭi, trili, heni, grunti, kluki, ululi.
2.
    (figure) Kolere aŭ plore kriegi.

Lau ghi, ranoj kaj kokinoj blekas, do ankau birdoj ghenerale.

Chu birdoj blekas?

Afiŝita de Miguel Gutiérrez je 2011-08-07 12:46
Laŭ mi, pli oportunas havi ĝeneralan vorton por la "voĉo"de la bestoj. Nu, jes, mi diras voĉo kaj ne krio, ĉar ja la bestoj esprimas sentojn pere de siaj voĉ-organoj. Foje eĉ krie!

Chu birdoj blekas?

Afiŝita de Miguel Gutiérrez je 2011-08-07 12:39
Vidu ke ĝuste en PIV aperas:

graki: bleki kiel korvo

Chu birdoj blekas?

Afiŝita de Francisco Javier Moleón je 2011-08-07 12:45
Se ne paroli pri tio, ke birdoj estas posteuloj de dinosaŭroj, kaj dinosaŭroj certe blekis.

Chu dinosauroj blekis?

Afiŝita de Jorge Camacho je 2011-08-07 13:36
Tion vi asertas influite de holivudaj filmoj. Eble tiranosauroj pepis.

PS Serioze: eble dinosauroj estis buntaj, ne krokodilkoloraj, kaj ech kun plumoj, kiel arkeopterigoj. Kaj, diable, eble ili ech pepis ;-)

Chu dinosauroj blekis?

Afiŝita de Francisco Javier Moleón je 2011-08-07 14:12
Ne ne ne, mia aserto pri dinosaŭra bleko ne influiĝis (nu, ne tute) de holivudaj filmoj, sed de Esperanto: se "bleko estas ĝenerala vorto por paroli pri la voĉo de besto", estas evidente, ke dinosaŭroj - kian ajn precizan sonon ili produktis - blekis.

Cetere: se homo estas besto, k bleko celas la voĉon de besto, do ankaŭ homo...

PS: kompreneble miaj supraj vortoj estas nur (parte) ŝercaj. Cetere, ja estas konata inter fakuloj la ideo, ke dinosaŭroj ja eble estis tute buntaj, k oni pridiskutas la teorion, ke la plumoj ne estis eltrovaĵo nur de la postaj birdoj, sed ke dinosaŭroj mem posedis (pli-malpli multajn) plumojn.

La Leĝo de Tonjo atakas denove - ĝi fakte blekas al ni

Afiŝita de Francisco Javier Moleón je 2011-08-07 14:35
Agnoskende, la Leĝo de Tonjo aplikiĝas unu plian fojon: responde al la kultura sciigo pri nova kanalo "Scioj" ni debatadas pri lingva signifo k lingvouzo :-)

Ĉu eble ankaŭ la mala leĝo ekzistas, t.e. ke lingve komenciĝinta diskuto "degeneras" en kulturan debaton?

La Leĝo de Tonjo atakas denove - ĝi fakte blekas al ni

Afiŝita de Istvan Ertl je 2011-08-07 21:05
Mi pardonpetas, char mi la unua alblekis la temon el misa direkto!

amikajn blekojn de
Istvan

La Leĝo de Tonjo atakas denove - ĝi fakte blekas al ni

Afiŝita de Kalle Kniivilä je 2011-08-07 21:16
Vi celis "Mi pardonblekas", ĉu ne? :-)