Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members ladislao IRIS-festivalo, Hungario
Agoj pri dokumento

IRIS-festivalo, Hungario

by Laszlo SZOKE Laste modifita: 2007-07-16 19:37

Unueco en multkoloreco, internaciaj retoj, tutmondiĝaj kunagadoj - jen kelkaj esprimoj, kiuj ĉirkaŭas nin ĉiutage. Procezoj, paŝoj, pri kiuj eblas kaj devas interparoli ankaŭ okaze de Inter-Regiona Internacia Semajno. Ek al IRIS-festivalo!

Kio
Kiam 2007-07-21 12:00 ĝis
2007-07-29 19:00
Kie Zalaegerszeg, Hungario
Nomo Josefo Baksa
Kontakta retadreso
Atentatoj Jam aliĝis pli ol 200 ĉeestantoj ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Afriko.
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal

Ek-Koni, interkoni unu la alian, proponi utilaĵojn pri la: 1. kuriozaĵoj, vidindaĵoj de la urbo Zalaegerszeg kadre de luda, amuza urborigardado (centraj konstruaĵoj, la unua hungaria vilaĝmuzeo kaj la mondfama Petrolmuzeo; 2. trejnado de la verkado de la hejmpaĝo kaj konkurso, 3. reprezentativa Esperanta ronda tablo; 4. vingustumado; dimanĉa festivala programo, adiaŭa vespero. 5. esperantaj muzikgrupoj;

Kuri, sporti, kunagadi pri la: 1. diversaj sportoj, ludoj (futbala eŭropa ĉampionado, korbopilko, ŝako, stelŝako, damludo, ultimo - kaj briĝkartoludo); 2. promenado en la ĉirkaŭaj vinberaj montoj) 3. muzika, danca interkona vespero; prezento kaj instruado de la ekstremaj dancoj 4. kreiva-volontula tago en la domego en la urboparto Páterdomb; 5. lau via ideo kaj la aparta longa listo

Konkuri, partopreni pri la: 1. deklamo de poemoj de Attila József, 2. kantado de hungaraj popolaj kaj notkantoj (ekz. ĉardaŝoj), karaokeado, kantoj de József Dinnyés; 3. Lingvoekzamenoj (ekzamenitoj, instruistoj, eĉ interlande) 4. nacia folklora vespero; Renesanca danca vespero;

La ĉi-jara IRIS-ejo estas komforta studenthejmo en la urbocentro de Zalaegerszeg. Vi loĝos en kvarlitaj ĉambroj.

Adreso de la ejo: Kovács Károly Tagkollégium, 8900 Zalaegerszeg, Puskás T. utca 1.

Pli da informo pri tiu evento...


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: