Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejmpaĝo de Jens S. Larsen / Lingvopolitiko de TEJO

Lingvopolitiko de TEJO

de Jens Stengaard Larsen Laste modifita: 2012-02-28 15:20
La dokumento "Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO" celas doni koherajn respondojn al ofte starigitaj demandoj de ekstera publiko. Ĝi estas celita por aktivuloj de TEJO, sed estas sufiĉe bone ellaborita por meriti pli vastan konigon kaj kritikon. Ĉi-sube mi donas miajn proprajn respondojn al la metitaj demandoj, tie kie mi (=JSL) kredas ilin konsiderinde pli bonaj ol tiuj akceptitaj de la TEJO-komitato la 20-an de Decembro 2011. Neŝanĝitaj respondoj estas en grasa kursivo.
(Retpaĝo de la originala dokumento ĉi tie. Dankon al Andy Künzli pro la atentigo.)

1. Angla kaj aliaj lingvoj

1.1 Kiel rilatas TEJO al la angla lingvo? Malamiko? Unu lingvo inter multaj?

La angla por ni estas unu el la naciaj lingvoj, same kiel ĉiuj aliaj. Ĝi estas esprimmedio de tre riĉa (inter aliaj) brita kaj usona kulturoj. Laŭ kvanto de parolantoj ĝi certe estas unu el la plej grandaj mondaj lingvoj. Tamen, en tiuj kampoj kie la angla estis elektita kiel (unu el la lingvoj) uzenda por internacia komunikado, ĝi por ni reprezentas arbitran elekton. Niavide tiaj elektoj kaŭzas lingvan diskriminacion kaj komunikajn neefikecojn. La angla kiel lingvo certe ne estas la malamiko, tiuj personoj kaj instancoj subtenante la privilegian rolon de angla povus esti, depende de la argumentoj de la elekto.

JSL: La Angla lingvo estas malamiko tiusence ke ĝi situas pinte de la nutroĉeno de la hodiaŭa lingvovorado. Ekzemple, en Maroko kaj Alĝerio la Berberajn dialektojn premas la Arabaj dialektoj, la Arabajn dialektojn premas la klasika Araba, la Araban premas la Franca, kaj la Francan premas la Angla. La Angla ne estas nia malamiko tiusence ke Esperanto provu transpreni ĝian rolon. Ni simple laboras por mondo en kiu estos tute nature scii plurajn lingvojn – ankaŭ se onia unua lingvo estas la Angla.

1.2 Ĉu TEJO volas, ke oni instruu Esperanton en lernejoj kiel nedevigan fakon?

Jes.

1.3 Ĉu TEJO volas, ke oni instruu Esperanton en lernejoj kiel devigan fakon?

Ni opinias ke Esperanto povas havi centran rolon en internacia lingvopolitiko, t.e. politiko por ebligi al homoj de malsamaj lingvoj facile kaj efike interkomunikiĝi. Se en iu mondoparto lingvopolitiko entenas devigan lernadon de iu fremda lingvo, ni preferas vidi Esperanton en tiu loko.

1.4 Kiel rilatas TEJO al instruado de aliaj lingvoj?

Protekti lingvan diversecon estas unu el la streboj de TEJO. Lingva diverseco profitas de persona multlingveco. Ni tial subtenas personan multlingvecon kaj sekve la instruadon de ĉiuj aliaj lingvoj. Deviga instruado de iu lingvo devas esti kadrigita en justa kaj efika lingvopolitiko.

JSL (Sama respondo por 1.2, 1.3 kaj 1.4):
Antaŭ ĉio ni volas ke tutmonde la bazlernejoj instruu al la infanoj de la unuopa klaso ĉiujn lingvojn parolatajn kiel gepatrajn en iliaj hejmoj. En pli postaj klasoj, ankoraŭ en la deviga lernotempo, okazu instruado de eksterlokaj lingvoj. Kiuj estu tiuj lingvoj, dependas de la lokaj cirkonstancoj, kaj kiel frue oni enkonduku eksterlokajn lingvojn dependas ankaŭ de la nombro de lingvoj ĉiutage parolataj en la koncernataj familioj; sed ni laboras por mondo en kiu Esperanto estos ĉie normala oferto inter la eksterlokaj lingvoj.

1.5 Ĉu Esperanto povas esti rigardata kiel minoritata lingvo?

La trakto de Esperanto kiel minoritata lingvo kaj sekve de Esperantistoj kiel minoritato fortigas la ligojn ene de la ekzistanta Esperantokomunumo, sed aliflanke malhelpas al la aliĝo de novaj Esperantistoj, kiuj ne povas aŭ volas adapti al tiu ĉi minoritata kulturo. La origina celo de Esperanto, iĝi ĝenerale uzata kaj alirebla lingvo, estas kontraŭstrebata per la emo igi la Esperantokomunumon protektindan minoritaton, kiu aŭtomate apogas certgradan fermitecon. Krome, io protektinda ne donas la impreson venkonti. Tial TEJO ne volas rigardi Esperanton kiel minoritatan lingvon.

JSL: Ne, Esperanto devas esti rigardata kiel la internacia lingvo. La tasko de UEA/TEJO estas agnoskigi tiun fakton oficiale. La Angla lingvo devas esti rigardata kiel la ĉefa imperia lingvo de la hodiaŭo. Pro tio ĝi aktuale plej ofte estas la plej sciinda tria lingvo de aktivaj Esperantistoj ne denaske Anglalingvaj .


2. Ĝenerala politiko

2.1 Kiel TEJO rilatas al la pacmovado?

Tutmonda paco estas malrekta celo de la Esperanto-movado. Ni strebas kontribui al tiu celo ofertante rimedon por justa kaj efika tutmonda komunikado. Ni esperas ke tio gvidos al paca interkompreniĝo. Solvi konfliktojn perforte neniam estas vera solvo. Daŭripova paco nur atingeblas per interkompreniĝo kaj interparolado.

JSL: Paco kaj libereco kondiĉas unu la alian. Ni mem estas liberecmovado, laboranta en la lingva kampo.

2.2 Ĉu TEJO subtenas homajn rajtojn?

Ni plene subtenas la ideon de fundamentaj homrajtoj.

2.3 Kiel TEJO rilatas al naciaj malplimultoj?

Ni subtenas egalajn lingvajn rajtojn de ĉiuj homoj. Naciaj malplimultoj do havu rajton uzi sian minoritatan lingvon en ĉiuj vivkampoj ene de la historia teritorio de la minoritato. Por bone funkcii en ŝtata nivelo plej verŝajne necesas regi la nacian lingvon. Deviga instruado de la ŝtata lingvo do povas esti defendebla. Kiam ekzistas nacia minoritato en specifa teritorio, lernado de la minoritata lingvo por novaj enloĝantoj estas tre rekomendinda.

 

3. Partia politiko

3.1 Ĉu TEJO kunlaboras kun certaj partioj?

TEJO ne estas politika partio, sed niaj celoj estas politikaj, ili celas ŝanĝojn en la socio. Pli specife niaj celoj rilatas al lingvopolitiko. Ni povas kunlabori kun partioj kiuj subtenas niajn celojn, limigante la kunlaboron en tiu kampo.

JSL: Nur tiom kiom la partioj mem iniciatas tion, kaj tiom kiom iliaj celoj kongruas kun la niaj.

3.2 Ĉu TEJO estas pli proksima al certaj partioj ol al aliaj?

JSL: La demando estu: Ĉu iuj partioj estas pli proksimaj al TEJO ol aliaj?

TEJO ne dependas de ajna partio, sed ni pli proksimas al partioj kiuj subtenas la ideojn de nediskriminacio kaj lingva diverseco. Ankoraŭ pli al partioj kiuj bazas sian lingvopolitikajn ideojn sur la principo ke ĉiu rajtas uzi sian denaskan lingvon en propra regiono kaj ke internacia komunikado okazu en efika kaj egaleca maniero. La proksimeco estas limigita al la agadkampoj de TEJO.

