Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejmpaĝo de Jens S. Larsen / Mallongega enkonduko

Mallongega enkonduko

de Jens Stengaard Larsen Laste modifita: 2013-02-20 16:35
“Mallongega Enkonduko” estas la nomo de libroserio eldonata de la prestiĝa Brita Oxford University Press depost 1995. La libroj estas verkataj de specialistoj por la ĝenerala publiko. Ili ofertas mallongajn enkondukojn al temoj tiel diversaj kiel la cerbo, hispana literaturo, bluso, politika filozofio aŭ skizofrenio. Komerce kaj enhave tre sukcesaj, ili instigas la demandon: ĉu ie estas menciita Esperanto?

La serio

La libretoj de la serio A Very Short Introduction ampleksas de 96 ĝis 224 paĝojn, plejparte inter 120 kaj 180. Preskaŭ ĉiuj havas en la finaj paĝoj sugestojn por plua legado. Kvankam la aŭtoroj povas prezenti sian personan vidpunkton, la libroj estas prezentataj kiel “kompletaj kaj ekvilibraj”, tamen pensinstigaj.

Aktuale estas 341 libroj en la serio, dum 26 pliaj (krom kvin ĝisdatigitaj eldonoj) estos laŭplane eldonitaj dum 2014. La eldonejo deklaris ke la serio “kovros ĉiun gravan akademian fakon, ofertante al ĉiu studemulo alireblan kaj abundan referencan libraron”.

La serio montriĝis komerce tre sukcesa, kaj libroj el ĝi estas tradukitaj en pli ol 25 lingvojn. La enhavo taŭgas same bone por helpi al juna studento trovi sian specialaĵon kaj por larĝigi la kulturon de tre granda legantaro. Tamen oni devas konstati ke estas forta inklino al Britaj interesoj en la eldon-politiko de la “Oksforda Universitata Presejo” (mallonge OUP). Rigardu ekzemple la titolojn de tiuj libretoj kiujn la eldonejo klasas kiel prihistoriajn (entute 61 ĝis nun). En tiu listo estas unu pri Afrika historio, 4 pri Usono kaj 9 pri diversaj periodoj de la Britia historio. Entute 18 titolojn (aŭ 20, se oni volas inkluzivi la unuan mondmiliton kaj la malvarman militon) oni povas kalkuli kiel prezentojn de Eŭropaj historieroj, sed ne troviĝas – ankoraŭ? – ĝenerala Eŭropa historio en ĉi tiu serio. Ankaŭ pri la historio de IberAmeriko la mankoj estas pli senteblaj ol la kovroj, kaj ekzemple la historion de Hindio oni devas serĉi duloke: jen en biografio pri Gandhi, jen en libro pri imperiismo ĝenerale.

Oni do facile povus skizi kiamaniere Esperantlingva mondo plifaciligus al OUP fari pli ekvilibran serion por la monda merkato, kaj kiel la eldonejoj en alilingvaj landoj konkurencus kun ĝi laŭ pli justaj kondiĉoj. Sed antaŭ ol revi pri lingve pli bona mondo, indas ekzameni kiamaniere la libroj de ĉi tiu serio traktas la demandon de internacia lingvo, kaj, se ili kiel atendite tute ne tuŝas ĝin, kian koncepton ili prezentas pri lingvo ĝenerale.

Fakte, per Guglo Libroj rapide evidentiĝas ke Esperanto estas menciita eĉ en kvar el la seriaj libroj:

  • Unue, en “Dada kaj la superrealismo” de David Hopkins (2004), kiel metaforo pri la internaciismo de la dadaistoj;

  • Due, en “Homaj rajtoj” de Andrew Clapham (2007), kiu informas ke libro de H.G. Wells el 1940, kiu preparis la UN-deklaracion post la milito, estis tradukita interalie en Esperanton;

  • Trie, en “Skriboj kaj skribado” de Andrew Robinson (2009), kiu mencias ke Vikipedio havas version ankaŭ en Esperanto, “la artefarita lingvo esperplene elpensita en 1887 kiel komunikilo inter personoj ĉiulingvaj”, kaj

  • Kvare, en “Lingvoj” de Stephen Anderson (2012) , kiun ni analizos pli detale ĉi-sube.

La subgrupo Lingvo kaj Lingvistiko de la serio enhavas nur tri verkojn krom tiuj de Robinson kaj Anderson: “Lingvistiko” de P. H. Matthews (2003), “Vortaroj” de Lynda Mugglestone (2011), kaj “Sociolingvistiko” de John Edwards, laŭtakse aperonta en Aŭgusto ĉi-jare. Mi pruntis biblioteke la verkojn de Matthews kaj Anderson kaj studis ilin atente. Ili havas po 135 paĝojn kaj do longecon averaĝan de la serio.

