1-a Esperanto-Fortalezo
Okazis en la ĉefurbo de ŝtato Cearao (Brazilo) la 1-a Esperanto-Fortalezo. La eventon kunorganizis Esperanto-Kurso de Federacia Universitato de Cearao kaj Cearaa Esperanto-Asocio. Muziko, deklamado kaj paroladoj kunigis geesperantistojn en la mateno de la 16-a de aprilo 2011 en la salono Interarte de la Germana Kultura Domo de tiu federacia universitato.
Proponis la eventon Roberto Alves, kaj instruisto de Esperanto ĉe la universitato kaj unu el la direktoroj de Cearaa Esperanto-Asocio. Laŭ li la renkontiĝo ebligas kunligi la lokan movadon al la ekstera publiko.
Malfermis la duontagan renkontiĝon Wandemberg Moraes, prezidanto de Cearaa Esperanto-Asocio. Li kantis esperantajn kanzonetojn kaj ludis gitaron. Poste Roberto Alves parolis pri la vivo de Demócrito Rocha. Deklamis poemon de Zemenhof instruisto Adelson Sobrinho. Siavice Jozefo Lejĉ prezentis instruilon pri la tabelvortoj. Poste la juna instruisto Paulo Sérgio faris raporton pri sia vojaĝo al Eŭropo kun subteno de Cearaa Esperanto-Asocio kaj montris lumbildojn pri tiu sperto, kiam li havis oportunojn paroli al eŭropanoj pri kapoejro.
La evento aperis en la loka ĵurnalo O Povo: http://www.opovo.com.br/app/opovo/fortaleza/2011/04/16/noticiafortalezajornal,2128054/encontro-reune-esperantistas.shtml


Gratuloj