Hejmpaĝo de Jens S. Larsen
by
Jens Stengaard Larsen
—
Laste modifita:
2010-10-27 17:13
Tio estas la dosierujo de membroj
-
Publikaj dosieroj de Jens S. Larsen
—
by
Jens Stengaard Larsen
—
Laste modifita:
2010-10-27 17:02
- contains personal workarea items for jens_s_larsen
-
La kompromita kompromiso
—
by
Jens Stengaard Larsen
—
Laste modifita:
2011-09-27 18:46
- Per sia nova libro “Loĝi en homaj lingvoj” prezidanto de UEA Probal Dasgupta provas formuli kompromisan teorion pri la homa lingvo. La kompromiso celas akordigi la pensojn de la fama Usona lingvisto Noam Chomsky (n. 1928) kun tiuj de la ne malpli fama Franca filozofo Jacques Derrida (1930-2004). Tio estas sufiĉe ambicia projekto (kvankam ne unika), ĉar laŭ eldiro de Chomsky, Derrida estas simple ĉarlatano, kaj siaflanke Derrida en sia verkaro neniam menciis Chomsky-n. Kompromisoj estas bona afero en politiko, sed ne en scienco, kaj tial la libro komplete maltrafas sian celon. Tamen temas pri “grandioza fiasko”, ĉar diskuto pri la malebleco de la kompromiso estas nepra por ekkompreni kion komenci kun la fakto ke Esperanto estas ne nur kulturo, sed ankaŭ lingvo.
-
Arthur Koestler kaj Esperanto
—
by
Jens Stengaard Larsen
—
Laste modifita:
2012-01-10 12:18
- Estas ne tre konate ke la fama aŭtoro Arthur Koestler (1905-1983) havis kelkajn sufiĉe ellaboritajn vidpunktojn pri Esperanto. Unuavide ili ŝajnas ne tiel citindaj; plurloke (ekzemple en "The Lotus and the Robot" de 1966) li malestime nomas "Esperanto-arkitekturo" tion kion la arkitektoj mem kutime nomas "la internacia stilo", kaj oni ankaŭ povas trovi lokojn kie li priskribas la Esperantistojn kiel naivulojn. Sed fine de la 1960'aj jaroj li komencis priparoli Esperanton pli respekte.
-
Philippe van Parijs kaj Esperanto
—
by
Jens Stengaard Larsen
—
Laste modifita:
2012-01-16 16:45
- En Novembro pasintjare aperis la Anglalingva libro "Linguistic Justice" de la Belga filozofo kaj politika ekonomikisto Philippe van Parijs (relative bone konata -- ekzistas pri li Vikipediaj artikoloj en 9 lingvoj, inkluzive de Esperanto). Legante ĝin mi povis konstati ke li amike rilatas al Esperantistoj, sed vidas neniun ŝancon por Esperanto kiel tutmonda lingvafranko. Liajn argumentojn pri tio mi tamen trovis tiel malbonaj, ke mi skribis kaj sendis la ĉi-suban retleteron al li antaŭ kelkaj tagoj. Tuj revenis aŭtomata respondo, laŭ kiu li iam legos la leterojn senditajn al li, sed ne povas respondi al ĉiuj.
-
BBC kaj Esperanto
—
by
Jens Stengaard Larsen
—
Laste modifita:
2012-01-26 11:53
- "Planet Word" (tradukebla per "La mondo de la vorto") estas kvin-parta televida serio de BBC, dissendita en Britio pasintan aŭtunon. La manuskripton de la serio kaj la akompanan libron verkis John-Paul Davidson, sed la prezentanto estas Stephen Fry. Davidson estas precipe konata pro pluraj vojaĝaj dokumentaj serioj kun Michael Palin. Fry estas fama multtalenta aktoro kaj aŭtoro, kaj "Planet Word" jam estas lia dua dokumenta televida serio kun Davidson.
-
Lingvopolitiko de TEJO
—
by
Jens Stengaard Larsen
—
Laste modifita:
2012-02-28 15:20
- La dokumento "Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO" celas doni koherajn respondojn al ofte starigitaj demandoj de ekstera publiko. Ĝi estas celita por aktivuloj de TEJO, sed estas sufiĉe bone ellaborita por meriti pli vastan konigon kaj kritikon. Ĉi-sube mi donas miajn proprajn respondojn al la metitaj demandoj, tie kie mi (=JSL) kredas ilin konsiderinde pli bonaj ol tiuj akceptitaj de la TEJO-komitato la 20-an de Decembro 2011. Neŝanĝitaj respondoj estas en grasa kursivo.
-
Supernacia kulturpolitiko
—
by
Jens Stengaard Larsen
—
Laste modifita:
2012-03-05 13:20
- Malgarantio: Ne legu ĉi tiun tekston. Ĝi estas tro malfacila por vi. Leginte ĝin, vi sentos vin stulta, senvalora, konfuzita kaj senespera, kaj vi malbenos la tagon kiam vi decidis lerni Esperanton. Ĝi estas teksto digestebla nur de la absoluta elito de la homaro, kaj vi ne estas parto de ĝi (baf, de la homaro jes, sed ne de ĝia elito!). Kaj se vi tamen decidas legi... nu, tiam poste ne plendu ke mi ne avertis vin.