Enkonduke pri lingvistiko

La verko de Matthews... ne, ne estas tiu kiu mencias Esperanton. Ne, vi ne povas havi Anderson-on jam nun, la deserto venos nur poste – unue manĝu viajn legomojn! Do:

La verko de Matthews montras la grandan diversecon de lingvistikaj temoj. Ekzemple ĉapitro 4 temas pri “lingvaj familioj”, kaj tiuterene fakte apenaŭ okazis io epokfara post la 19-a jarcento, dum koncerne la temon “la lingvo kaj la cerbo”, kiu estas la titolo de la naŭa kaj lasta ĉapitro, la horizonto kreskas ĉiumonate. Jam en la unua ĉapitro la aŭtoro atentigas ke lingvistiko situas ambaŭflanke de la “institucia fendo” inter natursciencoj kaj homsciencoj (Angle “science” kaj “humanities”):

Iuj lingvistoj, ekzemple, estas lingvohistoriistoj; aliaj laboras tute intime kun filozofoj. [Lingvistiko] havas ligojn ankaŭ al la “sociaj” sciencoj, precipe sociologio kaj antropologio. Tamen ĝi havas ankaŭ sian natursciencan flankon, precipe en la studo de parolsonoj kaj kiel tiuj estas produktataj kaj perceptataj.

Distingado inter “natursciencoj” kaj “homsciencoj” lastinstance estas nenio krom konfuzaĵo. Ĉar kio estas la studo de la lingvo se ne “naturscienco”, ankoraŭfoje praktikata de internuloj, pri io kio estas kerne “homa”?

La distingon inter “internuloj” kaj “eksteruloj” Matthews pli frue en la ĉapitro uzis pri respektive homoj, kiuj scias ke ili parolas multajn lingvojn, kaj imagaj eksterteranoj, kiuj esplorus la homojn kaj ilian lingvon en singularo. La distingo revenas en la lasta ĉapitro: la lingvon, kiun ni ja mem konscie aplikas, ni priskribas “de interne”, sed ni ne scias kiamaniere la cerbo funkcias; cerbo­lingvistikon ni tiusence esploras “de ekstere”.

La libro de Matthews estas tre informa, sed iel nekohera. Li provas esti neŭtrala inter Ĉomskia kaj ne-Ĉomskia lingvistiko – ekzemple la imagaj eksterteranoj estas evidente Ĉomskia metaforo – sed kvankam li pretas koncedi ke oni uzas la lingvon por multaj aliaj aferoj krom komuniki, tamen li uzas komunikadon kiel fundamentan klarigilon pri la lingvo, kio laŭ Ĉomskiana vidpunkto estas grava eraro. Li ankaŭ konkludas, iom tro Sapir-Whorf-hipotezeme, ke la Celtaloj (Majaa tribo) estas majstraj birantoj ĉar ilia lingvo devigas ilin esprimi ĉiun pozicion laŭ la kompasaj direktoj; ĉu ne estus pli konkludinde ke la Celtaloj emas esprimi ĉiun ajn pozicion laŭ la kompasaj direktoj pro tio ke tia orientiĝo ial estas fundamenta ero de la Celtala kulturo?

Al la lingvistiko kiel tuto, almenaŭ tia kia Matthews konceptas ĝin, apenaŭ ankoraŭ eblas skribi koheran enkondukon. Necesas limigi la temon kaj fari enkondukojn el pluraj flankoj (ekzemple po unu “internula” kaj “eksterula”). Tial OUP faris bone lanĉante la volumon “Lingvoj” kaj la aperontan “Sociolingvistiko”.

Enkonduke pri lingvoj

Unu el la ĉapitroj de Matthews nomiĝas “Glorado de diverseco”, kaj same kiel la plimulto de lingvistoj li tre bedaŭras la malaperadon de interesaj esplorobjektoj. La sama sento – kaj nombro da aliaj elementoj – ripetiĝas en la libro Lingvoj de Stephen R. Anderson. Anstataŭ provi ampleksi la tutan nekoheran sciencon de lingvistiko, Anderson metis antaŭ si la pli simplan demandon, kiom da lingvoj ekzistas, kromdemandante ĉu oni ankoraŭ malkovras novajn, kaj kial tiom da ili malaperas.

El tio rezultis multe pli fokusa legaĵo ol tiu de Matthews. Precipe plaĉis al mi kiel li atentigis ke en la regiono de la norda makula strigo, endanĝerigita birdo de nord-okcidenta Usono, efektive loĝas malpli da parolantoj de Indianaj lingvoj ol da strigoj! Malgraŭ tio la Usonaj amaskomunikiloj plenas de raportoj pri la sorto de la strigoj, dum pri tiu de la lingvoparolantoj ili restas praktike mutaj. Anderson ankaŭ estas multe pli klara (kvankam ne perfekte tia) pri la avantaĝoj de plurlingveco por aliaj krom la lingvistoj.

