Granda portalo publikis e-lingvan artikolon
Okaze de Zamenhof-Tago la plej granda novaĵportalo el Hungario publikigis esperantlingvan artikolon. Laŭ iniciato de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) la redakcio de Index.hu akceptis proponon de kunagado dum 15a de decembro.
La novaĵretejo Index.hu estas la plej vizitata retpaĝo el Hungario, havante ĉiutage pli ol duonmilionon da vizitantoj. En la historio de la Zamenhof-Tagoj en Hungario tiu ĉi iniciato estis la plej sukcesa, ĉar ĉi-jare la Asocio aktivigis seriozan kaj grandan retĵurnalon en la memor-agado mem. La elekto de temo bulvard-ĵurnalisma ne estis hazarda: HEA intencis montri pruvon, ke Esperanto taŭgas ankaŭ por priskribi eventon, kie oni ekis enketon pri iu koboldeto bubema – ankoraŭ nekonata…
Du horojn post la publikigo de esperanta artikolo sur la retĵurnalo Index.hu, ĝi jam troviĝis ĉefpaĝe. Tio ĉi povis havi du kialojn: (1) la redakcio de la portalo ne havis alian novaĵon; (2) la e-lingva artikolo ricevis tiom da vizitoj, ke oni metis ĝin ĉefpaĝen. Espereble ĉi lasta okazis…
Laŭ Esencoj
La artikolo aperinta:Fibuŝajn leterojn dissendis Sankta Nikolao