Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / kallekn / Sakraĵoj minacas la ŝtatan sekurecon

Sakraĵoj minacas la ŝtatan sekurecon

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2014-02-05 20:40
Tabuaj vortoj estas danĝeraj en Rusio. Ĉi-semajne la ekologia aktivulo Jevgenij Vitiŝko estis arestita pro akuzo, laŭ kiu li sakris sur bushaltejo. Li verŝajne restos en malliberejo ĝis februaro 2017.

La libereco de Jevgenij Vitiŝko jam estis limigita – li ne rajtis forlasi sian hejmurbon Tuapse, kiu situas sepdek kilometrojn norde de la olimpika Soĉi. Li tamen planis pasigi la semajnon en Soĉi, kie li intencis prezenti raporton pri la stato de la medio. Lunde matene li tial veturis al la loka policejo por peti vojaĝpermeson.

KIam li eliris tra la policeja pordo li estis arestita. Pro suspekto pri ŝtelo, oni unue diris. Post kelkaj horoj li eksciis, ke li laŭ du atestantoj laŭte sakris sur la bushaltejo apud la policejo.

Legu plu en Glasnost.se