IRIS-festivalo, Hungario
Unueco en multkoloreco, internaciaj retoj, tutmondiĝaj kunagadoj - jen kelkaj esprimoj, kiuj ĉirkaŭas nin ĉiutage. Procezoj, paŝoj, pri kiuj eblas kaj devas interparoli ankaŭ okaze de Inter-Regiona Internacia Semajno. Ek al IRIS-festivalo!
| Kio | |
|---|---|
| Kiam |
2007-07-21 12:00
ĝis 2007-07-29 19:00 |
| Kie | Zalaegerszeg, Hungario |
| Nomo | Josefo Baksa |
| Kontakta retadreso | sojtor@t-online.hu |
| Atentatoj | Jam aliĝis pli ol 200 ĉeestantoj ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Afriko. |
| Aldonu eventon en la kalendaron. |
|
Ek-Koni, interkoni unu la alian, proponi utilaĵojn pri la: 1. kuriozaĵoj, vidindaĵoj de la urbo Zalaegerszeg kadre de luda, amuza urborigardado (centraj konstruaĵoj, la unua hungaria vilaĝmuzeo kaj la mondfama Petrolmuzeo; 2. trejnado de la verkado de la hejmpaĝo kaj konkurso, 3. reprezentativa Esperanta ronda tablo; 4. vingustumado; dimanĉa festivala programo, adiaŭa vespero. 5. esperantaj muzikgrupoj;
Kuri, sporti, kunagadi pri la: 1. diversaj sportoj, ludoj (futbala eŭropa ĉampionado, korbopilko, ŝako, stelŝako, damludo, ultimo - kaj briĝkartoludo); 2. promenado en la ĉirkaŭaj vinberaj montoj) 3. muzika, danca interkona vespero; prezento kaj instruado de la ekstremaj dancoj 4. kreiva-volontula tago en la domego en la urboparto Páterdomb; 5. lau via ideo kaj la aparta longa listo
Konkuri, partopreni pri la: 1. deklamo de poemoj de Attila József, 2. kantado de hungaraj popolaj kaj notkantoj (ekz. ĉardaŝoj), karaokeado, kantoj de József Dinnyés; 3. Lingvoekzamenoj (ekzamenitoj, instruistoj, eĉ interlande) 4. nacia folklora vespero; Renesanca danca vespero;
La ĉi-jara IRIS-ejo estas komforta studenthejmo en la urbocentro de Zalaegerszeg. Vi loĝos en kvarlitaj ĉambroj.
Adreso de la ejo: Kovács Károly Tagkollégium, 8900 Zalaegerszeg, Puskás T. utca 1.