Se oni konas la orientiĝon al plurlingvismo, kiu ĉiam pli karakterizas almenaŭ la eliton de la Esperanto-movado dum eble la lasta kvardeko da jaroj, oni povus espereti ke Anderson rekomendus universalan minimuman trilingvismon: loka dialekto, nacie normigita idiomo, mondnivele lingvo internacia. Nu, Esperanto ne estas menciita en la indekso, do oni ne eklegas kun tro granda espero. Sed tiam subite aperas la jeno (en traduko):

Imagu, kiel iuj dezirus, ke [la lingva] varieco magie eliminiĝus en unu momento. Prezentu al vi, tio estas, ke pro frapo de lingvistika sorĉo, ĉiuj en la mondo subite parolas ekzakte la saman formon de iu lingvo, ekzemple Esperanto. Ignoru la demandon ĉu tio estas bona aŭ malbona afero, ĉu scio perdiĝos, kaj tiel plu. Nur imagu la situacion.

Kio, laŭ vi, okazos? Fakte, estas sufiĉe certe ke ene de, ni diru, 20 aŭ 30 jaroj, aperos lokaj diferencoj, tiel ke estos almenaŭ lokaj akĉentoj. Pro tio ke la mondo ŝanĝiĝas, kaj ĉar ĝi ŝanĝiĝas diversmaniere en diversaj kulturoj, alvenus novaj vortoj kaj esprimoj ligitaj al apartaj lokoj, sed ankaŭ estus iom malsamaj lokaj parolformoj. Ene de, ni diru, 50 jaroj ekestos klare malsamaj lokaj dialektoj, kaj tute certe post cento da jaroj kelkaj el ili estos tiel diferencaj inter si ke parolantoj de unu loko havos konsiderindan malfacilecon kompreni la parolon de tiuj de iuj aliaj lokoj. Depende de tio kiel tiuj diferencoj rilatos kun la sociaj kaj politikaj realaĵoj, baldaŭ estos kutime priparoli ilin kiel malsamajn lingvojn.

La idioteco de ĉi tiu aŭgurado tuj evidentiĝas se oni anstataŭ Esperanton kiel ekzemplon uzas lingvon pri kies ekzisto dubas neniu. La pliparto de vi, mia kara legantaro, kredeble rekonos la nomon Kylie Minogue, ne devante alklaki. Vi eble scias eĉ ke temas pri Aŭstralia popkanzonistino kiu siatempe famiĝis per rolado en la televida serio Neighbours (“Najbaroj”). Sed Aŭstralio estis koloniigita antaŭ jam ducento da jaroj, kaj laŭ mia scio oni ankoraŭ parolas la Anglan tie. Kiel longe ni devas atendi, ĝis la posteuloj de Kylie Minogue devos lerni efektive novan lingvon por famiĝi en Britio per memverkitaj kanzonoj? 500 jarojn? 1000? 50 000? Tion oni ne povas antaŭdiri, ĉar tio plene dependas de tiuj “sociaj kaj politikaj realaĵoj”, kiujn Anderson ne specifas, sed nur lasas minaci en la fono.

Kaj tio ne estas ĉio! Post necesa kaj prava atentigo ke lingva kaj biologia parenceco estas du malsamaj aferoj, Anderson denove mencias Esperanton:

Sed kial la lingvoj devas ŝanĝiĝi? Kial la parolantoj de nia hipoteza scenaro ne simple plu paroladus tiun specon de Esperanto kiun ili estus ekhavintaj en la magia momento? La fakto estas, eĉ se oni ignoras ekzemple ŝanĝojn en la vortaro pro la teknika kaj socia evoluo, ke la lingvo konstante ŝanĝiĝas. Estas multaj diversaj kaŭzoj de tio, kaj la serĉado de tuteca klarigo estas afero de la historia lingvistiko.

Oni povas demandi sin ĉu la limigo al historia lingvistiko ne estos malavantaĝo; klarigo de la ŝajne neevitebla lingvo­ŝanĝiĝado ja devas montri kiel ĝi kreskas el la samtempa varieco de unu sama idiomo. (Tion la sociolingvisto William Labov fakte brile efektivigis en NovJorko jam en 1966, kaj li estas menciita pli amplekse ĉe Matthews ol ĉe Anderson.) Anderson mem mencias tri faktorojn, preter la nespecifitaj “politikaj kaj sociaj”:

  1. Geografio. Bone, se estas nenia interkomunikiĝo, tiam la apartaj homgrupoj ne povas akordigi sian lingvo­evoluon; sed tiun klarigon ekdetruis jam Kolumbo kaj Magelano. Ĝi ne validas en la hodiaŭa mondo.

  2. Artikulacia simpliĝo. Ne tre kredinda klarigo. Ekzemple la Rusa lingvo estas plena de “neprononceblaj” konsonant-amasiĝoj ĉar la praRusoj “ne emis” elprononci la mallongajn i kaj u. Neniu gepatra lingvo estas pli aŭ malpli simpla ol alia lingvo; sed eĉ tiam estas penseble ke iuj lingvoj estas pli facile instrueblaj ol aliaj, pro sociolingvistikaj kaŭzoj se ne pro pure gramatikaj.