JSL: Jes. Ju pli iu partio akcentas la ideojn de nediskriminacio kaj lingva diverseco, kaj la rajton de ĉiu ajn havi internaciajn rilatojn, des pli ĝiaj celoj kongruas kun la niaj.

3.3 Ĉu TEJO subtenas je EDE?

Ni traktas EDE-n kiel ĉiujn aliajn partiojn, laŭ la respondo de la antaŭajdemandoj.

3.4 Ĉu la junulara sekcio de ajna politika partio povas iĝi faka sekcio de TEJO?

JSL: (Forigu "ajna").

Ne, ĉar ĝi kontraŭas al unu el la kriterioj por faka asocio de TEJO en la artikolo 9 de ĉapitro 2 de nia regularo. Ĝi tekstas ke “ĝi (faka asocio, red.) estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo”.


4. Lingvopolitikaj demandoj pri Esperanto

4.1 Kiel Esperanto estas uzata en komerco?

Ĝis nun la Esperantlingva merkato estas tre limigita. La kvanto de parolantoj de Esperanto estas komparebla al malgranda lando, sed ili loĝas dise en la mondo. Tio signifas ke nur por tiuj varoj por kiuj transportkostoj estas sensignifaj aŭ kiuj ne haveblas de ne-esperantaj produktantoj povas ekzisti merkato en Esperanto. Ekzistas kompanioj kiuj vendas muzikon aŭ lernolibrojn. Ili kutime estas malgrandaj kaj ne ege profitdonaj. Krome ekzistas esperanto-parolantoj kiuj posedas (ne-esperantan) kompanion kaj ofertas siajn servojn ankaŭ en Esperanto.

4.2 Kial Esperanto ankoraŭ ne sukcesis esti la dua lingvo de ĉiu homo?

La respondo de tiu demando rilatas al la konata prizonula dilemo de ludteorio. Esperanto nur donas signifan avantaĝon kiam granda kvanto da homoj ĝin parolas. Antaŭ tio, ĉiu kiu lernas esperanton spertas (almenaŭ lernajn) kostojn sen la plena avantaĝo de tuthomara komunikado. Sen forta centra kontrolo, la “ludo” restos en suboptimala stato kaj ne atingos ekvilibron kiu estas pli avantaĝa por ĉiuj. Jam ekde preskaŭ 100 jaroj ekzistas la klavaro “Dvorak”, kiu klare ebligas pli rapidan tajpadon ol la klasika “QWERTY”. Tamen, pro kostoj de ŝanĝo kaj establigitaj interesoj, preskaŭ la tuta mondo daŭre uzas la (intence) malrapidan klavaron.

Ni esperas informi sufiĉan kvanton da homoj ke Esperanto donas konsiderindajn avantaĝojn jam nun kaj konvinki ilin aŭ mem lerni ĝin aŭ subteni pli larĝan enkondukon de ĝi.


5. Lingvopolitiko

5.1 Kio estas la lingva problemo de internacia komunikado?

La “problemo” de internacia komunikado estas duflanka. Unuflanke ni bezonas efikan komunikadon. En tre diverslingva mondo tio nur eblas kiam ekzistas, silenta aŭ malferma, konsento ke ĉiuj lernu almenaŭ unu komunan lingvon. La elekto de unu el la naciaj lingvoj tamen kaŭzas grandan malegalecon en la mondo. Unu (lingva) nacio profitas de multaj avantaĝoj dum la resto de la mondo devas lerni ilian lingvon. Duaflanke ankaŭ el vidpunkto de komunikado la elekto de nacia lingvo ne estas efika. Ili povas esti tre taŭgaj por komunikado ene de sia nacio, sed ne nepre en internacia nivelo. Lingvo kiu servu kiel komunikilo inter homoj de malsamaj denaskaj lingvoj havu aliajn trajtojn ol lingvo en unueca grupo de denaskuloj.

