Muzikgamoj
by
Jean-Pierre Poulin
—
Laste modifita:
2010-12-26 14:56
TTT-paĝo pri muzikteorio kun mp3
Skalo
Skalo estas senhierarkia aro da gradoj.
La plej taŭga bildo por simboli skalon estas cirklo, ĉar cirklo havas nek komencon nek finon.
Cirklo bildigas oktavon, en ĝi neniu grado estas toniko.
Ĉar estas neniu toniko, skalo povas esti nek maĵora nek minora.
Kompreneble, skalo estas koncepto, ĉar gradoj estas abstraktaĵoj.
Do ĝi estas neaŭdebla ĉar nur konkretajn notojn oni kapablas aŭdi.
Skalo naskigas tiom da modaloj, kiom da gradoj ĝi enhavas.
Modalo
Modalo estas sinsekvo da gradoj (kaj ankaŭ da intervaloj), kiun komencon oni nomas tonikon.
Oni povus image konsideri, ke malsamaj modaloj de iu skalo estas kiel malsamaj bildoj de iu objekto: ekzemple cirklo kaj rektangulo estas 2 malsamaj bildoj de cilindro.
Modalo ne estas modifebla per transpono: transponado ne aplikiĝas al modalo.
Modalo estas neaŭdebla: mankas la notoj.
Ĉiu modalo povas "vestiĝi" per 12 malsamaj gamoj, kiuj tamen kunhavos la saman sinsekvon da intervaloj.
Gamo
Gamo estas sinsekvo da notoj ordigitaj laŭ la intervaloj de la modalo.
Notoj estas modifeblaj per transpono: gamon oni do povas transponi.
En ĉiu el la 12 malsupraj tabeloj nur notoj ŝanĝas ĉiulinee: gradoj kaj intervaloj NE ŝanĝas (ĉar ili rilatas al modalo). La ordigo de intervaloj ŝanĝas nur kiam oni eniras alian tabelon, do alian modalon.
http://www.jeanpierrepoulin.com/Muzikgamoj.htm