  3. Reinterpreto de la aŭditaĵo. Jen fine kredinda klarigo. Se ekzemple iuj praRusoj reinterpretis la mallongajn i kaj u de la ĝistiama lingvo kiel respektive moligon kaj malmoligon de la antaŭa konsonanto, ili plu parolis la saman lingvon kiel siaj gepatroj, nur en apenaŭ perceptebla alia vario. Sed notu ke tia klarigo faras la unuecon de la homa lingvo multe pli esenca kaj grava – krom se oni kredas poligenezon, la ideon ke la homa lingvo ekestis en pluraj lokoj sendepende. Poligenezo ne plu ĝuas intelektan respektindecon, kvankam Matthews ŝajnas iom nerapidema koncedi tion. Aliflanke la lasta subĉapitro ĉe Anderson, tre laŭdinde, titoliĝas “La unueco de la homa lingvo”.

Estas vere mirinde kiel ofte eĉ tre kapablaj lingvistoj – kaj tiaj estas kaj Matthews kaj Anderson – subite malŝaltas la cerbon se la temo estas Esperanto. Tamen, ne nur Esperanto: Neniu enkonduko al lingvistiko povas bagateligi aŭ misprezenti Esperanton kaj ne samtempe distordi kernajn elementojn de la lingvistiko. La pruvo estas ke Anderson ne devis paroli pri Esperanto kaj sekve diris idiotaĵon; inverse, li bezonis idiotan argumenton kaj tial enkapiĝis al li Esperanto. Li unuflanke bezonis valorigi diversecon, sed aliflanke ne kuraĝis tro defii la regantan idealon de imperia unulingvismo. Sekve li devis prezenti disdialektiĝon kiel neeviteblan, naturan rezulton de la lingvoevoluo – kvankam niatempe la lingvoevoluo okazas en la plej multaj lokoj kiel samdialektiĝo, ekzemple per disvastiĝo de ĉefurbaj dialektaj trajtoj en la parollingvon de ĉiam pli vastaj rondoj da junaj provincanoj. Se oni volas redirekti la evoluon, protektante kaj evoluigante la diversecon de lingvoj kaj dialektoj, tiam Esperanto estas necesa elemento de la laboro.

 

Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-02-22 11:51
Multan dankon pro tiu artikolo-recenzo. Mi tre ŝatas speciale "Estas multaj diversaj kaŭzoj de tio, kaj la serĉado de tuteca klarigo estas afero de la historia lingvistiko."

Kaj mi denove ekmiris pri la jena frazo de Anderson:
"Estas multaj diversaj kaŭzoj de tio [= lingvoŝanĝiĝo - C.B.], kaj la serĉado de tuteca klarigo estas afero de la historia lingvistiko."

Kiel hindeŭropisto mi povas raporti, ke mi ne konas eĉ unu historian lingviston, kiu vere provas trovi klarigon de lingvoŝanĝiĝo. Oni simple akceptas la fakton, ke ĝi okazas.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-23 23:43
"Simple akcepti faktojn" tamen ne estas tre science. Oni devas ĉiam infanece demandi "kial estas tiel?"
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-22 13:26
Jen(s) tre interesa artikolo, dankon! ;o)

En Que sais-je? (Kion mi scias?), franclingva simila libroserio de Presses Universitaires de France PUF, same altnivele sciopopulariga tamen startinta multe pli frue (ekde 1941), jam en 1974 aperis L'Espéranto verkita de Pierre Janton, sub la n-ro 1511. En ties oficiala retejo (http://www.puf.com/%22Que_sais-je%3F%22_-_Le_savoir_vite) oni asertas ke la serio estas tradukita en 43 lingvojn, sed ja ne estas tiel koncerne al chiuj 3800 titoloj aperintaj ghis nun. Nu, almenau pri tiu specifa volumo mi certas pri publikigitaj tradukoj en la hispana kaj Esperanto mem.

Eble jam temp' está por la apero de priEsperanta volumo en la anglalingva serio de OUP, kiel signo de maturigho, t.e. etendigho de la pritatento al apartaj, ne tiel kernaj nek frapaj sed tamen ekzistantaj aspektoj de la (homa) realo.