JSL: Tiu problemo ne ekzistas, kio evidentiĝas en tio ke oni neniam parolas pri la lingva problemo de nacia komunikado. Lingvo ne estas komunikilo, sed esprimilo. Dirante ion oni esprimas siajn pensojn, kaj elektante tiun aŭ alian lingvon por esprimi sin, oni ne evitas kunesprimi iujn ideojn pri la rilato inter la parolantaroj de tiuj lingvoj.

5.2 Ĉu la angla solvas la lingvoproblemon?

La angla nuntempe relative disvastiĝis en la mondo. Ĝi do ebligas al multaj homoj komuniki internacie, sed restas plejmulto de landoj kaj sociaj grupoj en kiuj ĝia kono estas tre limigita. Kvankam eble laŭ multaj, tio tamen laŭ nia vidpunkto ne sufiĉas por “solvi” la problemon. Restas granda malegaleco en la mondo kaŭzita de arbitra lingvoelekto kaj restas klara neefikeco de la angla lingvo mem kiam ĝi funckias kiel pontolingvo. Kelkaj ekzemploj povas esti la terure neregula literumado de la angla kaj ĝia abunda nereguleco en verboformoj.

JSL: Ne, ĝi kreas ĝin. Vidu demandon 1.1. (Efektive tio estas eterna merito de la Angla lingvo, ĉar sen ĝia superrego ne estus solvebla lingva problemo, sed nur nekomprenebla lingva mistero.)

5.3 Kial Esperanto estas pli bona alternativo ol alia lingvo?

Esperanto estas lingvo kiu dekomence estas elpensita por roli kiel pontolingvo. Ĝi havas gramatikon facile lerneblan kaj aplikas kelkajn taktikojn por limigi la kvanton de lernendaj bazvortoj plipotenciigante la esprimpovon. Uzo de Esperanto por internacia komunikado klare malgrandigus la malegalecon, kvankam kompletan egalecon ĝi ne donus. Pro tio ke Esperanto estas ĉefe bazita sur la hind-eŭropaj lingvoj, restos malegaleco inter hind-eŭropanoj kaj aliaj homoj. Tamen, kompare kun la nuna situacio kun rega rolo de la angla la malegaleco klare malgrandiĝus.

JSL: Ne ekzistas alternativo. Vidu demandon 1.5.

5.4 Ĉu ni deziras ke la mondo havu komunan lingvon?

Ni deziras ebligi al ĉiu homo en la mondo komuniki surbaze de egaleco kaj pere de efika komunikilo kun ĉiuj aliaj homoj. Tio plej bone eblas kiam ĉiuj homoj lernu apud siaj denaskaj lingvoj la saman komunan internacian lingvon. Niavide Esperanto estas la plej bona nun ekzistanta alternativo por tiu rolo.

JSL: Ni deziras ke la homaro havu komunan mondon. Sen Esperanto, tio ne eblas.

5.5 Ĉu ni deziras, ke la mondo havu nur unu lingvon?

Tute ne! Protekti la lingvan diversecon estas unu el la gravaj celoj de TEJO. Esperanto servu kiel pontolingvo nur tiam kiam homoj ne havas komunan denaskan lingvon. Ĉiu gardu siajn denaskajn lingvojn, ĉu parolata de milionoj dise en la mondo, ĉu parolata nur en kelkaj vilaĝoj. En multlingvaj landoj povas ekzisti ankaŭ nacia lingvo kiel meza nivelo aŭ en iuj regionoj lingvo malsama de Esperanto povas bone funkcii kiel regiona pontolingvo.

JSL: Ne, tute male. Ni deziras mondon en kiu plurlingveco estu rigardata kiel io normala. 

5.6 Ĉu Esperanto minacas la naciajn kulturojn?