Jes, char ghuste tiel kiel pruvas la salutinda esplorado de Jens, Esperanto estas neevitebla ero el la nuntempa civilizo, ech se marghena kaj sufiche malforta, kun tamena obstina, iom charma emo ligi sin al historiaj tendencoj, faktoj, procezoj (bele ke Esperanto entuziasmigis iujn dadaistojn, kaj ke iu tradukis verkon de H.G.Wells en la lingvon...).
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-24 00:00
Efektive la Anglalingva Vikipedia artikolo pri "Que sais-je?" komparas tiun serion ĝuste kun la mallongegaj enkondukoj de OUP. Tamen, mi kredas ke la disdialektiĝo de la lingvistiko kaŭzas ke ni devas konstati ke la tempo aktuale estas treege _ne_matura por celkonsciaj Esperantistaj klopodoj tiudirekte. Inverse, mi kredas ke la tempo maturas por ke la Esperantistoj provu informiĝi pri la la plej bazaj elementoj de moderna lingvistiko, ĉar nur tiel ni povas diskuti inter ni mem pri tio kian sencon eventuale povas havi Esperanto. La Esperantigo de "Lingvo kaj Menso" jam estas bona komenco, sed ni bezonas ion multe pli popularan kaj fokusigitan.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-22 20:59
Krom la tradiciaj antaŭjuĝoj kaj krom la manko de praktikaj spertoj de la plimulto de lingvistoj kontraŭ planitaj lingvoj ĝenerale kaj Esperanto aparte, la misprezentado de Esperanto precipe fare de la Esperanto-propagando mem kontribuis al la misa (fuŝa aŭ falsa) percepto de Esperanto en la "ekstera mondo". Tio siaflanke kaŭzis la panikan (aŭ amokan) kaj sufiĉe seniluziigan reagon de la e-istoj, kiuj klopodis veki la impreson, ke Esperanto estas "tute normala lingvo", kio ĝi ja probable efektive estas, en la atendo, ke la lingvistoj kredos tion kaj komencos ĝin kiel realan lingvon. Malfeliĉe, la lingvistoj ne kredis ĝin, kio kaŭzis ke la e-istoj estis seniluziigitaj kaj koleraj kaj komencis direkti siajn agresojn kontraŭ la lingvistojn kaj la kritikantojn de Esperanto entute, kiujn ili nun treege malamas, tiel ke la vitro estas frakasita por longa tempo.

Tiom longe, ke la Eo-propagando rakontas strangajn, konfuzajn kaj stultajn aferojn pri Esperanto kaj planlingvoj mem (inter alie miksante la diraĵojn kun dubindaj ideologiaj ideoj pri paco, amikeco, interfratiĝo, progreso, demokratio, lingva ekologio ktp. ktp. ktp. ktp. sed ne nur tio), tiel ke la "ekstera mondo" konsideras Esperanton laŭ ĝia propaganda ne nur kiel ion kuriozan sed kvazaŭ kiel mal-lingvon, kaj tiom longe ke la Eo-movado kondutas kiel speco de religia sekto (laŭ la maniero de UEA kaj de la Civito por nomi du ekstremajn ekzemplojn), oni ne miru pri la fuŝa percepto flanke de la lingvistoj pri la fenomeno Esperanto, kiu estis fuŝita de la propagando de la Eo-propagando mem.

Ŝajnas al mi, ke en la historio la ne-eistaj subtenantoj de Esperanto admiris ĉefe la IDEON de planlingvo kaj de la zamenhofa propono, dum pri la konkreta karaktero de la lingvo Esperanto regis skeptiko, kvankam la esperantistoj emfazis, ke Esperanto estas ankau el lingvistika vidpunkto la plej taŭga planlingva projekto. Sed tion asertis nur la e-istoj, dum la ne-eistoj ne povis scii tion, ĉar ili ne praktike utiligis kaj ne persone spertis Esperanton. Do, ili ne povis fari multon por Esperanto.

La tuta diskuto ĉu Esperanto estas lingvo aŭ ne aŭ ĉu ĝi estas bona kaj bela lingvo aŭ ne estas hodiaŭ superflua. Post 125 jaroj ekzistas la faktoj pri Esperanto sur la tablo, kiujn konas kaj Unesko, kaj EU, kaj aliaj. Sed pro manko de sciencaj verkoj en la nacilingvoj, kiuj povus servi kiel referencaj verkoj por tiaj libroj supre prezentitaj de Jens, la lingvistoj daŭre skribas kion ili volas, kaj plej ofte negative. Post 125 jaroj la esperantistoj ne sukcesis klarigi al la "ekstera mondo", ke Esperanto ESTAS LINGVO (ĉu bona aŭ ne estas duaranga problemo - se la homaro kredas, ke la dana linvo taŭgas kiel internacia lingvo, oni povas enkdonuki ankaŭ la danan, aŭ Occcidental au Unitario aŭ Europanto; finfine ankaŭ la malfacila angla kaj franca ortografioj estas laŭkonvencie internacie agnoskataj, sendepende de la demando, ĉu tij ortografioj estas frenezaĵoj, kaj la ĉinaj skribo servas al 1 miliardo da homoj). Do, kvankam en Unesko kaj EU oni konas la argumentojn de la e-istoj, oni faris nenion aŭ povis fari nenion por helpi la "venkon" de “facial lingvo“ kiel Esperanto, kiu pro eterna manko de vasta POLITIKA apogo de DESUBE kaj DESUPRE ne povis "venki".

Estis kelkaj interesaj lingvistoj kiel Schuchardt, Baudouin de Courtenay, Ŝiŝmanov, Troubetzkoy, Jespersen, Debrunner, Funke, Mangold, Sapir, Pei, Janton, Meillet, Eco, Hagege, por mencii nur kelkajn, kiuj en principo pozitive rilatis al Eo kaj substrekis la avantaĝojn de planlingvo ĝenerale kaj laŭdis Esperanton aparte. Sed malgraŭ tio ili ne povis multe helpi al la "venko" de Esperanto, ĉar la enkonduko de tia lingvo dependis de la politiko, kiu ne estis interesita enkonduki Esperanton, malgraŭ iuj Unesko-rezolucioj, kiuj restis platonaj. La Esperanto-movado mem ne kapablis utiligi la pozitivajn pritaksojn de tiuj lingvistoj, kiujn ili, diablo scias kial, preskaŭ ne plu mencias en sia stulta kaj primitiva propagando, kiu esence diras “lernu Esperanton kaj ĉio estos perfekta kaj la lingva paco en la mondo savita,“ estas hodiaŭ dependa grandparte de plej diversaj idiotoj de la UEA-movado, kiuj havas ĉefe hobiajn, feriajn kaj turismajn (aŭ "samideanajn" interesojn), ĉar en aliaj sferoj ne eblas apliki Esperanton. Certe, ne malmultaj e-istoj konscias pri tio, eĉ la idiotoj de UEA. Sed la perdo de la iluzioj kaj ajna alia publika percepto de Esperanto endanĝerigus la projekton kaj runigus ĝin tuj. Pro tio la Esperanto-propagando ne povas esti alia ol ĝi estas. Kio aliflanke denove kaŭzas, ke la lingvistoj ne ŝanĝos sian sintenon. Do, la kulpo de la mizero kaj tasko ion ŝanĝi estas ĉe la e-istoj mem.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-24 00:44
Se la malvenkon de Esperanto klarigas la strangeco de la Esperantistoj, kio do klarigas ke la lingvistoj ne sukcesis fari respekteblan sciencon el sia fako?
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-02-23 04:11
Chi tiu artikolo verkita de Jens Stengaard Larsen estas tre interesa laŭ pluraj vidpunktoj. Ĝi tuŝas multajn temojn pri kiuj Esperantistoj malofte priparolas, ekzemple, sociolingvistiko kaj Labov, psikolingvistiko kaj Sapir-Whorf. Pensinstiga artiko inda je enmeto en niaj lingvaj kursoj (supera nivelo ĉe NASK, ekzemple) por pridiskutado.

Ofte en Libera Folio, ni komentantoj emas rapide doni niajn proprajn opiniojn pri tiu al alia temo. Tio estas normala. Tio estas bona. Sed ankaŭ estas alia aliro por artikoloj verkitaj de fakuloj pri fakaj temoj. Anstataŭ meti ĉiam NIAJN opiniojn, ni povas peti al la verkinto, ke li aŭ ŝi iom pli disvolvu siajn proprajn ideojn. Tia disvolvo helpos al ni ĉiuj pli bone memori la ideojn, kaj pli bone alproprigi kaj utiligi ilin. Bona por ni; bona por Esperantujo.

Per tia penso, mi volus nun starigi tri interrilatajn demandojn al Jens: 1) Kia estas la rolo de lingvoplanado (Joshua Fishman, http://www.joshuaafishman.com ) por preventi disdialektiĝon de iu internacia lingvo, inkluzive la anglan kaj Esperanton? 2) Ĉu lingvoplanado povas ludi rolon en la nacie normigita lingvo? (Ni pensu iom pri la lingvaj akademioj de Francio, de Hispanio, http://www.xn--acadmie-franaise-npb1a.fr , http://www.rae.es ). Kaj finfine, 3) Ĉu estas pli facile preventi disdialektiĝon en Esperanto pro ĝia reguleco ol por la angla pro ĝia nereguleco? Ĉi tie ni pensu ankaŭ pri la rajtoj de lingvaj variantoj, dialektoj de la angla, kiel la angla de Barato (Braj Kachru, http://www.kachru.com/bprofile.html).

Dennis Keefe

PS: Mi enmetas la retligojn, ĉar eble aliaj Esperantistoj volas ekkoni homojn kaj organizojn kiuj ofte starigas demandojn similajn al la niaj.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-24 00:41
Vi tute pravas, Dennis, ke oni aŭskultu precipe tiujn homojn kiuj specialigis sin pri la koncerna temo. Sed lingvistiko estas stranga, ĉar la specialistoj pri ĝi ŝajne estas pli dividitaj ol la amatoraj lingvistoj. Okazas disdialektiĝo, dum en la sciencoj estas nekontestata idealo la samdialektiĝo.