Esperanto volas nur servi kiel neŭtrala komunikilo. Ĝi de si mem ne alportas kulturon (kvankam specifa Esperanto-kulturo kreskas ekde jarcento depost ĝia publikigo). Tiel ĝi ankaŭ estas “ponto inter kulturoj”. Pli grandskala internacia komunikado povas kaŭzi malrapidan kunkreskon de ekzistantaj kulturoj, sed tio okazus same uzante alian lingvon por internacia komunikado. La diferenco estas ke kiam la angla servas kiel pontolingvo, la brit-usona kulturo pli facile influas aliajn kulturojn ol inverse. Por protekti la naciajn kulturojn, oni subtenu la memvalorigon de ĉiuj nacioj. Tio pli facile eblas en mondo bazita sur principo de egaleco kaj ne sur dominado de arbitre elektita lingvo.

JSL: Kulturo ne minacas kulturon. Tial naciismo kaj imperiismo, kiuj estas kulturoj de minaco kaj timo, baldaŭ subfosas sin mem – kaj la internaciismo, kiel kulturo de fido al si mem kaj scivolemo pri la fremdo, iam fine ellaboros sian venkon.

Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-03-17 15:26
Interesa dokumento de TEJO kaj interesaj rimarkoj de Jens. Iom surprize, ke neniu komentis - eble homoj simple pretervidis.

Esperanto kiel minoritata lingvo

Laste mi iom okupiĝis pri la demando, ĉu Esperanto _estas_ minoritata lingvo. Kaj konstatis, ke Mark Fettes, Sabine Fiedler kaj KIMURA Goro Christoph pli malpli jesas tion. Simile iu John Edwards en "Minority Languages and Group Identity: Cases and Categories"(2010) parolas pri Esperanto kiel "tiu iom speciala minoritata lingvo" (this rather special minority language; p. 12). Mi kolektis iom da fontoj ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Minoritata_lingvo .

Mi iom miris, ke TEJO ne metis al si la demandon, ĉu Esperanto _estas_ minoritata lingvo, sed konstatas, ke ĝi "ne volas rigardi Esperanton kiel minoritatan lingvon". Dum TEJO opinias, ke "io protektinda ne donas la impreson venkonti", mi opinias, ke lingvo jam rekonita kiel minoritata lingvo (almenaŭ iom post iom en rondoj de lingvistoj) estas io pli kaj pli serioze konsiderinda. Do mi havas la impreson, ke akiri la statuson de minoritata lingvo estas unu el la paŝoj, kiujn ni devas laŭiri. (Cetere mi ne vidas multon, kio aktuale donas pri Esperanto "la impreson venkonti"... :-)

Mankanta disvastiĝo - pro mankanta informado, varbado kaj merkatiko!

Rilate al la demando, kial Esperanto ankoraŭ ne sukcesis esti la dua lingvo de ĉiu homo, mi surpriziĝis pro la respondo per la "prizonula dilemo de ludteorio". Mi ne konas iom zorgan sciencan artikolon, kiu tiel klarigas la hodiaŭan staton de Esperanto (sed mi ja legis similan ideon jam aliloke).

Laŭ mia impreso la mankanta disvastiĝo de Esperanto ĉefe dependas de nesufiĉa informado: Plej verŝajne konstateblas, ke eĉ inter gimnazianoj malpli ol 20 % scias, kio estas Esperanto - kaj multe malpli precize scias ion pri la aplikado de Esperanto. Se la publiko estas nesufiĉe informita pri io, ne havas sencon apliki asertojn el la ludoteorio... (Tiaj teorioj ja eliras de plena informiteco - se ne, la tuto fariĝas ankoraŭ pli komplike...)

Mian tezon, ke ĉefe la informado, varbado kaj merkatiko por Esperanto estas nesufiĉaj, prezentas ankaŭ Jason Zasky en Failure Magazine, http://failuremag.com/feature/article/discouraging_words : "Language inventors (...) put too much effort into product development and not enough into marketing." (Lingvo-inventantoj tro okupiĝas pri produkto-evoluigo kaj nesufiĉe pri merkatiko.)

(Sur http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t=9644 mi cetere kolektis - kun germanlingva priskribo - diversajn tezojn pri la nesufiĉa sukceso de Esperanto.)