Por respondi al viaj demandoj:
1. Tio kio malhelpas disdialektiĝon (aŭ helpas samdialektiĝon) de lingvo estas komunikado de la norma formo. Unuavice temas pri tio ke ĉiuj rekonu la saman ortografion, sed oni ankaŭ povas subteni la interkompreneblecon en la tuta lingvoareo per disvastigo de popularaj filmoj kaj kanzonoj, normaj lernejaj tekstoj k.m.a. formoj de "statusa planado". Tio kion la nespecialistoj klasas kiel lingvoplanadon kutime estas nur la "korpusa planado": establo de ortografio kaj norma gramatiko.

2. Korpusa planado kaj lingvonormigado estas pli-malpli unu sama afero. Kiam oni unu fojon havas normajn ortografion kaj gramatikon, la sukceso estas des pli granda ju malpli oni bezonas replani aŭ detaligi ilin.

3. Samdialektiĝo okazas kiam komunikantoj sukcesas rigardi unu la alian kiel samlingvanojn, disdialektiĝo kiam komunikado estas malebla aŭ nedezirata. Tio okazas sendepende de la reguleco de la lingvoj uzataj.
Molnár László
Molnár László diras:
2013-02-25 11:28
 Estas konate,ke Esperanto dum 125 jara ekzistado daure pruvas siajn vivo-kaj evoluokapablon por farigxi la plej tauga ilo kiel pera lingvo en la interpopola
komunikado.

  La kialoj estas diversaj,sed finfine la esenco estas la sama au la simila.:ili malatentas la faktojn,la argumentojn,ne havas firmajn principojn au -kio estas ege grava-havas tiujn,bele kompilitajn,surpaperigitajn,malgrau tio por propraj interesoj forigante siajn principojn, ili igxas oportunistoj.
Pli simple,onidire:predikas akvon kaj trinkas vinon.

  Jam averagxkapabla homo komprenas,ke cxiuj /oni/havas unu /au pli da/gepatra/j! lingvo/j/,kiun oni dekomence uzas dumvive,pli precize rajtus uzi,se la gravuloj,decidofarantoj akceptus kaj praktike plenumos la principon de lingva egalrajteco.

  Ununura kontraulo de Esperanto ne inklinas al scienca disputo antau grandnombra publiko kun esperantistoj-specialistoj/fakuloj,cxar dekomence ili malgajnus batalon simple pro tio,ke kontrau enkonduko de Esperanto ekzistas neniuj akcepteblaj moralaj,sciencaj ecx ekonomiaj argumentoj.

  Fine:de malsimpatizantoj de Esperanto mi sxatus ekscii,cxu ekzistas nuntempe diskriminacio au ne.Suficxas diri:jes au ne aldonante argumentojn

Kun respektplenaj salutoj,via
Molnár László




 Bedaurinde,ne nur "kapablaj lingvistoj" sed gxenerale kontrauuloj "subite malsxaltas la cerbon,se la temo estas Esperanto."
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-25 16:09
Nu, estas tute atendite ke ordinaraj homoj, ĉu Esperantistoj ĉu kontraŭEsperantistoj, malŝaltas la cerbon kiam ili diskutas abstrakte pri Esperanto, ĉar ili ĉiuokaze ne konas la lingvosciencajn faktojn kiujn necesus enŝalti. Sed kion Esperantistoj devus demandi sin kiam specialistoj fiparolas pri Esperanto, tio estas: Ĉu la nescio temas nur pri Esperanto, aŭ eble la lingvistiko kiel tuto estas en nefindinda stato?

Estas absolute terure, se la lingvistiko estas ĝenerale nefidinda, ĉar tio signifas ke ni gajnos multe pli per superstiĉo, propagando, fanatikeco kaj sektemo ol per sobra informado, objektivemo kaj entute klopodoj por diskuti trankvile kaj aferece lingvajn problemojn. Sed ŝajnas ke tiel estas, bedaŭrinde.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-25 19:39
Konscie mi spertis kaj observis tri interesajn kazojn de (speco de ) disdialektiĝo de Esperanto:

1. En TEJO (junulara “ĵargono“)
2. En Sovetunio (rusa-sovetia “ĵargono“)
3. En e-ista familio (kies nomon mi ne malkaŝos) (familia “ĵargono“)

Eble temas ankaŭ pri sociolektoj aŭ grupspecifa lingvouzado.
Komuna trajto al ĉiuj tri ĵargonaj specoj estas ilia izolita lingvouzado.

Mi pretas pli detale priskribi tiujn kazojn, se oni petas ĝin.

Ankaŭ la lingvaĵo de Probal Dasgupta, kiun en tiu formo mi neniam renkontis antaŭe, estas treege specifa, por ne diri stranga. Ĉu en tiu ĉi kazo temas pri bengalaj inteferencoj, ĉu temas pri la esprimado de elitulo de triamonda lando aŭ ĉu temas pri individua lingvo-praktikado (iom filozofieca) mi ne scias.

Oni ankaŭ multe diskutis, ĉu Ido estis dialekto de Esperanto. Kvankam Ido estis tre proksima al Esperanto, ĝi tamen verŝajne estis nova lingvo, kreita de lingvo-reformemaj esperantistoj (parte), same kiel du lingvoj de la sama lingvogrupo - la esperantida (analoge ekzemple al germana kaj nederlanda de la ĝermana grupo aŭ ĉeĥa kaj slovaka de la slava).

Aliaj kazoj estas nacilingve influita uzado de Eo (interferencoj - la supre menciita sovetia ĵargono apartenas al tiu kategorio) kaj gramatike fuŝa utiligo de Esperanto, kiun lernantoj imitas (kiun oni “vendas“ kiel ĝustan lingvouzado - tiun uzadon mi nomus “sektema lingvouzado“.)

La problemo de la uzado de Esperanto ne estas la ortografio, nek la gramatiko (ambaŭ oni povas fuŝe utiligi kaj tamen esti komprenata), sed la semantiko kaj la nacilingvaj interferencoj.

Do, la supraj teoriaj klarigoj de Jens estas belaj kaj bonaj, sed ili ne klarigas la specifecojn de Esperanto. Malgraŭ normigita ortografio de Esperanto, montriĝis (ekzemple en la lingvaĵo de iuj anoj de la retlisto de la komitato de UEA), ke la e-istoj ofte utiligas ĝin sufiĉe kaose kaj malgramatike, kaj neniu korektas tiun mizeran lingvaĵon. Tiu arbitre uzata lingvouzo estas parte tiom katastrofe fuŝa, tiel ke oni povus paroli pri nova lingvo, aŭ, - dialekto de Esperanto. Malgraŭ tio tiuj homoj ŝajnas kompreni unu la alian, kvankam ili ne respektas la komunan ortografion. Sed tiu fenomeno ekzistas ankaŭ en nacilingvoj. La problemo estas, ke en tiuj kazoj temas pri malkleraj homoj, kiuj uzas la lingvon. En la 13-hipotezaro mi klarigis la situacion, ke la bona uzado de Esperanto ne dependas unuavice de la laŭdira lernfacileco de Esperanto, sed de la individua klereco de Esperanto-lernantoj, ĉar la analogan problemon vi havas en la nacilingvoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-26 14:45
PS Al la listo de "Esperanto-dialektoj" oni povus aldoni ankoraŭ jenajn kuriozaĵojn:
- Esperantidoj de Rene de Saussure
- Piĉa lingvo

Ankaŭ en la UEA- kaj CO-medio mi observis tendencojn de iom aparta lingvo, kiu manifestiĝas en specifa 'kultura' esprimmaniero kaj uzado de specialaj vortoj.

Krom tio oni povus mencii la ideologie-politike burokratiigitan lingvaĵon, kiu estis uzata de la propagando en la iamaj socialismaj landoj. Bonaj ekzemploj estas la lingvaĵo en la bultenoj "der esperantist", "Bulgara Esperantisto" kaj simile. La lingvaĵo uzata en tiuj bultenoj estis esence imitaĵo de la oficiala lingvaĵo en la analogaj gazetoj nacilingvaj.

Sed por paroli pri dialektoj, necesus difini kio estas dialekto kaj respondi la demandon sub kiuj kondiĉoj dialektoj aperas. Pro tio necesas koni la situacion en nacilingvoj.

Veraj dialektoj estas ekzemple la svisalemanaj dialektoj, kaj la slovenaj dialektoj, kiuj estas ekstreme diferencaj kaj ekstreme diferenciĝas de la normigita skriblingvo. Aliflanke, la rusa lingvo en principo ne konas dialektojn (sed tri grandajn lingvozonojn, kiuj ne multe diferenciĝas, kaj ekzistas multaj sociolektoj, ĵargonoj kaj regionaj variantoj).

Laŭ tiuj kriterioj Esperanto ne havas dialektojn, maksimume nacilingve influitajn variantojn (kun fortaj semantikaj interferencoj), grupspecifajn ĵargonojn kaj individuajn stilebenojn. La problemo de Esperanto estas, ke iu ajn uzanto povas iel ajn uzi la lingvon, totale fajfante pri tio, kio estas preskribita en la referencverkoj kiel PIV kaj PAG (kiuj ŝajne havas malgrandan aŭtoritatecon ĉe la e-istoj kaj kiujn la plimulto de Eo-uzantoj nek konsultas nek konas). Pro kio aperas kaosa, anarkia kaj fuŝa lingvouzo.

Alia vera problemo de Esperanto estas, ke ĝiaj uzantoj tro forte pensas nacilingve, tiel ke ofte aperas Esperanto-lingvaĵo, kiu pli similas al la nacilingva originalo ol al aŭtonoma originale verkita Esperanto. Tre forte oni povas senti tiun problemon ĉe la germanaj, francaj kaj rusaj e-istoj (kiujn mi konas plej bone), certe ankaŭ ĉe aliaj, ne nur laŭprononce.